Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 31, 2005

150 finintoj de sud-osetiaj lernejoj studos en Nord-Osetio

En la jaro 2005 sud-osetiaj gejunuloj denove havos
rezervitajn lokojn
en universitatoj de Rusio -- pri tio sciigis informagentejon
"Regnum"
en la sud-osetia ministerio de edukado. Ĉirkaŭ 150 novaj
studentoj
venos el Sud-Osetio al la najbara Nord-Osetio, malpli
grandaj kvantoj
studos en Moskvo, Peterburgo, Rostov-Don kaj Nalĉik.

Sud-Osetia registaro zorgas pri la rezervitaj lokoj por siaj
studentoj
por certigi plian disvolviĝon de la fakte sendependa
ŝtateca
teritorio, ĝis nun agnoskita nur de aliaj simil-statusaj
teritorioj
(Abĥazio kaj Transdnestrio).

Respubliko
Sud-Osetio
strebas aliĝi al sia norda najbaro,
Nord-Osetio, kaj per tio al Rusia Federacio. Verŝajne pro
tio la
ĉefa elekto de studloko por junaj sud-osetianoj troviĝas
en Rusio.

La novaĵon aldonis Slavik Ivanov

Wednesday, March 30, 2005

En Ŝtata Dumo okazis amasa interbatiĝo inter la deputitoj

En halo de kunsidoj de Ŝtatdumo dume matena kunsido de la malsupra parlamenta ĉambro okazis amasa interbatiĝo inter la deputitoj.

Dum la kunsido deputitoj de frakcio de Luberaledemokratia partio de Rusio, malkontentaj pri rezultoj de elektoj en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, decidis lasi la halon por esprimo de protesto. Tamen ĉe eliro el la halo ili koliziis kun deputitoj de frakcio "Patrio".

La interbatiĝo daŭris dum 5-6 minutoj, post kiam ĉiuj deputitoj de Liberaledomakratia partio lasis la halon.

Ni rimarku, ke deputitoj de Dumo jam ne unufoje solvas konfiktojn per pugnoj. Tiel konduktis sin ankaŭ deputitoj de antaŭa konsisto. Ekzemple, en februaro de jaro 2003 dume kunsido de Dumo konata per siaj skandalaj opinioj kaj korelema karaktero V. Ŝandibin iniciis interbatiĝon kun deputito A.Fedulov. Kaj motivo por la interbatiĝo fariĝis "nekontentiga laboro de komisiono pri deputita etiko". Kvankam la deputitoj sukcesis doni unu al la alia serion da batoj, neniu suferis. La batantojn disigis iliaj kolegoj.

En novembro de jaro 2003 sur "batalkampo" denove demonstris sin gvidanto de Liberaledemokratia partio V. Ĵirinovskij. Li provokis interbatiĝon en etero de programo "Libero de vorto" sur televidkanalo NTV pro adresitaj al li indignaj vortoj de direktoro de Instituto pri problemoj de globaliĝo Miĥail Delagin. Formala preteksto por kverelo en fino de la brodkasto fariĝis rifuzo respondi je demandoj de Vladimir Ĵirinovskij flanke de estro de partio "Jabloko" Grigorij Javlinskij. Kiel rakontis ĉeestintaj en la studio atestantoj, ĉefaj partoprenantoj de la interbatiĝo fariĝis Ĵirinovskij-anoj, "jablokoanoj" kaj gardistaro de la televidkanalo.

En marto de jaro 2004 dume fermita kunsido de frakcio "Patrio" kverelo okazis ĉe kabineto de patria estro Sergej Glazjev. Dume la kunsido du ne prezentintaj sin viroj komencis demeti de kabineto de S.Glazjev oficialan tabelon kun lia nomo. Post kiam ĝi jam estis demetita, el la kabineto eliris reprezentantoj de S.Glazjev kaj en "rigida formo" postulis de ĉi tiuj homoj foriĝi.

En centro de Moskvo brulas domo: estas vunditoj



En centro de Moskvo en Staropimenovskij strateto brulas loĝeja domo, infomris en Ĉefa kontraŭincendia servo de Ministerio pri ekstremaj situacioj en Moskvo. Areo de la incendio estis 200 kvadrataj metroj.

Oni sukcesis lokalizi la incendion sur kvina etaĝo de la konstruaĵo. Surloke laboras 25 fajrobrigadoj.

Loĝantoj de la domo estis evakuitaj per alpistoj. Rezulte de la incendio estas peze vunditaj ses homoj, 11 estas savitaj. Oni donas mecidinan helpon al la vunditoj.

Bruliĝo okazis hodiaŭ en 11:40 matene sur kvina, sesa kaj sepa etaĝoj de la sepetaĝa konstruaĵo. En la kontraŭincendia servo oni precizigis, ke la domo estas malnova kaj havas lignajn tegaĵojn. Laŭ stato de 15:11 oni sukcesis likvidi la incendion.

Ni memorigu, ke en la pasinta sabato forta incendio estis en komercoekspozicia komplekso "Vernisaĵo en Izmajlovskoje". Dekomence fajro kovris lignajn konstrukciojn de unu kvaretaĝa konstruaĵo, tamen en kelkaj minutoj plu disvastiĝis al la najbaraj. Areo de la incendio superis kvanton en 10 mil kvadrataj metroj, alto de flamo atingis 15 metrojn. Oni donis al la incendio kvinan, la plej maksimuman gradon de komplikeco. En la fajro pereis unu virino kaj alia virino estis hospitaligita. Prokurejo de Orienta administracia distrikto de la ĉefurbo iniciis kriminalan proceson laŭ artikolo 167 parto 2 - "intenca detruo aŭ difektigo de posedaĵo pere brulatenco, rezultiginta morton de homo aŭ aliajn pezajn konsekvencojn".

Monday, March 28, 2005

Aktoro Nikolaj Karaĉencov rekonis edzinon kaj filon



Aktoro Nikolaj Karaĉencov, ricevinta monato antaŭ pezan traŭmon de la kranio kaj la cerbo en aŭtomobila katastrofo, revenis en konscian staton. Kiel informas lunde radiostacio "Eĥo Moskvi" kun referenco al kuracistoj de Instituto de ambulanco, kie troviĝas la aktoro, Kraĉencov rekonis la ediznon kaj filon.

Dume sur oficiala paĝaro de Nikolaj Kraĉenocov estas dirita nur pri tio, ke li komencis kompreni parolon.

"Stato de sano de Nikolaj Petroviĉ Karaĉencov restas peza, sed kun ioma pozitiva dinamiko. Aperis klaraj indikoj de konscio - li komprenas adresitan al li parolon, plivastiĝis listo da plenumataj per li agoj", - estas dirita en anonco por la gazetaro.

"Oni faras al la aktoro artefaritan ventoladon de la pulmoj. Periode kuracistoj donas al Nikolaj Karaĉencov spiri memstare. Neceso de atrefarita ventolado estas igita per peza damaĝo al la cerbo kaj la brustokesto. Vitalaj funkcioj estas stabilaj", - oni rimarkas en la dokumento.

Ni memorigu, ke Nikolaj Karaĉencov trafis en aŭtokatastrofon en 28 de februaro nokte. Li estis transportita en 31an urban hospitalon kaj operaciita. Tage li estis transportita en Insituton de ambulacio kaj operaciita ripete.

Post tio lia stato ne ŝanĝiĝis dum ĉirkaŭ semajno. La aktoro troviĝis en komato kaj estis ligita kun aparato por artefarita ventolado de pulmoj.

Saturday, March 26, 2005

Incendio en arta bazaro "Vernisaĵ" estas likvidita



Fajrobrigandanoj sukcesis venki fajron en komercoekspozicia komplekso "Vernisaĵ", anoncas agentejo "Novosti".

En kontraŭincendia servo de la ĉefurbo oni informis, ke en 15:50 sukcesis lokalizi la fajron kaj en 16:32 plene estinigi. Areo de la incendio estis 10 mil kvadrataj metroj. Kaŭzoj de la incendio ne estas ankoraŭ klarigitaj.

En estinigo de la incendio, kiu estis taksita laŭ la plej alta, kvina kategorio de komplikeco, partoprenis pli, ol 20 fajrobrigadoj, kontraŭincendia helikoptero kaj formacioj de Ministerio pri ekstremaj situacioj.

Dum operacio pri estinigo de la incendio estis trovitaj korpoj de du pereintoj. Oni nuntempe klarigas iliajn personecojn.

Ni memorigu, ke la incendio komenciĝis ĉirkaŭ 13:30 en konstruaĵo, situanta en Izmajlovskoje ŝoseo, 73. Fajro rapide okupis lignajn konstrukciojn kaj pro forta vento disvastiĝis al najbara konstruaĵo.

Forpasis Klara Luĉko


En mateno sabate forpasis en 80a jaro de vivo popola aktorino de USSR kaj Rusia Federacio Klara Luĉko. Pri tio informis filino de la aktorino. Klara Luĉko ludis ĉefajn rolojn en multnombraj polularaj filmoj, estis dekoracita per multaj ŝtataj premioj, inklude ordenon "Pro meritoj por la Patrio" de IV grado.

Kiel anoncis agentejon "Novosti" filino de la aktorino, Oksana, nune estas solvata problemo pri tio, kie okazos adiaŭo kun la elstara aktorino.

Klara Luĉko naskiĝis en 1 de julio de jaro 1925 en ukrainia vilaĝo Ĉutovo. Post kiam ŝi finis lernejon, ŝi aniĝis en aktoran fakultaton de Ŝtata instituto pri kinematografio, kun en jaroj de la dua mondmilito estis evakuita en Alma-Ataon.

Post la milito ŝi kune kun sia kurso revenis en Moskvon, kie ŝi finis la instituton en laborejo de reĝisoro Sergej Gerasimov. Estante studentino, ŝi ludis en filmo "Juna gvardio"(1948), kiu donis al la komencanta aktorino grandan polularecon.

Klara Luĉko ludis ĉefajn rolojn en filmoj "La kozakoj de Kubanjo"(1949), "Granda familio"(1954), "Dekdua nokto"(1955), "En sep ventoj"(1962), kiuj estis demonstrataj en la tuta lando kaj en multaj eksterlandaj festivaloj kaj donis al Klara Luĉko merititan konatecon. Filmo "Cigano"(1979), kie ŝi ludis kune kun aktoro Miĥal Volontir, faris ŝin por iom da tempo la plej polulara aktorino de sovetia kino.

Klara Luĉko skribis aŭtobiografion pri sia vivo "Ĉu mi kulpas". Ŝi plenumis aktivan socian agadon, partoprenis en multaj kulturaj akcioj kaj kinofestivaloj.

Friday, March 25, 2005

Askar Akaev elpaŝis kun oficiala deklaro

"En nuntempaj cirkomstancoj mi decidis portempe lasi Kirgizion por ke enviti sangajn ekscesojn", - estas dirita en mesaĝo de prezidento Askar Akaev, sendita en kirgizian agentejon "Kabar".

"Tio estas farita por humanismo, envito de perforto kaj viktimoj", - substrekis li. "Kiel leĝe elektita ŝtatestro, mi ankaŭ en la estonto restos ĉefa partoprenanto de ŝtataj kaj politikaj procesoj en la respubliko. Provo senigi min de prezidenta mandato per perforta vojo estas ŝtata krimo. Mia nuna foresto en la lando estas portempa", - informis A.Akaev.

Laŭ liaj vortoj, "nuntempaj revoluciaj virusoj estos venkitaj, kaj ni kune daŭrigos laboradon por disvolviĝo de la lando".

Askar Akaev ankoraŭ opinias sin leĝa kaj popole elektita prezidento de Kirgizio. "Onidiroj pri mia demisio estas mensogaj kaj fiintencaj", - substrekis li. Laŭ opinio de A.Akaev, en la respubliko okazis antikonstitucia puĉo.

"Aro da senrespondecaj politikaj aventuraĉuloj kaj konspirantoj elektis kriman vojon de aneksio de potenco per perfortaj akcioj. Nedirektebla kaj detruanta ondo de frakasadoj kaj anarkio inundis la ĉefurbon kaj multajn regionojn de la lando. Ekstrmistoj faras rabajn agojn sub mensogaj revoluciaj sloganoj kaj alvokoj", - indikis A.Akaev.

Sidloko de A.Akaev kaj loko, de kiu li sendis ĉi tiun mesaĝon, ne estas konataj.

Kiel fariĝis konata, A.Akaev rifuzis helpon, proponitan per Organizo de pakto pri kolektiva sekureco, por eliro el la kriza situacio en Kirgizio. Pri tio informis en televidprogramo "Vesti" ĝenerala sekretario de la organizo Nikolaj Bordjuĵa.

Antaŭtage la eventoj en Biŝkek la organizo, en kiu krom Kirgizio kaj Rusio troviĝas ankaŭ Armenio, Belorusio, Kazaĥstano kaj Taĝikio, proponis sian helpon al A.Akaev por serĉo de eliro el la kriza situacio. N.Bordjuĵa opinias probabla malstabiliĝon de situacio en najbaraj regionoj pro la eventoj en Kirgizio, kaj "konsekvencoj de ĉi tiu malstabiliĝo povas esti la plej seriozaj"."Apude troviĝas Uzbekio, Taĝikio, kaj eblas atendi esplodojn de malstabiliĝo en aliaj landoj, inklude Kazaĥstanon", - sustrekis N.Bordjuĵa.

Plenumantino de devo de ministro pri eksterlandaj aferoj Roza Otunbaeva deklaris, ke la nova estraro de Kirgizio postulos transdonon de la eksa prezidento Askar Akaev post kiam ĝi sciiĝos pri lia sidloko. Ŝi rimarkis, ke nuntempe neniu posedas precizan informon pri sidloko de la eksa prezidento de la lando. "Nune la nova estraro okupiĝas pri stabiligo de situacio en la lando, kaj poste, probable, postulos transdonon de A.Akaev, se fariĝos konata, kie li troviĝas", - informis ŝi.

Rusia parlamento trovis Askar Akaev en usona milita bazo en Kirgizio

Prezidento de Kirgizio Askar Akaev troviĝas en usona milita bazo en Kirgizio, informas agentejo RBK.
Pri tio kun referenco al unu altranga laboranto de kazaĥstana Servo de sekureco informis membro de parlamenta komitato pri sekureco, gvidanto de Popola partio Gennadij Gudkov. Edzino de Akaev, laŭ datumo de la sama fonto, troviĝas en Kazaĥstano.
Pli frue usona ministro de defendo Donald Ramsfield deklaris, ke Usono eĉ surbaze de skolta datumo ne posedas veran informon pri tio, kie troviĝas Akaev, kaj ne scias, ĉu prezidento de Kirgizio lasis sian landon. Ĉi tiujn vortojn konfirmis ankaŭ reprezentanto de Ŝtatdepartamento Adam Ereli.
Akaev malaperis en ĵaŭdo tage, post kiam subtenantoj de la opozicio aneksis per sturmo sidejon de registaro en Biŝkek. Laŭ diversaj versioj li povas kaŝiĝi en Kazaĥstano aŭ en Rusio.
Vendrede prezidento de Rusia Federacio Vladimir Putin, troviĝanta en Armenio kun vizito, diris, ke li opinias "tute posibla" alvenon de Akaev en Rusion.
Ni memorigu, ke en vendredo ambaŭ ĉambroj de kirgizia parlamento promulgis ĉefministron Kurmanbek Bakiev, unu el gvidantojn de la opozicio, plenumanto de devo de prezidento.
Ĉefino de konstitucia tribunalo de la lando Ĉolpan Baekova konfirmis, ke promulgo de Bakiev estas valida kaj li rajtas eldoni ordonojn. "Akaev ne subskribis deklaron pri demisio, - klarigis ŝi. – Tamen se prezidento lasis la landon, do respondas li mem".
Bakiev jam deklaris, ke post tri monatoj en la lando okazos prezidentaj elektoj.

Thursday, March 24, 2005

Leĝdona kunveno nomumis Iŝebaj Kadirbekov plenumanto de devo de kirgizia prezidento

La leĝdona kunveno de Kirgizio nomumis sian prezidanton Iŝenbaj Kadirbekov plenumanto de devo de prezidanto de la respubliko, informas agentejo "Novosti" kun referenco al deputito Karabaj Karabekov. Liavorte, laŭ la Konstitucio de la respubliko, devoj de prezidento kaj registaro pro ilia foresto aŭtomate transiĝas al la parlamento kaj ĝia prezidanto.

Karabekov ankaŭ indikis, ke la parlamento dum sia kunveno donis al Kunordiga konsilantaro de popola unueco mandaton de portempa registaro.

Pli frue la Kunordiga konsilantaro momumis novan estron de polico. Nune Ministerio pri internaj aferoj estas gvidata per vicministro Abdilda Suranĉiev kaj deputito Sultan Alimbaev. Ministro de defendo Esen Topoev kaj ĉefo de servo de Nacia sekureco Kalik Imankulov "laboras en ordinara ordo".

Antaŭ tio Supra tribulano de la lando abolis registrigon de denove elektita parlamento kaj konfirmis mandaton de la malnova konsisto. Prezidanto de la tribunalo Kurmanbek Osmonov informis, ke la decido estis akceptita unuanime. "Tiel la mandato estis redonita al la duĉambra parlamento de Kirgizio, tempolimo de kies mandato estas en 14 de aprilo", - diris Osmonov, elpaŝante sur ekstervica kunsido de la parlamento de antaŭa konsisto.

Ĝis nun ne estas precize konate, kie troviĝas prezidento de Kirgizio Askar Akaev. Agentejo "Novosti" informis ĵaŭde, ke Feliks Kulov, kiun oni novas gvidanto de la kirgizia opozicio, deklaris, ke Akaev subskribis dokumenton pri sia demisio. Samtempe agentejo "Reuters", referencante al Kulov, nomis informon pri demisio de Akaev ne korekta.

Laŭ nekontrolita informo, aviadilo kun prezidento de Kirgizio Askar Akaev ĵaŭde en dua tagduono alteriĝis sur teritorio de Kazaĥstano proksime de Alma-Atao. Pri tio diris al "Interfaks" "informitaj kaj konfidindaj fontoj".
Startinte el Biŝkek, la aviadilo de prezidento de Kirgizio dekomence kursis en Rusion kaj bezonis fari interan alteriĝon sur Uralo por fuelricevo.

Ĝis fino de la semajno la opozicio ekkontrolos la tutan Kirgizion

En sekvaj tri-kvar tagoj la opozicio intencas starigi kontrolon super la tuta teritorio de la lando. Pri tio al agentejo "Intefaks" oni deklaris en estraro de la opozicia movado en Biŝkek. Oni informis, ke nune la ribelantoj kontrolas tri kvaronon de teritorio de Kirgizio.

Nuntempe en la ĉefurbo de la lando estas formigata kunordiga konsilantaro, kiu okupiĝos pri restaŭrigo de ordo en regionoj, kie okazas akcioj de protesto - Oŝ, Ĝalalabad, Biŝkek kaj Batken.

Unu el membroj de la kunordiga konsilantaro, eksa ĉefministro Kumranbek Bakiev dekalris, ke en la lando baldaŭ okazos novaj elektoj, kaj la opozicio ne allasos senrodojn kaj rabadojn. "Ni starigos ordon. Estu neniaj rabadoj, neniaj marodadoj. Ni pasigos niajn elektojn, komencigos nian potencon" – diris Bakiev.

"Hodiaŭ matene, kiam ni organizis akcion de protesto, mi ne povis eĉ imagi, kiel ĉio ĉi tio finiĝos", - substrekis la opoziciano, elpaŝante antaŭ mitingantoj sur centra placo de Biŝkek. Li informis, ke li intencas ligiĝi kun estroj de polico por ke "kunlabori kaj starigi ordon en la lando".

Ni rememoru, ke ankoraŭ en komenco de la semajno opoziciaj fortoj starigis kontrolon super sudaj regionoj de la lando. Ili kaptis administrejojn de Oŝa kaj Ĝalalabada regionoj, kie komenciĝis formigo de novaj organoj de potenco. En ĵaŭdo aperis informo, ke la centra potenco estas renversita en Batken.

Dume en la ĉefurbo de la respubliko manifestantoj en kvanto de kelk mil homoj kaptis Domon de registaro de Kirgizio kaj deklaris, ke ili intencas ankaŭ kapti konstruaĵon de urba administracio. Atestantoj diras, ke en Domo de registaro okazis frakasado kaj rabado. Al la opozicianoj aniĝis respublika televido. Policaj fortoj, laŭ ordono de prezidento Askar Akaev, ne rezistas al la ribelantoj. Dume malordaĵoj en la ĉefurbo viktimiĝis ĉirkaŭ tridek homoj.

http://www.lenta.ru/news/2005/03/24/control/

Wednesday, March 23, 2005

Oni anoncos kaŭzon de eksplodo de aŭto de rusia diplomato vespere

HELSINKO, 23 de marto - agentejo "NOVOSTI"

Sveda polico intencas fari ĉion eblan por la plej rapida klarigo de cirkomstancoj de eksplodo de aŭto, apartenanta al rusia diplomato kaj serĉo de la kulpaj. Pri tio oni informis la agentejon telefone el ĉefurba polico de Svedio.

Reprezentanoj de polico indikis, ke antaŭaj rezultoj de ekspertizo de la eksplodigita aŭto estos verŝajne konataj jam hodiaŭ vespere, kio donos aldonan informon al la enketo.

"Orgazino sub nomo "Tutmonda intifado" prenis respondecon sur sin, sed ni ne scias ankoraŭ, kiel estis bruligita aŭ eksplodigita la aŭto" - diris reprezentanto de polico Bengt Berglund.

La aŭto estis eksplodigita en mardo vespere antaŭ domo, kie loĝas anoj de diplomata misio. Ĝi forbruliĝis plene, sed noco al homoj forestas.

Grupo "Tutmonda intifado" nomas kaŭzo de la teroratako proteston kontraŭ agoj de Rusio en Ĉeĉenio.

Dum lastaj jaroj "Tutmonda intifado" faris kelk ekstremismajn akciojn.

Unu el la lastaj en decembro de pasinta jaro fariĝis bruligo de aŭto de dana embasado en Stokholmo por protesto kontraŭ ĉeesto de danaj trupoj en Irako. Tiam la ekstremistoj levis mesaĝon, en kiu estis dirita, ke "ĉar imperialismaj trupoj atakas Irakon ĉiuhore, do ili devas preti fariĝi objektoj de respondaj atakoj en la tuta mondo".

Pli fure, aŭtune de jaro 2003, dum analogia akcio aktivuloj de "Tutmonda intifado" disbatis fenestrojn en konstruaĵo de dana ambasadejo en Stokholmo kaj surverŝis ĝiajn murojn per ruĝa farbo.

Krome, kiel informas sveda televido, la organizo faris analogiajn akciojn antaŭ konstruaĵo de pola konsulejo en Stokholmo, atakojn en Stokholmo kaj Geteborgo al uzinoj de kompanio "Bofors", fabrikanta haŭbizojn, ekstremisman akcion kontraŭ armila uzino en Malmo, fabrikanta infraruĝajn celilojn, kaj eĉ atakon al israela turisma buroo kiel protesto kontraŭ "agreso en Gazo".

http://www.rian.ru/defense_safety/investigations/20050323/39559994.html

Teatraĵoj en Interreto.

11:31
La plej bonaj spektakloj de rusiaj teatroj nun spekteblas en
interreto.

En Rusio startas Internet-proekto "Kultu.Ru!", en kadro de kiu estos
brodkastataj surbendigoj de la plej bonaj klasikaj teatraĵoj. Pri specifoj
de la proekto al "Interfaks" rakontis ĝiaj gvidantoj el Unio
de Teatristoj de Rusia Federacio:
"La spektakloj estos prezentataj en la interreto ĉiu merkrede, komence
de 23 Marto. En tagoj de brodkasto, komence de noktomezo kaj dum
la tuta diurno, unu spektaklo estos montrata per senhalta reĝimo,
seanso post seanco. En sekva merkredo estos lanĉita nova spektaĵo -
same en seninterrompa maniero", - rakontis unu el organizantoj
Igor Ovĉinnikov.
Li anoncis, ke la horaro de seanskomencoj aperos en
la TTT-jo www.cultu.ru.

"Ĉiu deziranto povos, certigante sian hor-zonon, elekti por si la plej
oportunan tempon por la spektado. Plej multo da prezentaĵoj estos ekipitaj de
angla skribtraduko." - rimarkis Ovĉinnikov.
Nekomerca Interret-proekto "Kultu.Ru!", laŭ liaj vortoj, - estas daŭrigo
de interret-festivalo "Teatra filandro", pasinta aŭtune de 2004.

La proekto ricevis subtenon de Federala Agentejo de la Kulturo kaj
Kinoindustrio, kaj akceptita en federale subtenatan programon
"Kulturo de Rusio", anoncis la organizanto.

http://www.newizv.ru/lenta/?lenta_id_news=21752

Tuesday, March 22, 2005

Vladimir Putin ratifikis Vienan nuklean konvencion

Rusio aniĝis al landoj, subskribintaj Vienan konvencion pri civila respondeco pro nuklea damaĝo. Kiel informas marde agentejo PRAIM-TASS, prezidento Vladimir Putin subskribis federalan leĝon pri ratifiko de la konvencio, kiu en 11 de marto estis promulgita per la parlamento.

La konvencio regulas ordon de kompensado pro damaĝo, okazinta rezulte de incidento sur objektoj pri uzo de nuklea energio por pacaj celoj. La dokumento estis akceptita sub egido de Intermacia agentejo pri nuklea energio kaj komencis funkcii en 12 de novembro de jaro 1977.

Ĉefa ideo de Viena konvencio troviĝas en garantado de financa protekto de civitanoj okaze de nuklea incidento en alia ŝtato. Laŭ la dokumento, respondas pro nuklea damaĝo persono, nomumita aŭ agnoskita per ŝtato kiel "operatoro de nuklea instalaĵo".

Ĉiu lando mem difinas ekstremon de respondeco de operatoro, sed ĉi tiu respondeco ne povas esti malpli granda, ol difinita malsupra limo - 5 milionoj dolaroj. Ĉi tiuj monrimedoj estas destinitaj por kontentigo de postuloj de suferintoj kiel en ŝtato, kie okazis incidento, tiel ekstere ĝiaj limoj.

Leĝo de Rusia Federacio "Pri uzado de nuklea energio" diras, ke juran respondecon pro damaĝo de radiada efiko havas ekspluatanta organizo. Ĉi tiu koncepto fakte estas analogio de koncepto "operatoro de nuklea instalaĵo". Maksimumaj ekstremoj de respondeco ne povas esti pli grandaj, ol tiuj, difinitaj per internaciaj paktoj de Rusia Federacio.

Post ratifiko de la konvencio per Rusia Federacio rusiaj civitanoj kaj juraj personoj povos ricevi kompenson en ĉiu lando, kiu partoprenas en la Konvencio, okaze de paneo sur ĝia nuklea instalaĵo.

Nuntempe patroprenantoj de la Konvencio estas 32 landoj.

http://lenta.ru/news/2005/03/22/nuclear/

Аleksej Leonov certigas, ke "flugteleroj" ne ekzistas

22.03.05 tekst:N.Kartashov

Аleksej Leonov - astronaŭto, la unua homo efektiviginta eliron el kosma ŝipo en kosmospacon, refutas ekziston de aliaj vivoformoj en la Sunsistemo. "Multaj teranoj tre volontas, ke ankoraŭ iuj estu, krom ni, sed, ve, en la limoj de Sunsistemo, for de la terglobo, racia vivo mankas", - diris Leonov. "Kiel sperta homo mi gvidis la komisionon pri esploroj de tiel nomataj eksterordinaraj kosmaj fenomenoj, kaj mi ĵuras antaŭ vi, ke nek unu tiu okazo estis registrita." - li aldonis.
Laŭ liaj vortoj, - rimarkitaj de la Tero nekonataj objektoj en la ĉielo, laŭregule estas ligitaj aŭ kun specifaj meteorologiaj fenomenoj, aŭ kun lanĉoj de kosmaj raketoj, kies elĵetitaj gasoj en supraj tavoloj de atmosfero transformiĝas je ege bizaraj formoj. Por ekzemplo Leonov mensciis krucojn kun grandegaj ringoj, kiujn longtempe eblis spekti en ĉirkoŭaĵoj de kosmodromo Pleseck, Saratova regiono, kaj ankaŭ super la Bajkonur post la starto de la raketoj "Sojuz".
Koncerne al la mesaĝo li rimarkis, ke ĝis nun nenie en la mondo estas prezentita nek unu klara fotaĵo, laŭ kiu eblus senhezite aserti - jen, tio estas Nekonata Fluganta Objekto. "Kial ne aperas tiuj bildoj nun, kiam preskaŭ ĉiu havas mobilan telefonon kun fotilo?", - demandis la eksperto. Eblas nur aldoni, ke oponantoj de Leonov povas kontraŭi, ke mobila fotilo ne donas bonajn fotojn, kaj NFO povus veni ankaŭ de foraj stelsistemoj aŭ eĉ galaksioj.
http://science.compulenta.ru/176192/

tradukis: Rimon

Monday, March 21, 2005

Askar Akaev faris cedojn al la opozicio

Prezidento de Kirgizio Askar Akaev komisiis fari esploron de posiblaj faŭloj en parlamentaj elektoj, kiuj okazis lastadimanĉe en la respubliko. Komisio pri tio estas donita al Centrala elekta komisiono kaj Supra tribunalo.

Kiel estas dirita en oficiala deklaro, speciala atento estos donita al tiuj regionoj, en kiuj rezultoj de la elektoj igis amasajn akciojn de pratesto. "Necesas malkaŝe klarigi al homoj, kiu pravas kaj kiu kulpas".

Tiel oficiala potenco kompromisis al postuloj de la opozicio, kiu elpaŝis kontraŭ agnosko de rezulto de la elektoj. Kaj por tio ne bezonis intertrakto, pri kiu insistis malvenkintaj en la elektoj partioj.

Dume Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio vokis revenigi disvolviĝon de eventoj en Kirgizio en normalan vojon, kaj ne doni ŝancon al ekstremistaj fortoj uzi destabiliĝon de la situacio. Kiel estas dirita en oficiala deklaro de la Ministerio, oni en Moskvo estas maltrankviligitaj pro disvolviĝo de situacio, ligita kun atmosfero sur sudo de Kirgizio.

"Estas nenio eksterordinara en tio, ke rezultoj de la elektoj ne ĉiujn kontentigis. Tamen evidentas, ke politikaj disputoj devas esti solvataj en kadro de leĝo kaj Konstitucio, dialogo inter ŝtata potenco kaj la opozicio. Registaro de Kirgizia Respubliko deklaris pri preteco fari tian dialogon", - oni substrekas en la Ministerio.

Ankaŭ en la Ministerio oni indikas tion, ke internaciaj observantoj, kiuj faris kontrolon de etapoj de parlamentaj elektoj en Kirgizio, devas kun pli granda respondeco formuli siajn konkludojn por ke ne donu posiblon al detruemaj elementoj uzi ĉi tiujn konkludojn kiel "fundamentado" de kontraŭleĝaj agoj.

Tuj poste anonco de rezultoj de la elektoj, laŭ kiuj la opozicio malvenkis, en diversaj regionoj de la respubliko komenciĝis akcioj de protesto. Dekomence subtenantoj de la opozicio konduktis sin sufiĉe pace, limiĝante per barado de ŝoseoj kaj mitingoj ĉe konstruaĵoj de regionaj administracioj.

Tamen en lastaj tagoj situacio en Kirgizio rapide pliakriĝis. Subtenantoj de la opozicio komencis aktivajn agojn. En urboj Ĝalal-Abad kaj Oŝ, kie sur la parlamentaj elektoj malvenkis gvidantoj de ĉefa opozicia partio "Patrolando", amasoj de malkontentitaj iliaj subtenantoj aneksis administraciajn konstruaĵojn, policejojn kaj ankaŭ flughavenojn.
Registaro de Kirgizio dekomence de la konflikto ne emis al perforta solvo. Policanoj en Ĝelal-Abad limigis sin per pafado supren, kaj taĉmentoj de internaj trupoj en Oŝ ankaŭ ne uzis armilon. Tamen, oni informas, ke en kelkaj regionoj policio partianiĝis al la opozicio.

Situacio en ĉefurbo Biŝkek, kaj ankaŭ en urbo Kant, kie troviĝas bazo de rusia milita aviado, restas trankvila.

http://top.rbc.ru/index1.shtml

Prezidento, estu homo!

La 19an de marto sur Puŝkinskaja placo en la centro de Moskvo okazis manifestacio “Kontraŭ politikaj reprezalioj kaj totalismaj tendencoj en la socio”, kiun partoprenis kelkaj homrajtaj kaj pacistaj organizoj, ankaŭ kelkaj esperantistoj (inkluzive la raportanton). Ĝiaj partoprenantoj petis la prezidenton esti homo kaj liberigi “malliberigitoj de konscienco”.

“Mi sincere kredis ke ni kolektos 400 homojn…”, tiel malfermis la manifestacion Alekseo Radov antaŭ grupo da 50—60 personoj, pleparte junuloj. De la tribuno parolis Leo Ponomarjov, la gvidanto de la Movado por Homaj rajtoj, Irina Vorobjova, la gvidanto de la moskva junulara fako de la partio “Jabloko”, Anna Karetnikova, aktivulo de la Kontraŭmilita Klubo, Ernst Ĉornij el la Socia Komitato por defendo de sciencistoj. La manifestacion partoprenis anoj de la nomitaj kaj aliaj sociaj kaj politikaj organizoj, anarkiistoj kaj scivolemaj preterpasantoj.

La kamiono kun laŭtparoliloj, kiu servis kiel tribuno, fiere portis rubandon “Tio ĉi estas ne oranĝa revolucio, tio ĉi estas popola kolero!”. Multaj partoprenantoj tenis sloganojn, kelkajn disdonadis inform-foliojn. Ofte ĉiuj horoj kriis: “Prezidenton — for!”, “Mensogantajn regantojn — for!”, “‘Ne’ al reprezalioj! ”, “Liberigu la politikajn malliberulojn!”. La ĝenerala sinteno de la manifestaciantoj estis kontraŭ la nuna totalisma reĝimo kaj por libera Rusio. La partoprenantoj pruvis ke ankoraŭ ekzistas aktivuloj, kiuj ne estas indiferentaj, ke ili estas veraj homoj, ne legomoj.

Malgraŭ forta frosto la manifestacio daŭris iom pli ol unu horon, fine de ĝi la partoprenantoj akceptis rezolucion, kiu postulis ĉeson de persekutoj de politikaj malliberuloj, liberigon de malliberigitaj membroj de la Naci-Bolŝevisma Partio, haltigi aliajn absurdajn politikajn procesojn.

Thursday, March 17, 2005

Enketo opninas la atencon al Ĉubajs akcio de timigo

Atenco al prezidanto de estraro de kompanio "UES de Rusio" Anatolij Ĉubajs estis, verŝajne, akcio de timigo. Pri tio agentejon ITAR-TASS informis fonto en polico de Moskva regiono. Laŭ liaj vortoj, la enketo ne emas opinii, ke la atakintoj havis kiel celon fizikan likvidon de Ĉubajs.

La enketo ellaboras kelk versiojn de atenco, sed inter ili forestas ankoraŭ la ĉefa. "Oni kontrolas ligojn de la ĉefa energetikisto de Rusio, difinas rondon de personoj, kiuj povas esti rilatantaj al pafado al la aŭtoj" diris la fonto en policio.

Dum enketo rekognoskistoj sukcesis trovi aŭton "Saab-9000" de verda koloro, sur kiu, laŭ ĉeestanta informo, forveturis la atakintoj. Oni trovis la aŭton sur aŭtejo en korto de domo numero 14 sur Bereĵkovskaja bordstrato. En ĉi tiu domo loĝas mastrino de la aŭto. Laŭ informo de agentejo RIA"Novosti", polico esploras ŝian loĝejon kaj la aŭton. Sur bordstraton Bereĵkovskaja alvenis eksplodoteknikistoj de Federala Servo pri Sekureco.


Pli frue oni informis pri traserĉo en domo de la mastrino de "Saab", kiu troviĝas en apudmoskva vialĝo Ĵavoronki, proksime de kiu okazis atenco al aŭtoj de Anatolij Ĉubajs. Ĉefo de kompanio "UES" loĝas en la sama vilaĝo.

La atako okazis en 9:30 matene dum veturo de aŭtoj sur Minskoje ŝoseo. Sur rando de la vojo estis eksplodita bombo, post kio du atakantoj en vintra kamuflaĵa uniformo komencis pafi el aŭtomata armilo. Sur loko de la atenco estis trovitaj fragmentoj de eksplodmaŝino kun forto ĝis unu kilogramo da trotilo, kaj ankaŭ pafitaj kuglingoj kaj kugloj de mitraleto "Kalaŝnikov".

Laŭ vortoj de Ĉubajs, li atendis atencon kaj hieraŭ ordonis plifortigi la gardistaron. La ĉefo de kompanio "UES" aldonis, ke li "havas kompenon de potenciala mendanto" de la atenco. Pro fakto de al atenco estas iniciatita kriminala proceso laŭ artikolo "atenco al murdo de du aŭ pli da personoj".

http://www.lenta.ru/news/2005/03/17/chubais4/

En Moskvo okazos ĉiujara parado honore al sankta Patriko

Tradicio fari paradojn en tago de sankta Patriko havas longan historion. En ĉi tiu tago oni kutime elriras en stratojn, ridetas, vestas sin ridinde kaj brile, ŝercas kaj gajas, kaj ankaŭ trinkas bieron.
Unua dokumente fiskita parado okaze de ĉi tiu festo estis en Nov-Jorko en jaro 1762.
En Irlando oni respektas Patrikon kiel sanktulon, kiu portis kristanismon en ĉi tiun landon. Poste li fariĝis sankta protektanto de Irlando kaj kune kun harpo kaj trifolio fariĝis karaktera simbolo de irlanda nacio, kiun oni konas en la tuta mondo. Kun lia nomo estas ligita nemalmulte da legendoj. Ekzemple, rakonto pri tio, kiel li pere trifolio klarigis al homoj prezenton de Sankta Trio:"Same kiel tri folioj povas kreski el unu kulmo, Dio povas esti unueca triece".
Tago de sankta Patriko estas sola eksterlanda festo, pro kiu oni baras unu el ĉefaj stratoj de Moskvo por kostuma parado kun partopreno de folkloraj personaĵoj, diversaj inrlandaj muzikaj kolektivoj kaj keltaj dancoj.
Dekdua parado honore de tago de sankta Patriko okazos en 20 de marto de jaro 2005. La parado komenciĝos ĉe ponto Kutuzovskij, trairos straton Novij Arbat, kiu pro tio estos fermita por aŭtoj de 12.00 ĝis 16.00 kaj finiĝos ĉe metrostacio "Arbatskaja". Malfermo de la parado okazos en 13.00 kaj daŭros ĉirkaŭ du horoj.
Ĉi-jare en la parado partoprenos eksaj ĉempionoj de la mondo inter marŝantaj kornemuzistoj - "The St. Maurs Pipe Band" - tio estas la plej granda grupo da kornemuzistoj, iam ajn veturinta en Moskvon (dudek homoj).
Gastojn kaj partoprenantojn de la parado salutos embasado de Irlando Ĝastin N. Harman, ministro de Irlando Batt O'Kifi, kaj ankaŭ embasadoj de aliaj landoj, reprezentantoj de moskva registaro, de grandaj eksterlandaj kaj rusiaj kompanioj.
Ĉi tiun paradon akompanos sonoj de irlanda muziko, kaj ĝi, sendube, fariĝos amuzinda spektaĵo, ĉar ne ofte eblas vidi marŝantajn blovorkestrojn kaj ĉarmajn irlandajn dancojn.

http://www.mosinform.ru/news.php?id=11382

Atenco al prezidanto de rusia energetika kompanio

Rilate al hodiaŭa atenco al sia vivo, prezidanto de estraro de kompanio "Integra energetika sistemo de Rusio" Anatolij Ĉubajs deklaris: "Mi klare prezentas al mi, per kiu povis esti organizita la hodiaŭa atenco. Ĉefa aĵo, kiun mi povas diri nune, estas tio, ke ĉion, kion mi faris - kaj en areo de reformado de energetiko de la lando, kaj en areo de unuigo de demokratiaj fortoj - mi daŭrigos fari kun duobligita forto". Pri tio estas dirita en deklaro de Anatolij Ĉubajs, disvastigita per departamento pri laboro kun amaskomunikiloj de kompanio "IES de Rusio".
Ni memorigu, ke aŭto de Anatolij Ĉubajs estis pafita per nekonatuloj hodiaŭ apud Moskvo. Kiel informis fonto en policio de Moskva regiono, pleje damaĝita estis aŭto de gardistoj, akompaninta aŭton de A.Ĉubajs. Prokurejo de Moskva regiono iniciantis kriminalan proceson pro fakto de pafado al aŭto de estro de "IES de Rusio"

http://www.rbc.ru/rbcfreenews.shtml?/20050317120610.shtml