Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 17, 2005

Enketo opninas la atencon al Ĉubajs akcio de timigo

Atenco al prezidanto de estraro de kompanio "UES de Rusio" Anatolij Ĉubajs estis, verŝajne, akcio de timigo. Pri tio agentejon ITAR-TASS informis fonto en polico de Moskva regiono. Laŭ liaj vortoj, la enketo ne emas opinii, ke la atakintoj havis kiel celon fizikan likvidon de Ĉubajs.

La enketo ellaboras kelk versiojn de atenco, sed inter ili forestas ankoraŭ la ĉefa. "Oni kontrolas ligojn de la ĉefa energetikisto de Rusio, difinas rondon de personoj, kiuj povas esti rilatantaj al pafado al la aŭtoj" diris la fonto en policio.

Dum enketo rekognoskistoj sukcesis trovi aŭton "Saab-9000" de verda koloro, sur kiu, laŭ ĉeestanta informo, forveturis la atakintoj. Oni trovis la aŭton sur aŭtejo en korto de domo numero 14 sur Bereĵkovskaja bordstrato. En ĉi tiu domo loĝas mastrino de la aŭto. Laŭ informo de agentejo RIA"Novosti", polico esploras ŝian loĝejon kaj la aŭton. Sur bordstraton Bereĵkovskaja alvenis eksplodoteknikistoj de Federala Servo pri Sekureco.


Pli frue oni informis pri traserĉo en domo de la mastrino de "Saab", kiu troviĝas en apudmoskva vialĝo Ĵavoronki, proksime de kiu okazis atenco al aŭtoj de Anatolij Ĉubajs. Ĉefo de kompanio "UES" loĝas en la sama vilaĝo.

La atako okazis en 9:30 matene dum veturo de aŭtoj sur Minskoje ŝoseo. Sur rando de la vojo estis eksplodita bombo, post kio du atakantoj en vintra kamuflaĵa uniformo komencis pafi el aŭtomata armilo. Sur loko de la atenco estis trovitaj fragmentoj de eksplodmaŝino kun forto ĝis unu kilogramo da trotilo, kaj ankaŭ pafitaj kuglingoj kaj kugloj de mitraleto "Kalaŝnikov".

Laŭ vortoj de Ĉubajs, li atendis atencon kaj hieraŭ ordonis plifortigi la gardistaron. La ĉefo de kompanio "UES" aldonis, ke li "havas kompenon de potenciala mendanto" de la atenco. Pro fakto de al atenco estas iniciatita kriminala proceso laŭ artikolo "atenco al murdo de du aŭ pli da personoj".

http://www.lenta.ru/news/2005/03/17/chubais4/

0 Comments:

Post a Comment

<< Home