Novaĵoj el Rusio

Monday, March 28, 2005

Aktoro Nikolaj Karaĉencov rekonis edzinon kaj filon



Aktoro Nikolaj Karaĉencov, ricevinta monato antaŭ pezan traŭmon de la kranio kaj la cerbo en aŭtomobila katastrofo, revenis en konscian staton. Kiel informas lunde radiostacio "Eĥo Moskvi" kun referenco al kuracistoj de Instituto de ambulanco, kie troviĝas la aktoro, Kraĉencov rekonis la ediznon kaj filon.

Dume sur oficiala paĝaro de Nikolaj Kraĉenocov estas dirita nur pri tio, ke li komencis kompreni parolon.

"Stato de sano de Nikolaj Petroviĉ Karaĉencov restas peza, sed kun ioma pozitiva dinamiko. Aperis klaraj indikoj de konscio - li komprenas adresitan al li parolon, plivastiĝis listo da plenumataj per li agoj", - estas dirita en anonco por la gazetaro.

"Oni faras al la aktoro artefaritan ventoladon de la pulmoj. Periode kuracistoj donas al Nikolaj Karaĉencov spiri memstare. Neceso de atrefarita ventolado estas igita per peza damaĝo al la cerbo kaj la brustokesto. Vitalaj funkcioj estas stabilaj", - oni rimarkas en la dokumento.

Ni memorigu, ke Nikolaj Karaĉencov trafis en aŭtokatastrofon en 28 de februaro nokte. Li estis transportita en 31an urban hospitalon kaj operaciita. Tage li estis transportita en Insituton de ambulacio kaj operaciita ripete.

Post tio lia stato ne ŝanĝiĝis dum ĉirkaŭ semajno. La aktoro troviĝis en komato kaj estis ligita kun aparato por artefarita ventolado de pulmoj.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home