Novaĵoj el Rusio

Wednesday, March 23, 2005

Oni anoncos kaŭzon de eksplodo de aŭto de rusia diplomato vespere

HELSINKO, 23 de marto - agentejo "NOVOSTI"

Sveda polico intencas fari ĉion eblan por la plej rapida klarigo de cirkomstancoj de eksplodo de aŭto, apartenanta al rusia diplomato kaj serĉo de la kulpaj. Pri tio oni informis la agentejon telefone el ĉefurba polico de Svedio.

Reprezentanoj de polico indikis, ke antaŭaj rezultoj de ekspertizo de la eksplodigita aŭto estos verŝajne konataj jam hodiaŭ vespere, kio donos aldonan informon al la enketo.

"Orgazino sub nomo "Tutmonda intifado" prenis respondecon sur sin, sed ni ne scias ankoraŭ, kiel estis bruligita aŭ eksplodigita la aŭto" - diris reprezentanto de polico Bengt Berglund.

La aŭto estis eksplodigita en mardo vespere antaŭ domo, kie loĝas anoj de diplomata misio. Ĝi forbruliĝis plene, sed noco al homoj forestas.

Grupo "Tutmonda intifado" nomas kaŭzo de la teroratako proteston kontraŭ agoj de Rusio en Ĉeĉenio.

Dum lastaj jaroj "Tutmonda intifado" faris kelk ekstremismajn akciojn.

Unu el la lastaj en decembro de pasinta jaro fariĝis bruligo de aŭto de dana embasado en Stokholmo por protesto kontraŭ ĉeesto de danaj trupoj en Irako. Tiam la ekstremistoj levis mesaĝon, en kiu estis dirita, ke "ĉar imperialismaj trupoj atakas Irakon ĉiuhore, do ili devas preti fariĝi objektoj de respondaj atakoj en la tuta mondo".

Pli fure, aŭtune de jaro 2003, dum analogia akcio aktivuloj de "Tutmonda intifado" disbatis fenestrojn en konstruaĵo de dana ambasadejo en Stokholmo kaj surverŝis ĝiajn murojn per ruĝa farbo.

Krome, kiel informas sveda televido, la organizo faris analogiajn akciojn antaŭ konstruaĵo de pola konsulejo en Stokholmo, atakojn en Stokholmo kaj Geteborgo al uzinoj de kompanio "Bofors", fabrikanta haŭbizojn, ekstremisman akcion kontraŭ armila uzino en Malmo, fabrikanta infraruĝajn celilojn, kaj eĉ atakon al israela turisma buroo kiel protesto kontraŭ "agreso en Gazo".

http://www.rian.ru/defense_safety/investigations/20050323/39559994.html

7 Comments:

Post a Comment

<< Home