Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 24, 2005

Ĝis fino de la semajno la opozicio ekkontrolos la tutan Kirgizion

En sekvaj tri-kvar tagoj la opozicio intencas starigi kontrolon super la tuta teritorio de la lando. Pri tio al agentejo "Intefaks" oni deklaris en estraro de la opozicia movado en Biŝkek. Oni informis, ke nune la ribelantoj kontrolas tri kvaronon de teritorio de Kirgizio.

Nuntempe en la ĉefurbo de la lando estas formigata kunordiga konsilantaro, kiu okupiĝos pri restaŭrigo de ordo en regionoj, kie okazas akcioj de protesto - Oŝ, Ĝalalabad, Biŝkek kaj Batken.

Unu el membroj de la kunordiga konsilantaro, eksa ĉefministro Kumranbek Bakiev dekalris, ke en la lando baldaŭ okazos novaj elektoj, kaj la opozicio ne allasos senrodojn kaj rabadojn. "Ni starigos ordon. Estu neniaj rabadoj, neniaj marodadoj. Ni pasigos niajn elektojn, komencigos nian potencon" – diris Bakiev.

"Hodiaŭ matene, kiam ni organizis akcion de protesto, mi ne povis eĉ imagi, kiel ĉio ĉi tio finiĝos", - substrekis la opoziciano, elpaŝante antaŭ mitingantoj sur centra placo de Biŝkek. Li informis, ke li intencas ligiĝi kun estroj de polico por ke "kunlabori kaj starigi ordon en la lando".

Ni rememoru, ke ankoraŭ en komenco de la semajno opoziciaj fortoj starigis kontrolon super sudaj regionoj de la lando. Ili kaptis administrejojn de Oŝa kaj Ĝalalabada regionoj, kie komenciĝis formigo de novaj organoj de potenco. En ĵaŭdo aperis informo, ke la centra potenco estas renversita en Batken.

Dume en la ĉefurbo de la respubliko manifestantoj en kvanto de kelk mil homoj kaptis Domon de registaro de Kirgizio kaj deklaris, ke ili intencas ankaŭ kapti konstruaĵon de urba administracio. Atestantoj diras, ke en Domo de registaro okazis frakasado kaj rabado. Al la opozicianoj aniĝis respublika televido. Policaj fortoj, laŭ ordono de prezidento Askar Akaev, ne rezistas al la ribelantoj. Dume malordaĵoj en la ĉefurbo viktimiĝis ĉirkaŭ tridek homoj.

http://www.lenta.ru/news/2005/03/24/control/

5 Comments:

Post a Comment

<< Home