Novaĵoj el Rusio

Monday, March 21, 2005

Prezidento, estu homo!

La 19an de marto sur Puŝkinskaja placo en la centro de Moskvo okazis manifestacio “Kontraŭ politikaj reprezalioj kaj totalismaj tendencoj en la socio”, kiun partoprenis kelkaj homrajtaj kaj pacistaj organizoj, ankaŭ kelkaj esperantistoj (inkluzive la raportanton). Ĝiaj partoprenantoj petis la prezidenton esti homo kaj liberigi “malliberigitoj de konscienco”.

“Mi sincere kredis ke ni kolektos 400 homojn…”, tiel malfermis la manifestacion Alekseo Radov antaŭ grupo da 50—60 personoj, pleparte junuloj. De la tribuno parolis Leo Ponomarjov, la gvidanto de la Movado por Homaj rajtoj, Irina Vorobjova, la gvidanto de la moskva junulara fako de la partio “Jabloko”, Anna Karetnikova, aktivulo de la Kontraŭmilita Klubo, Ernst Ĉornij el la Socia Komitato por defendo de sciencistoj. La manifestacion partoprenis anoj de la nomitaj kaj aliaj sociaj kaj politikaj organizoj, anarkiistoj kaj scivolemaj preterpasantoj.

La kamiono kun laŭtparoliloj, kiu servis kiel tribuno, fiere portis rubandon “Tio ĉi estas ne oranĝa revolucio, tio ĉi estas popola kolero!”. Multaj partoprenantoj tenis sloganojn, kelkajn disdonadis inform-foliojn. Ofte ĉiuj horoj kriis: “Prezidenton — for!”, “Mensogantajn regantojn — for!”, “‘Ne’ al reprezalioj! ”, “Liberigu la politikajn malliberulojn!”. La ĝenerala sinteno de la manifestaciantoj estis kontraŭ la nuna totalisma reĝimo kaj por libera Rusio. La partoprenantoj pruvis ke ankoraŭ ekzistas aktivuloj, kiuj ne estas indiferentaj, ke ili estas veraj homoj, ne legomoj.

Malgraŭ forta frosto la manifestacio daŭris iom pli ol unu horon, fine de ĝi la partoprenantoj akceptis rezolucion, kiu postulis ĉeson de persekutoj de politikaj malliberuloj, liberigon de malliberigitaj membroj de la Naci-Bolŝevisma Partio, haltigi aliajn absurdajn politikajn procesojn.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home