Novaĵoj el Rusio

Wednesday, March 30, 2005

En centro de Moskvo brulas domo: estas vunditoj



En centro de Moskvo en Staropimenovskij strateto brulas loĝeja domo, infomris en Ĉefa kontraŭincendia servo de Ministerio pri ekstremaj situacioj en Moskvo. Areo de la incendio estis 200 kvadrataj metroj.

Oni sukcesis lokalizi la incendion sur kvina etaĝo de la konstruaĵo. Surloke laboras 25 fajrobrigadoj.

Loĝantoj de la domo estis evakuitaj per alpistoj. Rezulte de la incendio estas peze vunditaj ses homoj, 11 estas savitaj. Oni donas mecidinan helpon al la vunditoj.

Bruliĝo okazis hodiaŭ en 11:40 matene sur kvina, sesa kaj sepa etaĝoj de la sepetaĝa konstruaĵo. En la kontraŭincendia servo oni precizigis, ke la domo estas malnova kaj havas lignajn tegaĵojn. Laŭ stato de 15:11 oni sukcesis likvidi la incendion.

Ni memorigu, ke en la pasinta sabato forta incendio estis en komercoekspozicia komplekso "Vernisaĵo en Izmajlovskoje". Dekomence fajro kovris lignajn konstrukciojn de unu kvaretaĝa konstruaĵo, tamen en kelkaj minutoj plu disvastiĝis al la najbaraj. Areo de la incendio superis kvanton en 10 mil kvadrataj metroj, alto de flamo atingis 15 metrojn. Oni donis al la incendio kvinan, la plej maksimuman gradon de komplikeco. En la fajro pereis unu virino kaj alia virino estis hospitaligita. Prokurejo de Orienta administracia distrikto de la ĉefurbo iniciis kriminalan proceson laŭ artikolo 167 parto 2 - "intenca detruo aŭ difektigo de posedaĵo pere brulatenco, rezultiginta morton de homo aŭ aliajn pezajn konsekvencojn".

4 Comments:

Post a Comment

<< Home