Novaĵoj el Rusio

Wednesday, March 23, 2005

Teatraĵoj en Interreto.

11:31
La plej bonaj spektakloj de rusiaj teatroj nun spekteblas en
interreto.

En Rusio startas Internet-proekto "Kultu.Ru!", en kadro de kiu estos
brodkastataj surbendigoj de la plej bonaj klasikaj teatraĵoj. Pri specifoj
de la proekto al "Interfaks" rakontis ĝiaj gvidantoj el Unio
de Teatristoj de Rusia Federacio:
"La spektakloj estos prezentataj en la interreto ĉiu merkrede, komence
de 23 Marto. En tagoj de brodkasto, komence de noktomezo kaj dum
la tuta diurno, unu spektaklo estos montrata per senhalta reĝimo,
seanso post seanco. En sekva merkredo estos lanĉita nova spektaĵo -
same en seninterrompa maniero", - rakontis unu el organizantoj
Igor Ovĉinnikov.
Li anoncis, ke la horaro de seanskomencoj aperos en
la TTT-jo www.cultu.ru.

"Ĉiu deziranto povos, certigante sian hor-zonon, elekti por si la plej
oportunan tempon por la spektado. Plej multo da prezentaĵoj estos ekipitaj de
angla skribtraduko." - rimarkis Ovĉinnikov.
Nekomerca Interret-proekto "Kultu.Ru!", laŭ liaj vortoj, - estas daŭrigo
de interret-festivalo "Teatra filandro", pasinta aŭtune de 2004.

La proekto ricevis subtenon de Federala Agentejo de la Kulturo kaj
Kinoindustrio, kaj akceptita en federale subtenatan programon
"Kulturo de Rusio", anoncis la organizanto.

http://www.newizv.ru/lenta/?lenta_id_news=21752

9 Comments:

Post a Comment

<< Home