Novaĵoj el Rusio

Thursday, March 24, 2005

Leĝdona kunveno nomumis Iŝebaj Kadirbekov plenumanto de devo de kirgizia prezidento

La leĝdona kunveno de Kirgizio nomumis sian prezidanton Iŝenbaj Kadirbekov plenumanto de devo de prezidanto de la respubliko, informas agentejo "Novosti" kun referenco al deputito Karabaj Karabekov. Liavorte, laŭ la Konstitucio de la respubliko, devoj de prezidento kaj registaro pro ilia foresto aŭtomate transiĝas al la parlamento kaj ĝia prezidanto.

Karabekov ankaŭ indikis, ke la parlamento dum sia kunveno donis al Kunordiga konsilantaro de popola unueco mandaton de portempa registaro.

Pli frue la Kunordiga konsilantaro momumis novan estron de polico. Nune Ministerio pri internaj aferoj estas gvidata per vicministro Abdilda Suranĉiev kaj deputito Sultan Alimbaev. Ministro de defendo Esen Topoev kaj ĉefo de servo de Nacia sekureco Kalik Imankulov "laboras en ordinara ordo".

Antaŭ tio Supra tribulano de la lando abolis registrigon de denove elektita parlamento kaj konfirmis mandaton de la malnova konsisto. Prezidanto de la tribunalo Kurmanbek Osmonov informis, ke la decido estis akceptita unuanime. "Tiel la mandato estis redonita al la duĉambra parlamento de Kirgizio, tempolimo de kies mandato estas en 14 de aprilo", - diris Osmonov, elpaŝante sur ekstervica kunsido de la parlamento de antaŭa konsisto.

Ĝis nun ne estas precize konate, kie troviĝas prezidento de Kirgizio Askar Akaev. Agentejo "Novosti" informis ĵaŭde, ke Feliks Kulov, kiun oni novas gvidanto de la kirgizia opozicio, deklaris, ke Akaev subskribis dokumenton pri sia demisio. Samtempe agentejo "Reuters", referencante al Kulov, nomis informon pri demisio de Akaev ne korekta.

Laŭ nekontrolita informo, aviadilo kun prezidento de Kirgizio Askar Akaev ĵaŭde en dua tagduono alteriĝis sur teritorio de Kazaĥstano proksime de Alma-Atao. Pri tio diris al "Interfaks" "informitaj kaj konfidindaj fontoj".
Startinte el Biŝkek, la aviadilo de prezidento de Kirgizio dekomence kursis en Rusion kaj bezonis fari interan alteriĝon sur Uralo por fuelricevo.

6 Comments:

Post a Comment

<< Home