Novaĵoj el Rusio

Saturday, March 26, 2005

Forpasis Klara Luĉko


En mateno sabate forpasis en 80a jaro de vivo popola aktorino de USSR kaj Rusia Federacio Klara Luĉko. Pri tio informis filino de la aktorino. Klara Luĉko ludis ĉefajn rolojn en multnombraj polularaj filmoj, estis dekoracita per multaj ŝtataj premioj, inklude ordenon "Pro meritoj por la Patrio" de IV grado.

Kiel anoncis agentejon "Novosti" filino de la aktorino, Oksana, nune estas solvata problemo pri tio, kie okazos adiaŭo kun la elstara aktorino.

Klara Luĉko naskiĝis en 1 de julio de jaro 1925 en ukrainia vilaĝo Ĉutovo. Post kiam ŝi finis lernejon, ŝi aniĝis en aktoran fakultaton de Ŝtata instituto pri kinematografio, kun en jaroj de la dua mondmilito estis evakuita en Alma-Ataon.

Post la milito ŝi kune kun sia kurso revenis en Moskvon, kie ŝi finis la instituton en laborejo de reĝisoro Sergej Gerasimov. Estante studentino, ŝi ludis en filmo "Juna gvardio"(1948), kiu donis al la komencanta aktorino grandan polularecon.

Klara Luĉko ludis ĉefajn rolojn en filmoj "La kozakoj de Kubanjo"(1949), "Granda familio"(1954), "Dekdua nokto"(1955), "En sep ventoj"(1962), kiuj estis demonstrataj en la tuta lando kaj en multaj eksterlandaj festivaloj kaj donis al Klara Luĉko merititan konatecon. Filmo "Cigano"(1979), kie ŝi ludis kune kun aktoro Miĥal Volontir, faris ŝin por iom da tempo la plej polulara aktorino de sovetia kino.

Klara Luĉko skribis aŭtobiografion pri sia vivo "Ĉu mi kulpas". Ŝi plenumis aktivan socian agadon, partoprenis en multaj kulturaj akcioj kaj kinofestivaloj.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home