Novaĵoj el Rusio

Friday, March 25, 2005

Askar Akaev elpaŝis kun oficiala deklaro

"En nuntempaj cirkomstancoj mi decidis portempe lasi Kirgizion por ke enviti sangajn ekscesojn", - estas dirita en mesaĝo de prezidento Askar Akaev, sendita en kirgizian agentejon "Kabar".

"Tio estas farita por humanismo, envito de perforto kaj viktimoj", - substrekis li. "Kiel leĝe elektita ŝtatestro, mi ankaŭ en la estonto restos ĉefa partoprenanto de ŝtataj kaj politikaj procesoj en la respubliko. Provo senigi min de prezidenta mandato per perforta vojo estas ŝtata krimo. Mia nuna foresto en la lando estas portempa", - informis A.Akaev.

Laŭ liaj vortoj, "nuntempaj revoluciaj virusoj estos venkitaj, kaj ni kune daŭrigos laboradon por disvolviĝo de la lando".

Askar Akaev ankoraŭ opinias sin leĝa kaj popole elektita prezidento de Kirgizio. "Onidiroj pri mia demisio estas mensogaj kaj fiintencaj", - substrekis li. Laŭ opinio de A.Akaev, en la respubliko okazis antikonstitucia puĉo.

"Aro da senrespondecaj politikaj aventuraĉuloj kaj konspirantoj elektis kriman vojon de aneksio de potenco per perfortaj akcioj. Nedirektebla kaj detruanta ondo de frakasadoj kaj anarkio inundis la ĉefurbon kaj multajn regionojn de la lando. Ekstrmistoj faras rabajn agojn sub mensogaj revoluciaj sloganoj kaj alvokoj", - indikis A.Akaev.

Sidloko de A.Akaev kaj loko, de kiu li sendis ĉi tiun mesaĝon, ne estas konataj.

Kiel fariĝis konata, A.Akaev rifuzis helpon, proponitan per Organizo de pakto pri kolektiva sekureco, por eliro el la kriza situacio en Kirgizio. Pri tio informis en televidprogramo "Vesti" ĝenerala sekretario de la organizo Nikolaj Bordjuĵa.

Antaŭtage la eventoj en Biŝkek la organizo, en kiu krom Kirgizio kaj Rusio troviĝas ankaŭ Armenio, Belorusio, Kazaĥstano kaj Taĝikio, proponis sian helpon al A.Akaev por serĉo de eliro el la kriza situacio. N.Bordjuĵa opinias probabla malstabiliĝon de situacio en najbaraj regionoj pro la eventoj en Kirgizio, kaj "konsekvencoj de ĉi tiu malstabiliĝo povas esti la plej seriozaj"."Apude troviĝas Uzbekio, Taĝikio, kaj eblas atendi esplodojn de malstabiliĝo en aliaj landoj, inklude Kazaĥstanon", - sustrekis N.Bordjuĵa.

Plenumantino de devo de ministro pri eksterlandaj aferoj Roza Otunbaeva deklaris, ke la nova estraro de Kirgizio postulos transdonon de la eksa prezidento Askar Akaev post kiam ĝi sciiĝos pri lia sidloko. Ŝi rimarkis, ke nuntempe neniu posedas precizan informon pri sidloko de la eksa prezidento de la lando. "Nune la nova estraro okupiĝas pri stabiligo de situacio en la lando, kaj poste, probable, postulos transdonon de A.Akaev, se fariĝos konata, kie li troviĝas", - informis ŝi.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home