Novaĵoj el Rusio

Tuesday, March 22, 2005

Аleksej Leonov certigas, ke "flugteleroj" ne ekzistas

22.03.05 tekst:N.Kartashov

Аleksej Leonov - astronaŭto, la unua homo efektiviginta eliron el kosma ŝipo en kosmospacon, refutas ekziston de aliaj vivoformoj en la Sunsistemo. "Multaj teranoj tre volontas, ke ankoraŭ iuj estu, krom ni, sed, ve, en la limoj de Sunsistemo, for de la terglobo, racia vivo mankas", - diris Leonov. "Kiel sperta homo mi gvidis la komisionon pri esploroj de tiel nomataj eksterordinaraj kosmaj fenomenoj, kaj mi ĵuras antaŭ vi, ke nek unu tiu okazo estis registrita." - li aldonis.
Laŭ liaj vortoj, - rimarkitaj de la Tero nekonataj objektoj en la ĉielo, laŭregule estas ligitaj aŭ kun specifaj meteorologiaj fenomenoj, aŭ kun lanĉoj de kosmaj raketoj, kies elĵetitaj gasoj en supraj tavoloj de atmosfero transformiĝas je ege bizaraj formoj. Por ekzemplo Leonov mensciis krucojn kun grandegaj ringoj, kiujn longtempe eblis spekti en ĉirkoŭaĵoj de kosmodromo Pleseck, Saratova regiono, kaj ankaŭ super la Bajkonur post la starto de la raketoj "Sojuz".
Koncerne al la mesaĝo li rimarkis, ke ĝis nun nenie en la mondo estas prezentita nek unu klara fotaĵo, laŭ kiu eblus senhezite aserti - jen, tio estas Nekonata Fluganta Objekto. "Kial ne aperas tiuj bildoj nun, kiam preskaŭ ĉiu havas mobilan telefonon kun fotilo?", - demandis la eksperto. Eblas nur aldoni, ke oponantoj de Leonov povas kontraŭi, ke mobila fotilo ne donas bonajn fotojn, kaj NFO povus veni ankaŭ de foraj stelsistemoj aŭ eĉ galaksioj.
http://science.compulenta.ru/176192/

tradukis: Rimon

4 Comments:

Post a Comment

<< Home