Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 31, 2005

150 finintoj de sud-osetiaj lernejoj studos en Nord-Osetio

En la jaro 2005 sud-osetiaj gejunuloj denove havos
rezervitajn lokojn
en universitatoj de Rusio -- pri tio sciigis informagentejon
"Regnum"
en la sud-osetia ministerio de edukado. Ĉirkaŭ 150 novaj
studentoj
venos el Sud-Osetio al la najbara Nord-Osetio, malpli
grandaj kvantoj
studos en Moskvo, Peterburgo, Rostov-Don kaj Nalĉik.

Sud-Osetia registaro zorgas pri la rezervitaj lokoj por siaj
studentoj
por certigi plian disvolviĝon de la fakte sendependa
ŝtateca
teritorio, ĝis nun agnoskita nur de aliaj simil-statusaj
teritorioj
(Abĥazio kaj Transdnestrio).

Respubliko
Sud-Osetio
strebas aliĝi al sia norda najbaro,
Nord-Osetio, kaj per tio al Rusia Federacio. Verŝajne pro
tio la
ĉefa elekto de studloko por junaj sud-osetianoj troviĝas
en Rusio.

La novaĵon aldonis Slavik Ivanov

4 Comments:

Post a Comment

<< Home