Novaĵoj el Rusio

Monday, March 21, 2005

Askar Akaev faris cedojn al la opozicio

Prezidento de Kirgizio Askar Akaev komisiis fari esploron de posiblaj faŭloj en parlamentaj elektoj, kiuj okazis lastadimanĉe en la respubliko. Komisio pri tio estas donita al Centrala elekta komisiono kaj Supra tribunalo.

Kiel estas dirita en oficiala deklaro, speciala atento estos donita al tiuj regionoj, en kiuj rezultoj de la elektoj igis amasajn akciojn de pratesto. "Necesas malkaŝe klarigi al homoj, kiu pravas kaj kiu kulpas".

Tiel oficiala potenco kompromisis al postuloj de la opozicio, kiu elpaŝis kontraŭ agnosko de rezulto de la elektoj. Kaj por tio ne bezonis intertrakto, pri kiu insistis malvenkintaj en la elektoj partioj.

Dume Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio vokis revenigi disvolviĝon de eventoj en Kirgizio en normalan vojon, kaj ne doni ŝancon al ekstremistaj fortoj uzi destabiliĝon de la situacio. Kiel estas dirita en oficiala deklaro de la Ministerio, oni en Moskvo estas maltrankviligitaj pro disvolviĝo de situacio, ligita kun atmosfero sur sudo de Kirgizio.

"Estas nenio eksterordinara en tio, ke rezultoj de la elektoj ne ĉiujn kontentigis. Tamen evidentas, ke politikaj disputoj devas esti solvataj en kadro de leĝo kaj Konstitucio, dialogo inter ŝtata potenco kaj la opozicio. Registaro de Kirgizia Respubliko deklaris pri preteco fari tian dialogon", - oni substrekas en la Ministerio.

Ankaŭ en la Ministerio oni indikas tion, ke internaciaj observantoj, kiuj faris kontrolon de etapoj de parlamentaj elektoj en Kirgizio, devas kun pli granda respondeco formuli siajn konkludojn por ke ne donu posiblon al detruemaj elementoj uzi ĉi tiujn konkludojn kiel "fundamentado" de kontraŭleĝaj agoj.

Tuj poste anonco de rezultoj de la elektoj, laŭ kiuj la opozicio malvenkis, en diversaj regionoj de la respubliko komenciĝis akcioj de protesto. Dekomence subtenantoj de la opozicio konduktis sin sufiĉe pace, limiĝante per barado de ŝoseoj kaj mitingoj ĉe konstruaĵoj de regionaj administracioj.

Tamen en lastaj tagoj situacio en Kirgizio rapide pliakriĝis. Subtenantoj de la opozicio komencis aktivajn agojn. En urboj Ĝalal-Abad kaj Oŝ, kie sur la parlamentaj elektoj malvenkis gvidantoj de ĉefa opozicia partio "Patrolando", amasoj de malkontentitaj iliaj subtenantoj aneksis administraciajn konstruaĵojn, policejojn kaj ankaŭ flughavenojn.
Registaro de Kirgizio dekomence de la konflikto ne emis al perforta solvo. Policanoj en Ĝelal-Abad limigis sin per pafado supren, kaj taĉmentoj de internaj trupoj en Oŝ ankaŭ ne uzis armilon. Tamen, oni informas, ke en kelkaj regionoj policio partianiĝis al la opozicio.

Situacio en ĉefurbo Biŝkek, kaj ankaŭ en urbo Kant, kie troviĝas bazo de rusia milita aviado, restas trankvila.

http://top.rbc.ru/index1.shtml

4 Comments:

Post a Comment

<< Home