Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 17, 2005

En Moskvo okazos ĉiujara parado honore al sankta Patriko

Tradicio fari paradojn en tago de sankta Patriko havas longan historion. En ĉi tiu tago oni kutime elriras en stratojn, ridetas, vestas sin ridinde kaj brile, ŝercas kaj gajas, kaj ankaŭ trinkas bieron.
Unua dokumente fiskita parado okaze de ĉi tiu festo estis en Nov-Jorko en jaro 1762.
En Irlando oni respektas Patrikon kiel sanktulon, kiu portis kristanismon en ĉi tiun landon. Poste li fariĝis sankta protektanto de Irlando kaj kune kun harpo kaj trifolio fariĝis karaktera simbolo de irlanda nacio, kiun oni konas en la tuta mondo. Kun lia nomo estas ligita nemalmulte da legendoj. Ekzemple, rakonto pri tio, kiel li pere trifolio klarigis al homoj prezenton de Sankta Trio:"Same kiel tri folioj povas kreski el unu kulmo, Dio povas esti unueca triece".
Tago de sankta Patriko estas sola eksterlanda festo, pro kiu oni baras unu el ĉefaj stratoj de Moskvo por kostuma parado kun partopreno de folkloraj personaĵoj, diversaj inrlandaj muzikaj kolektivoj kaj keltaj dancoj.
Dekdua parado honore de tago de sankta Patriko okazos en 20 de marto de jaro 2005. La parado komenciĝos ĉe ponto Kutuzovskij, trairos straton Novij Arbat, kiu pro tio estos fermita por aŭtoj de 12.00 ĝis 16.00 kaj finiĝos ĉe metrostacio "Arbatskaja". Malfermo de la parado okazos en 13.00 kaj daŭros ĉirkaŭ du horoj.
Ĉi-jare en la parado partoprenos eksaj ĉempionoj de la mondo inter marŝantaj kornemuzistoj - "The St. Maurs Pipe Band" - tio estas la plej granda grupo da kornemuzistoj, iam ajn veturinta en Moskvon (dudek homoj).
Gastojn kaj partoprenantojn de la parado salutos embasado de Irlando Ĝastin N. Harman, ministro de Irlando Batt O'Kifi, kaj ankaŭ embasadoj de aliaj landoj, reprezentantoj de moskva registaro, de grandaj eksterlandaj kaj rusiaj kompanioj.
Ĉi tiun paradon akompanos sonoj de irlanda muziko, kaj ĝi, sendube, fariĝos amuzinda spektaĵo, ĉar ne ofte eblas vidi marŝantajn blovorkestrojn kaj ĉarmajn irlandajn dancojn.

http://www.mosinform.ru/news.php?id=11382

7 Comments:

Post a Comment

<< Home