Novaĵoj el Rusio

Saturday, March 26, 2005

Incendio en arta bazaro "Vernisaĵ" estas likvidita



Fajrobrigandanoj sukcesis venki fajron en komercoekspozicia komplekso "Vernisaĵ", anoncas agentejo "Novosti".

En kontraŭincendia servo de la ĉefurbo oni informis, ke en 15:50 sukcesis lokalizi la fajron kaj en 16:32 plene estinigi. Areo de la incendio estis 10 mil kvadrataj metroj. Kaŭzoj de la incendio ne estas ankoraŭ klarigitaj.

En estinigo de la incendio, kiu estis taksita laŭ la plej alta, kvina kategorio de komplikeco, partoprenis pli, ol 20 fajrobrigadoj, kontraŭincendia helikoptero kaj formacioj de Ministerio pri ekstremaj situacioj.

Dum operacio pri estinigo de la incendio estis trovitaj korpoj de du pereintoj. Oni nuntempe klarigas iliajn personecojn.

Ni memorigu, ke la incendio komenciĝis ĉirkaŭ 13:30 en konstruaĵo, situanta en Izmajlovskoje ŝoseo, 73. Fajro rapide okupis lignajn konstrukciojn kaj pro forta vento disvastiĝis al najbara konstruaĵo.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home