Novaĵoj el Rusio

Friday, March 25, 2005

Rusia parlamento trovis Askar Akaev en usona milita bazo en Kirgizio

Prezidento de Kirgizio Askar Akaev troviĝas en usona milita bazo en Kirgizio, informas agentejo RBK.
Pri tio kun referenco al unu altranga laboranto de kazaĥstana Servo de sekureco informis membro de parlamenta komitato pri sekureco, gvidanto de Popola partio Gennadij Gudkov. Edzino de Akaev, laŭ datumo de la sama fonto, troviĝas en Kazaĥstano.
Pli frue usona ministro de defendo Donald Ramsfield deklaris, ke Usono eĉ surbaze de skolta datumo ne posedas veran informon pri tio, kie troviĝas Akaev, kaj ne scias, ĉu prezidento de Kirgizio lasis sian landon. Ĉi tiujn vortojn konfirmis ankaŭ reprezentanto de Ŝtatdepartamento Adam Ereli.
Akaev malaperis en ĵaŭdo tage, post kiam subtenantoj de la opozicio aneksis per sturmo sidejon de registaro en Biŝkek. Laŭ diversaj versioj li povas kaŝiĝi en Kazaĥstano aŭ en Rusio.
Vendrede prezidento de Rusia Federacio Vladimir Putin, troviĝanta en Armenio kun vizito, diris, ke li opinias "tute posibla" alvenon de Akaev en Rusion.
Ni memorigu, ke en vendredo ambaŭ ĉambroj de kirgizia parlamento promulgis ĉefministron Kurmanbek Bakiev, unu el gvidantojn de la opozicio, plenumanto de devo de prezidento.
Ĉefino de konstitucia tribunalo de la lando Ĉolpan Baekova konfirmis, ke promulgo de Bakiev estas valida kaj li rajtas eldoni ordonojn. "Akaev ne subskribis deklaron pri demisio, - klarigis ŝi. – Tamen se prezidento lasis la landon, do respondas li mem".
Bakiev jam deklaris, ke post tri monatoj en la lando okazos prezidentaj elektoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home