Novaĵoj el Rusio

Saturday, April 30, 2005

Arestitaj en Minsko rusianoj estas liberigitaj



Ĉiuj rusianoj, arestitaj en Minsko pro partopreno en nesankciita akcio de la opozicio, estas liberigitaj. Kiel informis agentejon "Novosti" reprezentanto de Unuigita ŝtatana partio de Belarusio, kiu fariĝis unu el organizintoj de la mitingo, oni ellasis la rusianojn el polica ricevdistribuejo.

Laŭ vortoj de reprezentanto de ambasado de Rusia Federacio en Minsko, oni veturigos la rusiajn ŝtatanojn en la ambasadon, kaj poste sendos en Moskvon.

Decidon pri liberigo de la rusianoj faris urba tribunalo de Minsko. Laŭ vortoj de ĝia prezidanto, la juĝado konsideris tiun cirkomstancon, ke la arestitaj rusianoj unufoje estis respondecigitaj sur la teritorio de Belarusio. La prezidanto de la tribunalo ankaŭ notis peton de ambasadoro de Rusia Federacio en Minsko Aleksandr Bloĥin moligi punon por la rusiaj ŝtatanoj, raportas agentejo "Interfaks".

En 26 de aprilo dum la nesankciita akcio de la opozicio apude konstruaĵo de administracio de la prezidento de Belarusio estis arestitaj 26 homoj, inklude 14 ruisajn ŝtatanojn kaj kvin ukrainianoj. Ĉiuj rusianoj kaj ukrainianoj estis metitaj sub administra aresto. La ŝtatanoj de Ukrainio ankoraŭ ne estas liberigitaj.

Friday, April 29, 2005

Kamĉatko kaj Korjakio unuiĝos malhaste



Deputitoj de dumo de Korjakia aŭtonoma distrikto en vendredo subtenis planon pri formigo de nova subjekto de la Federacio pere unuigo de sia regiono kaj Kamĉatka provinco. Pli frue la leĝdonantoj de la distrikto dubis pri laŭceleco de tia paŝo. Reviziinte sian pozicion, ili, tamen, rimarkis, ke necesas tre zorge rilati al preparigo de la projekto. Post tio guberniestro de Kamĉatko Miĥail Maŝkovcev deklaris, ke referendumo pri unuigo povas okazi en septembro de ĉi tiu jaro.

Principe aprobinte la ideon pri unuigo de la du regionoj, korjakiaj deputitoj proponis al administracioj de la aŭtonoma distrikto kaj Kamĉatka provinco zorgeme ellabori kaj prezenti fundamentitan prognozon de sociaj kaj ekonomikaj konsekvencoj de ĉi tiu paŝo. Nur post tio farigos ebbla sendi proponon pri kreo de la nova subjekto de la Federacio al la prezidento. Subteno de la projekto flanke de Vladimir Putin malfermos vojon por regionaj referendumoj pri la unuigo. Kiel diris vendrede en gazetara konferenco en Moskvo guberniestro de Kamĉatka provinco Miĥail Maŝkovcev, li ankoraŭ ne vidas obstaklojn por okazigo de voĉdono jam en 2 de oktobro de la nuna jaro. Laŭ antaŭa datumo de lokaj sociologoj, al kiu referencis la guberniestro, ĉirkaŭ 60 procentoj da la loĝantaro pretas voĉdoni por kreo de unueca subjekto de la Federacio. La guberniestro, tamen, maltrankvilas pro ebla malalta aktiveco en la referendumo.

Problemo pri unuigo de Kamĉanka provinco kun Korjakia aŭtonoma distrikto estis starigita ankoraŭ en komenco de marto. Iniciintoj de reunuigo de la du teritorioj, kiuj estis unu regiono antaŭ jaro 1993, fariĝis Miĥail Maŝkovcev kaj sekretario de politika konsilantaro de kamĉatka sekcio de partio "Unueca Rusio" Dmitrij Povzner. En alvoko al la loĝantaro de Kamĉatko, publikigita en mezo de marto, la guberniestro klarigis laŭcelecon de unuigo per, unuavice, ekonomikaj kaŭzoj. Liaopinie, kreo de unueca subjekto de la Federacio plirapidigos ekonomikan kreskon en Kamĉatko kaj Korjakio kaj kreos pli bonajn kondiĉojn por vivo de la loĝantaro de la du regionoj, kaj ankaŭ helpos serioze malgrandigi administraciajn elspezojn.

Bezonas rimakri, ke la ideo de la unuigo de la regionoj estis dirita per Maŝkovcev baldaŭ post tio, kiam Vladimir Putin en 9 de marto forigis de la ofico korjakian guberniestron Vladimir Loginov. La demisiigon la prezidento klarigis per nekapableco de la regiona estraro garantii seninterrompan provizadon de la distrikto per fuelo, kio rezultigis ekonomikan krizon en Korjakio ĉi-vintre.

Potenco de Korjakio dekomence akceptis la planon de reunuigo kun zorgemo. La demisiigita guberniestro Loginov estis principa oponanto de la unuigo, dume la deputitoj de la distrikta dumo, ne malakceptante la ideon principe, alvokis ne fari hastajn konkludojn kaj skrupule ellabori ĉiujn "por" kaj "kontraŭ". Konatiĝinte kun ellaborita per la kamĉatka administracio socieekonomika fundamentigo de la unuigo de la regionoj, la distriktaj deputitoj esprimis malkontentecon pri nesufiĉa ellaboreco de la projekto. Ili notis, ke la projekto, kiu jam estas aprobita ĉi-semajne per iliaj kamĉatkaj kolegoj, ne klarigas vicon da problemoj de buĝetaj interrilatoj, energetiko, socia sfero, kaj ankaŭ ne proponas solvon de problemoj de aŭtoktonaj naciecoj, loĝantaj sur la teritorio de la distrikto. Tamen, post okazintaj en merkredo kaj ĵaŭdo konsultadoj inter reprezentantoj de administrejoj kaj leĝdonantaj organoj de la provinco kaj la distrikto la dumo de Korjakia aŭtonoma distrikto vendrede konsentis kun neceseco de unuigo de la regionoj.

Kamĉatko kaj Korjakio ne estas solaj rusiaj regionoj, kies estraro pensas pri unuigo. Ekzemple, antaŭnelonge kemerova guberniestro Aman Tuleev elpaŝis kun propono pri kreo de unueca subjekto de la Federacio pere unuigo de Kemerova provinco, Altaja regiono kaj Respubliko Altajo. Sed la najbaroj de Tuleev ankoraŭ akceptas lian ideon sen entuziasmo. Laŭ opinio de estro de Respubliko Altajo Miĥail Lapŝin, lia regiono devas resti memstara. Vendrede li deklaris, ke li "estis kaj estas en nombro de la plej konviktitaj kaj sinsekvaj subtenantoj de memstareco de la respubliko" kaj tiuj, kiuj intencas senigi Altajon de ĝia administracia aŭtonomeco "malstabiligas intrepolitikan situacion, sapeas fundamentojn kaj aŭtoritaton de la regiono".

Thursday, April 28, 2005

Moskvo adiaŭis kun Arkadij Vajner



MOSKVO, 28 de aprilo - civila rekviemo pri Arkadij Vajner okazis ĵaŭde en la Centra domo de kinematografistoj. La konata rusia verkisto forpasis en pasinta dimanĉo en Moskvo en 75a jaro de vivo. Por ke adiaŭ kun li venis parencoj, proksimaj homoj, amikoj kaj kolegoj. Kun vortoj de adiaŭo elpaŝis kinoreĝisoroj, verkistoj, aktoroj - Eduard Ĥruckij, Vladimir Dolinskij, Stanislav Govoruĥin.

Arkadij Vajner naskiĝis en 13 de januaro de jaro 1931 en Moskvo. En la ĉefurbo li finis mezlernejon kun ora medalo, kaj poste - juran fakultaton de Moskva universitato. Li laboris en ofico de estro de enketa fako de Moskva kriminala esplorservo, poste li okupiĝis pri literatura laboro. Kune kun frato Georgij Vajner li skribis multnombrajn detektivaĵojn, enhavo por kiuj estis plejparte prenita el lia propra kriminalista praktiko.

Vastan konatecon donis al ili seria filmo "Neeblas ŝanĝi la renkontlokon", kiu fariĝis etapa verko de patria detektivaĵa kinematografo. Grandan popularecon inter la legantoj obtenis iliaj libroj - "Horloĝo por sinjoro Kelli", "Kuracilo kontraŭ timo", "Vizito al minotaŭro", "Erao de karitato", kaj "Evangelio laŭ ekzekutisto". Arkadij Vajner estos entombigita en Vostrjakovskoje tombejo.

Wednesday, April 27, 2005

Ministroj ekvidis en la mesaĝo de de Putin aludon al amnestio de kapitalo



Ministroj, politikistoj kaj sociaj agantoj informis ĵurnalistojn pri tio, kio ŝajnis al ili la plej grava en la ĉiujara mesaĝo, kun kiu elpaŝis hodiaŭ Vladimir Putin.

Ministro de industrio kaj energetiko de Rusia Federacio Viktor Ĥristenko diris, ke li donis atenton al demandoj, ligitaj kun amnestio de kapitalo.

"De vidpunkto de ekonomikaj problemoj, mi donis atenton al demandoj, ligitaj kun amnestio de kapitalo kaj kun reguligo de ĉiuj problemoj, ligitaj kun impostaj pagadoj kaj civiliza eliro el impostaj konfliktoj (plua alkalkulo de impostoj de postaj jaroj al kompanioj), - deklaris Ĥristenko. - Ĉi tiuj problemoj iome bresimigis venon de investantoj en Rusion".

Laŭ opinio de Ĥristenko, temas pri sistemaj decidoj, kiuj kune kun decido pri malgrandigo de tempolimo de ebleco de perjuĝa postulo en privatigadaj transakcioj, kreos bonajn kondiĉojn por investantoj.

En internacia parto de la mesaĝo Ĥristenko notis ideojn pri defendo de interesoj de rusiaj civitanoj eksterlande kaj rimarkis, ke estis "korekte formulita tasko pri formigo de unueca ekonomika spaco."

Ĉefo de Ministerio pri ekonomika disvolviĝo de Rusia Federacio German Gref ankaŭ nomis "allogantaj kaj ĝustaj" la vortojn de Putin pri elkonduko de kapitaloj el ombro kaj malgrandigo de burokrataj bariloj.

"Tio ĉiam sonas vere kaj allongante por ĉiuj, - rimarkis Gref. - La plej grave estas provi realigi tion en la praktiko."

Je demandoj de la ĵurnalistoj, je kio devas kredi la okcidentaj investantoj, Gref respondis: "Vi devas kredi je vi - rigardi al tio, kio okazas reale, kaj kontroli viajn prezentojn per la realaĵoj".

Kune kun tio Gerf substrekis, ke "kvanto da pozitivaj ŝanĝoj, inklude tiujn de lasta tempo, donas bazon por optimismo."

Ĉefo de Ministerio de financoj de Rusia Federacio Sergej Kudrin, siaflanke, opinias, ke la mesaĝo de la prezidento al Federala kunveno donas novan impulson al ekonomika kresko.

"Mi certas, ke tio donos impulson al ekonoika kresko, ordigo de laboro de negocistaro, plialtigos konfidon al Rusio", - diris Kudrin, indikitne ankaŭ, ke propono pri elkonduko de kapitaloj el ombro permesos solvi situacion pri elveturigo de kapitaloj el la lando, kaj ankaŭ donos eblecon fari negocon en Rusio kun certeco.

"La plej grave estas tio, kio estas dirita pri neceso de venko super dominado de koruptado, burokratismo, pri neceso eviti burokratisman kapitalismon, - diris Kudrin. - Tio estas simbolaj proponoj, simbolaj vortoj. Tio estas kritiko sur la plej alta nivelo".

"Por la potenco tio estas serioza instruo, kiun necesas kompreni en proksima tempo kaj korekti la situacion. Tio devas fariĝi tasko por la potenco." - daŭrigis la ministro. Liaopinie, tio rilatas unuavice al la jurgarda kaj juĝa sistemoj kaj ankaŭ al interilatoj de la poteco kaj negocistaro.

Nune, laŭ liaj vortoj, plene demonstris sin problemo de "deficito de dianfaneco en agado de la jurgardaj organoj, de la juĝa sistemo, en rilatoj kun negocistaro." En tio, ke ĉi tiuj problemoj estas rekte kaj malkaŝe nomitaj per la prezidento, Kudrin vidas "unuavican garantaĵon" de solvo de ili.

"Korekte farita diagnozo signifas kaj verajn kuracilojn kaj veran kuracadon", - resumis Kudrin.

Guberniestrino de Sankt-Peterburgo Valentina Matvienko nomis la mesaĝon de la prezidento al Federlala kunveno "serioza politika alvoko al la socio".

"La mesaĝo de la prezidento estas serioza politika alvoko al la socio, firmigo de kurso al demokratigo de la lando, netuŝebleco de principoj de merkata ekonomiko, privata posedaĵo, liberigo de fabrikado, - diris Matvienko al ĵurnalistoj.

"Ankaŭ estas starigita tasko rapide movi al demokratigado de la socio. Nune la plej grave estas efektive realigi ĝin kaj likvidi tiujn maltrankvilaĵojn, kiuj aperis en la socio", - rimarkis ŝi.

Dume, kiel informas agentejo "Interfaks", ĉefo de frakcio "Patrio" en Ŝtata Dumo Dmirtij Rogozin ekvidis en la mesaĝon de la prezidento atestaĵon de tio, ke "en la lando ekzistas du Vladimir-oj Vladimiroviĉ-oj Putin-oj".

"La unua estas tiu, kiu deklaras valorojn, kun kiuj, certe, ĉiuj konsentas, kaj alvokas al realigo de ili, - klarigis Rogozin. - Tio rilatas kaj al ekonomiko, speciale al financoj kaj al areo de moralo k.t.p. Kaj la alia - kiu gvidas la registaron kaj kiu nenion faris en ĉiuj ĉi tiuj jaroj por plenumo de siaj propraj alvokoj."

Unu el gvidantoj de Liberaledemokratia partio de Rusio Aleksej Mitrofanov, komentante la mesaĝon de Putin, esprimis sian miron pro tio, ke li ne menciis Ukrainion kaj Belorusion en sia mesaĝo.

"Ukrainio, Belarusio tute ne estis menciitaj, kvankam tiun krizon, kiu estis en Ukrainio, neeblis ne mencii", - deklaris Mitrofanov. Krome, liaopinie, la prezidento iamfoje priskribis detalojn, dume necesis prezenti strategian planon de agado.

Mitrofanov ankaŭ donis atenton al tio, ke Putin "trifoje diris pri miliardoj da dolaroj, elveturigitaj eksterlanden, en diversaj kuntekstoj. Laŭ opinio de la reprezentanto de LDPR, tio signifas, ke "la prezidento havas iun seriozan informon, kiu maltrankviligas lin."

Gvidanto de Komunista partio de Rusia Federacio Gennadij Zjuganov, de sia flanko, rimarkis, ke Putin grande maldekstriĝis.

"Al mi ŝajnas, ke la prezidento rememoris sian unuan mesaĝon, kiun li ne plenumis dum kvin jaroj, - deklaris Zjuganov. - El la mesaĝo videblas, ke la prezidento rapide maldekstriĝis. Ĉiuj problemoj en ĝi estas de socia karaktero, pri kiuj ni parolis antaŭe kaj insistis pri ilia tuja solvado: de salajroj por laboristoj, instruistoj, inĝenieroj, sciencaj laborantoj, ĝis lukto kontraŭ narkotismo, krimeco, alkoholismo."

"Mi ne vidas, per kiuj metodoj kaj rimedoj estos realigita ĉi tiu programo", - indikis Zjuganov.

Patriarko moskva kaj de la tuta Rusujo Aleksij II deklaris, ke la mesaĝo de la prezidento, "ekplaĉis al li aŭde, sed bezonos tralegi".

"Nuna mesaĝo de la prezidento al Federala kunveno diferencas al la antaŭaj per tio, ke estis pli multe dirita ne pri ekonomikaj kaj politikaj areoj, sed pri neceso de konstruo de nia vivo surbaze de principoj de demokratio, libero de vorto, libero de religio, libero de gazetaro. Speciala atento estas donita al spirita stato de la socio", - diris Aleksij II.

Li substrekis, ke en la parolo de Putin "sonis firmaj vortoj, adresitaj al oficistoj, kiuj devas esti pli proksimaj al la popolo, kiuj devas unufoje zorgi pri la popolo, kaj ne pri persona bonstato".

Estro de fondo de efektiva politiko Gleb Pavlovskij, de sia flanko, opinias, ke en sia mesaĝo Putin defiis la burokration.

"Putin malkaŝe abolis sloganon "stabileco" kiel politikan, kaj klarigis kial - ĉar li trafis en disponon de grupo da burokratoj, - diris Pavlovskij. - Li defiis la burokration antaŭ la parlamentaj kaj la prezidentaj elektoj".

Nuntempe, laŭ opinio de Pavlovskij, la mesaĝo estas adresita ne al la elito kaj ne al reprezentantoj de negocistaro, sed al "klaso de etaj propruloj".

"La prezidento eĉ evitis la vorton "negocistaro", li adresis sin ne al la negocistaro, sed al amaso da etaj propruloj. Tio estas tiuj homoj, kiuj taksas Putin sia morala gvidanto", - rimarkis la politologo.

Ĉefo de protokolo de la unua prezidento de Rusio Vladimir Ŝevĉenko informis, ke Jelcin "estas ĝoja, ke la ĉefa penso de la nuna mesaĝo de la prezidento fariĝis homo mem kaj zorgo pri homo".

Ŝevĉenko precizigis, ke Jelcin spektis la translacion en rekta etero, troviĝante hejme. "Boris Nikolajeviĉ tre atente aŭskultis la mesaĝon", - rimarkis li.

Eksa prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov eldiris apogon al enhavo de la mesaĝo de la prezidento al Federala kunveno, sed kune kun tio starigis demandon, kiel kaj per kiu estos plenumitaj starigitaj per Putin taskoj.

"La prezidento klare indikis kurson, kiun mi apogas, sed "kiu faru, kiel faru?" - ĉi tiuj demandoj restas. - diris Gorbaĉov. - Mi opinias, ke plenumo de la taskoj, starigitaj per la prezidento, bezonas tre seriozan kadran apogon, kaj ĉi-sence nivelo de laboro de la registaro kaj Dumo bezonas seriozan plilatigon".

Prezidento Putin elpaŝis kun mesaĝo al Federala kunveno



Lunde prezidento de Rusio Vladimir Putin adresis sin kun tradicia ĉiujara mesaĝo al Federala kunveno de Rusia Federacio. Tio estas jam sesa mesaĝo de Puti nal Federala kunveno dum lia troviĝo en ofico de prezidento.

La elpaŝo de Putin komenciĝis en 12 horoj tage laŭ la moskva tempo en Marmora halo de Kremlo kaj daŭris 48 minutojn. Ĝian translacion en etero efektivigis televidkanalo "Rusio", radiostacioj "Radio de Rusio" kaj "Majak".

Laŭ artikolo 84 de la Konstitucio de Rusia Federacio la prezidento ĉiujare adresas sin al Federala kunveno kun mesaĝo pri stato de aferoj en la lando kaj pri ĉefaj direktoj de interna kaj ekstera politiko. En jaro 2004 Pitun elpaŝis kun la mesaĝo al Federala kuveno en 26 de majo.

Pli frue reprezentantoj de la administracio de la prezidento avertis, ke ĉi tiu mesaĝo estos "iome neordinara".

Wednesday, April 20, 2005

Oni serĉas kvin malaperintajn infanojn en la tuta Krasnojarsko



Polico en Krasnojarsko serĉas kvin malaperintajn infanojn. Kiel oni diris al agentejo "Interfaks" en polico de Leniskij distrikto de la urbo, informo pri la infanoj estis sendita en ĉiujn distriktojn de la urbo. Kiel baza versio enketo taksas version pri forŝtelo. Prokurejo de Leniskij distrikto iniciatis kriman proceson laŭ artikolo 126 de Krima kodo de Rusia Federacio ("Forŝtelo de homo").

Kvin infanoj (la plej juna estas 9-jaraĝa, la malplej juna estas 12-jaraĝa), malaperis en 16 de aprilo. Matene ili ludis en korto de domo numero 16 en strato de Glinka, tamen en dua duono de la tago jam neniu vidis ilin. Dekomence en distrikta polico oni opiniis, ke la infanoj povis eskapi el hejmo kaj forveni por serĉo de adventuroj.

Tamen, kiel oni klarigis al ĵurnalistoj, kelkaj adoleskoj avertas, ke ili vidis, kiel la malaperintaj infanoj forveturis aŭtomobile kun nekonatuloj, sed ili ne povas rememori markon aŭ koloron de la aŭto. Tamen, en polico oni taksis stranga tion, ke "sufiĉe maturaj infanoj povis agi tiel senzorge" - aŭ ke iu sukcesis persvadi samtempe kvin knabojn forveturi kun si.

En polico oni ne ekskludas eblecon de tio, ke la forŝtelinto aŭ forŝtelintoj uzis perforton kaj kaŝigis ie la infanojn. En la tuta distrikto oni ĉiutage kontrolas subtegmentojn kaj kelojn de domoj.

Ankaŭ en policon de Krasnojarska regiono venas informo, ke oni vidis la infanojn en diversaj distriktoj de la urbo. Ĉi tiu datumo estas kontrolata, areo de serĉado estas grande plivastigita. En polico oni rifuzis precizigi, kie konkrete estis rimarkitaj la infanoj, referencante al sekreto de la enketado.

Tuesday, April 19, 2005

Moskva arbitracia tribunalo opinias gazeton "Kommersant" helpanto al la teroristoj



Arbitracia tribunalo de Moskvo malakceptis peticion de eldoneja domo "Kommersant" pri agnosko de nevalideco de averto, farita rilate al la gazeto pro publikigo de intervjuo kun Aslan Masĥadov. Kiel raportas agentejo "Novosti", argumentoj de advokatoj de la akuzato estas konsideritaj nekonvikaj per la tribunalo.

Dume, kiel estas informata sur paĝaro de la gazeto "Kommersant", la eldoneja domo intencas apelacii ĉi tiun decidon.

Ni memorigu, ke en 7 de februaro "Kommersant" publikigis intervjuon kun Aslan Masĥadov, en kiu tiu proponis al Vladimir Putin enpaŝi en intertraktadon kun li. Post ĉi tiu publikigo Federala servo pri kontrolo de observado de leĝaro en sfero de amaskomunikiloj avertis la gazeton pro rompo de la leĝo pri amaskomunikiloj kaj la leĝo pri kontraŭago al ekstremisma agado.

Laŭ opinio de ekspertoj de la observa organo, la gazeto publikigis informon, "fundamentantan kaj pravigantan neceson de efektivigo de ekstremisma agado", pro kio estis farita la averto. Dume, laŭ la rusiaj leĝoj, se amaskomunikilo ricevas dum jaro du avertojn laŭ la sama kaŭzo, do la federala servo rajtas doni perjuĝan postulon pri ĉesigo de ĝia agado.

Kiel responda paŝo eldoneja domo "Kommersant" donis en Arbitracian tribunalon de Moskvo peticion pri agnosko de la averto nevalida. Laŭ opinio de juristoj de "Komersant", "Masĥadov alvokas al intertrakdado kaj ĉeso de batalagoj", kaj tion "neeblas taksi kiel pravigo de terorismo".

Aslan Masĥadov estis likvidita per spectrupo de la federalaj fortoj en vilaĝo Tolstoj-Jurt en 8 de marto.

Monday, April 18, 2005

En Moskvo okazis unua provo de parado de la Venko



Lunde en Moskvo sur Ĥodinskoje kampo okazis unua trejnado de armeanoj - partoprenantoj de la parado honore al 60jara datreveno de la Venko, kiu okazos en 9 de majo sur la Ruĝa placo. Pri tio informis gazetara servo de Moskva milita distrikto, raportas agentejo "Novosti".

En la trejnado partoprenis pli, ol sep mil kursanoj, soldatoj kaj oficiroj de Moksva garnizono, kiuj komencis prepariĝi al la parado ankoraŭ en februaro. Ĝenerala provo okazos en 6 de majo. Antaŭ ĝi estos ankaŭ naŭ trejnadoj, tri el kiuj okazos sur la Ruĝa placo.

Kiel estas planata, la parado konsistos el historia kaj moderna partoj, krome en ĝi partoprenos milita aviado.

Akceptos la paradon sur gvidado de komandanto de Moskva milita distrikto Ivan Jefremov ministro de defendo de Rusia Federacio Sergej Ivanov. Post aŭtomobilo de la komandanto de la parado marŝadon malfermos roto de tamburistoj de Moskva militemuzika lernejo. Ilin sekvos standardaj grupoj kun Ŝtata flago de Rusio, la Standardo de la Venko, standardo de la Armitaj fortoj de Rusia Federacio.

La historian parton de la milita parado malfermos standarda roto, portanta batalajn standardojn de 60 formacioj kaj trupunuoj, kiuj fariĝis famaj en la jaroj de la milito. Poste trapasos rotoj, vestitaj en uniformon de la dua mondmilito. Post ili sur la Ruĝa placo sub standardoj de frontoj pasos pli, ol 2,5 mil veteranoj de la Granda Patria milito sur speciale faritaj por tio aŭtomobiloj.

La modernan parton de la parado malfermos Ĝeneraltrupa akademio de la Armitaj fortoj, rimarkas la agentejo. Post ĝi sur la placo pasos kolonoj de Milita akademio de Raketaj trupoj, Milita universitato de la Ministerio de defendo, Militinĝeniera akademio, Milita universitato de radiada, kemia kaj biologia defendo, Militoaera kaj Militoaera inĝeniera akademioj, Moskva milita universitato de radioelektroniko de kosmaj trupoj, Balta militmara instituto, reĝimento de marinfanterio de la Militmara floto, Akademio de civila defendo de Ministerio pri ekstremaj situacioj, Rjazanja supra descenda lernejo, descenda reĝimento de Aerodescendaj trupoj, Moskva limgardista instituto de Federala Servo de Sekureco, reĝimento de internaj trupoj de Ministerio pri internaj aferoj, Moskva kaj Sankt-Peterburga militaj lernejoj kaj ankaŭ milita orkestro de Moskva garnizono.

Kiel estis informata pli frue, okaze de prepariĝo al festado de 60a datreveno de la Venko en 19, 21, 25, 27 kaj 29 de aprilo movado de aŭtomobiloj sur vico da stratoj kaj placoj en centro de Moskvo estos limigita. Krome, senpere en la tagoj de la festado, de 7 ĝis 9 de majo, estos fermita libera aliro de civitanoj sur Ruĝan placon kaj Maneĵnaja placon, kaj ankaŭ en straton Nikolskaja.

Saturday, April 16, 2005

Subtenantoj de Raĥimov ne donis al baŝkiria opozicio elpaŝi



Planita por sabato mitingo de baŝkiria opozicio en centro de Ufa estis abolita. Anstataŭ tio, sur la placo de Lenin, kie intencis protesti la opoziciuloj, okazis mitingo de subtenantoj de la funkcianta estro de Baŝkirio Murtaza Raĥimov, raportas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Kiel informis reprezentantoj de la opozicio, decido pri abolo de la akcio de protesto estis kaŭzita per intenco eviti konfliktojn kun subtenantoj de la prezidento. Krome, en sabato matene gvidantoj de la opozicio -- prezidanto de kunordiga konsilantaro de unuigita opozicio de Baŝkirio Ramil Bignov kaj ĉefo de movado "Rusujo" Anatolij Dubovksij -- estis haltigitaj per agentoj de baŝkiria administrejo de Federala Servo de Sekureco.

Laŭ datumo de agentejo "Rosbalt", estro de administrejo de baŝkiria FSS Igor Ĉernokov informis, ke la aktivuloj de la opozicio estis vokitaj matene en FSS kiel atestantoj. Krome, en tago agentoj de FSS plenumis "truditan venigon" de givdanto de "Baŝkiria popola fronto" Ajrat Dilmuĥametov, kiu ignoris invitaĵojn de la administrejo, por pridemandado.

Laŭ vortoj de Ĉernokov, oni faras enketadon enkadre de krima proceso laŭ artikolo 280 unua parto de la Krima kodo de Rusia Federacio "Alvokoj al plenumo de ekstremisma agado". Nuntempe la administrejo ordonis plenumi ekspertizon de eldiroj kaj sloganoj de la gvidantoj de la opozicio, en kiu partoprenos laborantoj de Baŝkiria ŝtata universitato kaj aviada teknika universitato de Ufa, informis Ĉernokov.

Dilmuĥametov ĝis nun troviĝas en la administrejo de FSS, kaj Bignov kaj Dubovskij pasigis tie ses horojn, post kio ili estas forpermesitaj. Malgraŭ ĉio oni planas fari akcion de protesto en 1 de majo.

Dume, sur la placo de Lenin kolektiĝis, laŭ diversa datumo, de ses ĝis sep mil subtenantoj de la funkcianta estro de Baŝkirio, informas agentejo "Novosti". Organizintoj de la mitingo diris, ke ĝi estas respondo je plurfojaj publikaj akcioj de la opozicio, postulanta demision de la funkcianta estraro.

Prezidento de Baŝkirio Murtaza Raĥimov deklaris siavice, ke la popolo de Baŝkirio "ne deziras revolucion". Laŭ lia oponio, popolo bezonas ne kapton de potenco, sed "bonstaton kaj trankvilecon".

"Mi sincere kunsentas tiujn homojn, kiu venis sur mitingojn por esprimi sian proteston kontraŭ la nepreparitaj reformoj. Dum ĉi tiuj reformoj estis preparataj, mi neunufoje malkaŝe deklaris, ke ne taŭgas hasti, ke ili ne estas bone ellaboritaj kaj povos noci al homoj", - diris la prezidento de Baŝkirio.

Raĥimov konfesis, ke "konsekvencoj de la eksperimento troviĝis dolorigaj por multo da homoj". "Tamen ni faris ĉion eblan por ke helpi al la homoj, kaj la situacio vere komencis iom-post-iome plibonĝi", - substrekis la estro de Baŝkirio.

Ankaŭ li deklaris, ke, liaopinie, problemojn de la ordinaraj homoj komencis uzi por siaj celoj "aventuraĉuloj". Raĥimov rimarkis, ke "rekte aŭ malrekte ĉi tiuj agantoj laboras por tiuj fortoj, kiuj interesiĝas pri disfalo de Rusio". "Ĉi tiuj fortoj jam efektivigis revoluciojn en vico da landoj kaj ili eĉ ne kaŝas sian intencon rekonstrui ankaŭ Rusion laŭ sia volo", - diris la prezidento.

Thursday, April 14, 2005

Oni deklaris Kaliningradan regionon libera ekonomika zono por 25 jaroj



La registaro de Rusia Federacio aprobis ĵaŭde projekton de leĝo "Pri speciala ekonomika zono en Kaliningrada regiono", preparitan per la administracio de la regiono kaj Ministerio de ekonomika disvolviĝo, raportas agentejo "Novosti".

Sur kunsido ĉefministro Miĥail Fradkov memorigis, ke necesas en tritaga tempolimo korekti la leĝoprojekton kaj enpotri ĝin por traktado en Ŝtatan Dumon.

Laŭ vortoj de ministro de ekonomika disvolviĝo kaj komerco German Gref, esenco de la proponata leĝoprojekto estas en "maksimuma asistado al varbado de investoj kaj disvolviĝo de propra ekonomiko" de la plej okcidenta regiono de Rusio, informas agentejo ITAR-TASS.

La plej diskutindan detalon, pri kiu ne sukcesis interkonsenti ĉefo de Ministerio de ekonomika disvolviĝo German Gref kaj ministro de financoj Andrej Kudrin -- specon de rabatoj por Kaliningrada regiono: ĉu tio estu rabato en imposto sur profito aŭ sur rapida amortizo de instalaĵo kaj transigo de malprofito en sekvajn jarojn, -- sovlis vicĉefministro Aleksandr Ĵukov.

"Mi opinias, ke kiel politika deklaro por investantoj kaj pli alloga solvo estos nula imposto sur profito", -- diris la vicĉefministro.

"De vidpunkto de efekto por enspeza parto de la buĝeto kaj abolo de la imposto kaj amortizo dum tri jaroj havas egalan rezulton, sed en kondiĉoj de neceseco de partoprenigo de investantoj pli bonas uzi rabatojn en impostoj", -- aldonis Ĵukov.

La projekto de nova leĝo pri libera ekonomika zono en Kaliningrada regiono inkudas liberigon de impostoj sur profitoj por ses jaroj por tiuj rezidentoj, kiuj investos ne malpli, ol 150 milionojn rubloj dum tri jaroj. Dum sekvaj ses jaroj ili pagos nur 50 procentojn de la imposto. Ĉiuj aliaj partoprenanoj de ekonomika agado en Kaliningrada regiono estos impostataj laŭ la funkciantaj leĝoj.

Laŭ la leĝoprojekto, tempolimo de funkciado de la libera ekonomika zono estas 25 jaroj. La leĝo plifaciligas ordon de ricevo de vizo por eksterlandaj civitanoj - investantoj. En Kaliningrada regiono estos kreita administracio de la libera ekonomika zono (unu el sekcioj de la regiona administracio), kiu okupiĝos pri selekto de investprojektoj kaj registrado de partoprenantoj de la zono.

Kiel substrekis German Gref dum pridiskuto de la dokumento, la nova leĝo maksimume ekskluzivas ĉiun eblajn malbonuzojn. "Se temas pri funkciado de tiu reĝimo, kiu estas enigita per la nova leĝo, do eblecoj por malbonuzoj ĉi tie estas minimumaj", -- subskrekis Gref. Laŭ opinio de la ĉefo de Ministerio de ekonomika disvolviĝo, novaj normoj de la leĝo "estas pli diafanaj".

Laŭ vortoj de la ĉefo de la registato, Kaliningrada regiono estas "eŭropa fasado" de Rusio. Malfermante kunsidon de la registaro, Fradkov substrekis: "Ni devas havi certecon, ke la nova leĝo kreos ĉiujn kondiĉojn por dinamika disvolviĝo de la regiono". Laŭ lia opinio, "la leĝo devas fariĝi rezervo por disvolviĝo de la tuta nacia ekonomiko".

Tuesday, April 12, 2005

Studentoj alvokis Putin-on ne senigi la landon de novaj Gagarin-oj



Akcioj de studenta protesto kontraŭ la reformo de klerado okazis en 12 de aprilo en vico da urboj de Rusio. Ĉi tiu tago estis deklarita Tago de unuecaj agoj de studentoj kaj junularo. Unuiĝinte, studentoj, kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", elpaŝis por defendo de senpaga kaj kvalita alta klerado. Unu el ĉefaj sloganoj de la mitingantoj estis "Gagarin lernis senpage".

En Moskvo akcioj de protesto komenciĝis matene - ĉe konstruaĵo de Ministerio de klerado estis organizita studenta pikedo. Laŭ vortoj de unu el organizantoj de la akcio Oleg Volkov, tiel studentoj demonstras, ke "ili havas propran vidpunkton pri sorto de klerado" kaj ili "pretas decideme defendi ĝin".

Kaj ekde 15 horoj laŭ moskva tempo komenciĝis mitingo ĉe Domo de la registaro de Rusio. Laŭ takso de la organizintoj de la mitingo, en ĝi povas partopreni ĝis 10 mil homoj. Ĉi tiun akcion organizis Rusia asocio de studentaj sindikataj organizoj de altlernejoj kaj Asocio de sindikataj organizoj de studentoj de ŝtataj kaj komercaj altlernejoj de Moskvo.

Studentaj akcioj de protesto okazis ankaŭ en aliaj urboj de la lando. Laŭ informo de agentejo "Novosti", en Niĵni-Novgorodo sur ĉefan placon de la urbo venis ĉirkaŭ 400 studentoj de Niĵni-Novgoroda ŝtata universitato, Niĵni-Novgoroda ŝtata medicina akademio, Niĵni-Novgoroda ŝtata pedagogia universitato, Niĵni-Novgoroda ŝtata agrara akademio, Volga ŝtata akademio de rivera transporto, Niĵni-Novgoroda riverista lernejo.

La studentoj postulis ne nur konservi senpagan kleradon, sed ankaŭ pligrandigi stipendiojn, garanti indajn kondiĉojn de loĝado en komunloĝejoj kaj duoble pligrandigi salajrojn de instruistoj. Mitingantoj tenis plakatojn kun sloganoj: "Hodiaŭ sen la scienco - morgaŭ sen pantalonoj!", "Socian protekton por la junularo kaj studentoj!", "Ni estas kontraŭ privatigo de altlernejoj!" k.a. La mitingo pasis sen ekscesoj.

La akcion de protesto oni subtenis ankaŭ en Krasnojarsko. Kiel informas Sendependa informa agentejo, sur placo de la Revolucio kolektiĝis ĉirkaŭ 700 homoj, reprezentantoj de regionaj fakoj de Komunista partio, partio "Jabloko", Agrara partio, socia movado "Virinoj de gepatra Krasnojario" kaj membroj de Naciabolŝevika partio. "La lastaj reformoj, farataj per la registaro, estas neanoncita milito kontraŭ la popolo. Pro tio ni devas mobiliĝi por ĉi tiu milito," - deklaris sur la mitingo reprezentantoj de movado "Virinoj de gepatra Krasnojario".

Estis malmulte da senpere studentoj, partoprenintaj en la mitingo. Kiel asertis kelkaj partoprenantoj de la mitingo, oni malpermesis al krasnojarskaj studentoj partopreni en ĝi.

Studentoj de aliaj regionoj de la lando ankaŭ ne demonstris gtrandan aktivecon en lukto kontraŭ la reformo de klerado. Kiel raportis agentejo "Nova regiono-2", studentoj el Jekaterinburgo, kiuj opinias sin iniciintoj de la akcio, decidis limigi sin per telegramo kun vortoj de apogo al la mitingantoj en Moskvo.

En unuaj tagoj de aprilo lernantoj de uralaj altlernejoj skribis malfermitan leteron al rusia ministro de klerado kaj scienco Andrej Fursenko. En la letero estis dirita, ke la studentoj kontraŭas la reformon de klerado, kaj, speciale, la federalan leĝon 122 pri monerigo de rabatoj, kiu rompas rajtojn de lernantoj de altlernejoj. Post apero de la letero Rusia asocio de sindikataj organzioj de studentoj decidis pri organizado de amasa akcio de protesto.

Pozicio de la Asocio mem estas eksponita en informletero, situita sur paĝaro de la organizo en 7 de aprilo. En la dokumento estas dirita, ke, laŭ opinio de la Asocio, "en la ŝtato formiĝas sistemo de klerado, bazita sur principoj de diferencigita rilato al lernantoj, t.e. ju pli granda estas enspezo de familio, des pli kvalita estos klerado".

"La studentaro kaj ĉiu avangarda junularo de Rusio maltrankvilas pri sorto de klerado en Rusio. Sorto de klerado en Rusio estas sorto de Rusio mem. Ni ne povas resti indiferentaj al nia propra estonto," - tiel klarigis gvidantoj de la asocio intencon organizi akcion de protesto.

Dume, pri tio, ke senpaga alta klerado jam forestas en Rusio, deklaris en februaro Ŝtata universitato "Supera lernejo de ekonomiko". Tiaj estis konkludoj, faritaj post esploro de problemo de koruptado en altlernejoj de Rusio. El preparita raporto oni konkludas, ke senpaga alta klerado ekzistas en Rusio nur formale. Tamen legalizo de tia stato en la reformo de klerado igas en la multaj antaŭtimon, ke klerado estos akirebla nur por gefiloj de riĉaj homoj.

Monday, April 11, 2005

Incendio en televida centro Ostankino estas lokaliziita



Incendio en televida centro Ostankino estas lokaliziita.

Kiel oni diris al kanalo RBK en Ŝtata kontraŭincendia servo de Moskvo, areo de la incendio estis 150-200 kvadrataj metroj. Laŭ datumo de fajroestingistoj, la incendio okazis pro bruliĝo de kabloj en kolektujo inter dua kaj tria etaĝoj. Estis evakuita 25 homoj, viktimoj kaj suferintoj rezulte de la incendio forestas.

Ni memorigu, ke la incendio okazis en domo numero 19 en strato de Akademiano Korolov, sur dua etaĝo, kie troviĝas studio de televidkanalo "Moskovija". Krome, laŭ datumo de televidkanalo NTV, fajro ankaŭ estas en studio de televidkanalo "Muz-TV". En areo de la incendio troviĝas studioj kaj oficejoj de Unua televidkanalo kaj televidkanalo TNT.

En nuna tempo fajrobrigadoj daŭras labori sur loko de la incendio.

Dume ni rimarku, ke tio ne estas unua incendio en la televida centro en Ostankino. En aŭgusto de jaro 2000 Ostankina televida turo estis praktike detruita per forta incendio. Rezulte de la incendio estis homaj viktimoj.

Generala prokurejo de Rusio en jaro 2001 finis kriman proceson pro fakto de la incendio kaj deklaris, ke la kulpaj estas trovitaj. Enketo, bazinte sin sur konkludoj de eskpertoj, venis al opinio, ke dum eskspluatado de la turo ĉeestis klaraj rompoj de ruloj de kontraŭincendia sekureco. Plue, jam dum projektado de la turo en jaro 1962 estis rompoj de normoj dum situigo de lifta instalaĵo.

Por rekonstruado de Ostankina turo en periodo de jaroj 2000-2004 estis eluzita 751,4 milion0j rubloj. Kaj 359 milionoj el ĉi tiuj monrimedoj estis eluzita nur por rekonstruo de la liftoj, kiuj nuntempe sukcese funkcias.

Ankaŭ bezonas noti, ke nur en majo de jaro 2002 federala entrepreno "Rusia televida kaj radiadisaŭdiga reto" finfine asekuris la ĉefurban televidturon je sumo 114 milionoj dolaroj.

Litvinenko: murdo de la eksa ĉefo de administrejo de Federala Servo de Sekureco en Moskvo Trofimov estas politika



En prokurejo de Moskvo oni supozas, ke la murdo de la eksa ĉefo de administrejo de Federala Servo de Sekureco en Moskvo kaj Moskva regiono kolonelgeneralo en demisio Anatolij Trofimov estas ligita kun lia profesia agado, informas agentejo "Novosti".

Kiel precizigis reprezentanto de gazetara servo de ĉefurba prokurejo, lastatempe Trofimov okupis oficon de vicĉefo de unu komerca organizo. Tamen, estas esplorataj ankaŭ aliaj versioj de la atenco.

La reprezentanto precizigis, ke prokurejo de Norda administra distrikto iniciis kriman proceson laŭ artikoloj "murdo" kaj "atenco al murdo" de la Krima kodo de Rusia Federacio.

Dume eksa oficiro de FSS Aleksandr Litvinenko, ricevinta politikan rifuĝon en Britio, deklaris al radiostacio "Eĥo Moskvi", ke la murdo de Trofimov estas politika.

"Mi ne kredas, ke oni murdis Trofimov-on pro komerca agado. En nuntempa Rusio neniu komercanto sub neniuj cirkomstancoj atencos al generalo de FSS", - substrekis Litvinenko.

Laŭ vortoj de la eksa agento de rusiaj specialaj servoj, Trofimov "estis kontraŭ la milito en Ĉeĉenio, kvankam, certe, neniam elpaŝis pri ĉi tiu problemo, kaj ankaŭ estis kontraŭ nomumo de Vladimir Putin sur oficon de ĉefo de FSS".

"Mi persone konis Trofimov-on kaj mi neniam renkontis profesiulojn de tiom alta klaso inter generaloj de FSS," - notis Litvinenko.

Atenco al la kolonelgeneralo en demisio kaj lia edzino okazis en dimanĉo en 19:25 apud domo numero 11 en strato Klazminskaja. Nekonata viro en masko alkuris al la geedzoj kaj kelkfoje pafis en ilin.

Ricevinte ne malpli, ol tri pafvundojn, Trofimov mortis surloke. Lia edzino estas hospitaligita kun peza pafvundo de la kapo.

Trofimov gvidis ĉefurban FSS ĝis jaro 1996 kaj estis demisiita laŭ dekreto de prezidento Jelcin. Samtempe perdis siajn oficojn direktoro de rusia FSS Miĥail Barsukov, ĉefo de servo pri sekureco de prezidento Aleksandr Korĵakov kaj vicĉefministro Oleg Soskovec.

Ni memorigu ankaŭ, ke en novembro de jaro 1994 Litvinenkvo kaj kelk eksaj agentoj de specialaj servoj deklaris en gazetarkonferenco, ke ili estis partoprenantoj de komploto de FSS kontraŭ Boris Berezovskij kaj devis murdi la entrepreniston.

En fino de jaro 2003 Litvinenko eldonis libron "FSS eksplodigas Rusion", en kiu li donis sian propran version de preparigo de eksplodoj de loĝejaj domoj en Moskvo aŭtune de jaro 1999. Laŭ kelka informo, agentoj de polico kaj FSS ĉesigis provon dsivastigi ĉi tiun eldonon en Rusio, arestinte en decembro de jaro 2003 venintajn el Latvio librojn.

Saturday, April 09, 2005

Minaco de eksplodo en Maĥaĉkala troviĝis falsa



Minaco de eksplodo sur kovrita bazaro, situanta apud fervojstacio en Maĥaĉkala, troviĝis falsa. Policaj hundoj, esplorintaj teritorion de la bazaro, ne trovis bombon. Kiel oni diris al agentejo "Novosti" en transporta polico, kaŭzo de la paniko estis onidiroj.

Informo pri troviĝanta sur la bazaro bombo aperis ĉirkaŭ 16:30 laŭ la moskva tempo. Polico ĉirkaŭbaris la teritorion, ĉiuj vizitantoj de la bazaro estis evakuitaj.

En 7 kaj 8 de aprilo en Dagestanio okazis du eksplodoj, du bomboj estis trovitaj kaj detruitaj. En ĵaŭdo vespere apud konstruaĵo de stabo de 136a brigado de Nordkaŭkaza milita distrikto eksplodiĝis memfarita bombo kun potenco de ĉirkaŭ 6-7 kilogramoj da trotilo, farĉita per najloj kaj aliaj metalaj aĵoj. La dua bombo eksplosiĝis baldaŭ post meznokto ĉe pordegoj de urba laktuzino de Maĥaĉkala. Rezulte de la ambaŭ eksplodoj suferis neniu.

Unu el la trovitaj kaj detruitaj bomboj estis ĉe konstruaĵo de dagestania Ministerio pri ekstremaj situacioj en Maĥaĉkala. Potenco de la bombo estis ĝis 1,5 kilogramoj en trotila ekvivalento. Duan bombon, faritan el kvar trotilaj ŝargoj, oni trovis ĉe templo de Kazana Dipatrino.

Nikolaj Karaĉencov donis unuan aŭtografon ekde momento de la akcidento



Nikolaj Karaĉencov unufoje ekde momento de la akcidento skribis ion. Kiel diris en intervjuo al ĉiutaga gazeto "Rossijskaja gazeta" filo de la aktoro Andrej, oni donis al Karaĉencov folion de papero kaj la aktoro skribis sian aŭtografon, klaran kaj tre similan al la ordinara. Tamen li ne parolas ankoraŭ, kaj respondas je demandoj per mimiko kaj kapjesoj.

Nikolaj Karaĉencov trafis en akcidenton sur sia aŭto en nokto de 28 de februaro. Li estis transportita en 31an urban hospitalon kaj operaciita kaj poste transportita en Insituton de ambulanco kaj operaciita denove. Dum longa tempo Karaĉencov troviĝis en komato, sed poste stato de la aktoro komenciĝis pliboniĝi. Tamen li ankoraŭ restas en reanimada fako de la Instituto.

Kiel klarigis Andrej, li ne vidis patron dum kelk tagoj, ĉar li malsanis, kaj kuracistoj ankoraŭ ne permesas al li eniri en la reanimadejon. Pri stato de sia patro li juĝas laŭ vortoj de siaj patrino kaj edzino, kiuj asertas, ke Nikolaj Karaĉencov jam plene troviĝas en konscio.

Laŭ vortoj de filo de la aktoro, Nikolaj Karaĉencov emocie reagas al veno de la parencoj. Ankaŭ li reagas al veno de medicina personaro, klare emfazante kelkajn pli agrablajn por li homojn.

Andrej konfirmis, ke oni preparigas lian patron al transigo el reanimadejo en ordinaran ĉambron. Ankoraŭ ne klaras, kiel longe Karaĉencov restos tie. Probable, por kurso de resanigo li devos veturi eksterlanden. Nune oni nur penas promenigi lin en koridoro. Li jam kapablas ne nur trinki buljonon, sed ankaŭ manĝi pecojn de viando, kaĉon, alian manĝaĵon.

Filo de Karaĉencov ankaŭ diris, ke la plej veran informon pri sano de la aktoro esbas legi sur lia oficiala paĝaro - tie estas publikigataj vortoj de kuracisto de Karaĉencov, ĉefa neŭrokirurgo de Moskvo Vladimir Krilov. Tamen lasta informo pri stato de la aktoro aperis sur ĉi tiu paĝaro en 4 de aprilo.

Koncerto, okazigita por Karaĉencov en 3 de aprilo, estos demonstrita sur televido kaj la parencoj intencas demonstri surbendigon de la koncerto al la aktoro - ili esperas, ke tio donos pli da forto al li.

Friday, April 08, 2005

Advokatino de Ĥodorkovskij: sorto de ĉi tiu proceso estos decidita ne en juĝo



Sur proceso de Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev estas deklarita paŭzo ĝis lundo, informas paĝaro de radiostacio "Eĥo Moskvi".

En vendredo enkadre de debato de la flankoj elpaŝis lasta advokatino de la eksa estro de YUCOS Karina Moskalenko. Laŭ ŝiaj vortoj, sorto de ĉi tiu proceso estos destinita ne en ĉi tiu juĝo, ne en Moskva urba juĝo, ne en la Supera juĝo kaj eĉ ne en Eŭropa juĝo pri homaj rajtoj.

Krome, alia defendanto de Miĥail Ĥodorkovskij, Jurij Ŝmidt, deklaris, ke, probable, jam sur sekva kunsido la juĝatoj elpaŝos kun lasta parolo. Tamen ankoraŭ neniu el partoprenantoj de la proceso scias, ĉu ŝtata akuzisto Dmitrij Ŝoĥin decidos elpaŝi kun repliko. Se li faros tion, do tio povas okupi unu-du tagojn plu.

Ni memorigu, ke pli frue en vendredo estro de grupo MENATEP Platon Lebedev rifuzis de sia rajto elpaŝi en juĝo kun lasta parolo.

Wednesday, April 06, 2005

Guberniestro de Altaja regiono Miĥail Jevdokimov ne intencas demisiiĝi



Guberniestro de Altaja regiono Miĥail Jevdokimov ne intencas demisiiĝi. Li ne intencas cedi, eĉ es kontraŭ tio estos la prezidento, informas agentejo "Interfaks".

Elpaŝante en merkredo en etero de radiostacio "Eĥo Moskvi", la eksa aktoro konfirmis, ke li skribos leteron al Vladimir Putin kun peto taksi sian laboron, tamen tio okazos ne pli malfrue, ol post unu jaro. La guberniestro esperas, ke ĝis tiu tempo fariĝos rimarkeblaj rezultoj de lia laboro, certe, elstaraj. "Mi scias, ke mi faros bonkvalite, ĉar mi nenion en ĉi tiu vivo scipovas fari malbonkvalite. Mi laboris bone..." - certas Jevdokimov.

Laŭ liaj vortoj, li petos la prezidenton taksi faritan per li laboron en 5 de aprilo de jaro 2006. Ni memorigu, ke Jevdokimov estis elektita guberniestro de Altaja regiono en 4 de aprilo de pasinta jaro, kaj en 31 de marto de ĉi tiu jaro deputitoj de Altaja regiona konsilio esprimis malkonfidon al li.

La estro de la regiono promesis atente aŭskulti vortojn de la prezidento. Kaj ankaŭ li aldonis, ke li pretas ekkgvidi protestantojn kontraŭ lia demisio. Tamen tio estos nur okaze de malkonfido flanke de la prezidento. Jevdokimov ne precizigis, pri kiu jaro temas - ĉu pri la nuna ah pri la sekvanta.

Tuesday, April 05, 2005

Ĉefo de UNO veturos en Moskvon por festi 60an datrevenon de la venko



Ĝenarala sekretario de UNO Kofi Annan veturos en Moskvon por partopreno en festado de 60jara jubileo de venko en la Granda Patria milito.

Pri tio al agentejo "Novosti" diris vicministro pri eksterlandaj aferoj Jurij Fedotov. Laŭ liaj vortoj, al Kofi Annan estis sendita invito kaj li konfirmis sian ĉeeston sur la festadoj.

La oficisto rimarkis, ke UNO estas "unu el rezultoj" de la venko kaj "ekzistas vico da aranĝoj, kiuj ligigas UNOn kun ĉi tiu dato". Speciale, en 9 de majo laŭ iniciato de Rusio devas okazi speciala kunsido de Ĝenerala Asambleo de UNO, dediĉita al datreveno de la venko.

La aranĝoj okazos ankaŭ en Moskvo, informis Fedotov. Ekzemple, en junio oni planas pasigi internacian konferencon "60 jaroj de la venko, kreo de UNO kaj la internacia juro". La vicministro precizigis, ke "ĉi tiu konferenco estos pasigita sur nivelo de aŭtoritataj juristoj en areo de internacia juro, konataj ŝtataj agantoj, kiuj povas kontribui en la diskuton".

Krom Kofi Annan, konsentis veturi en la rusian ĉefurbon prezidento de Francio Ĵak Ŝirak, kanceliero de Germanio Gerhard Ŝreder kaj ĉefo de hispana registaro Hose Luis Rodriges Sapatero. Krome, pri sia intenco partopreni en la festadoj deklaris prezidento de Usono Ĝorĝ Buŝ.

German Gerf promesas dolorajn reformojn al rusianoj



Antaŭaj reformoj estos tre pezaj. Pri tio deklaris ministro de ekonomika disvolvigo German Gref, elpaŝante sur konferenco "Modernigo de ekonomiko kaj kreskigo de institutoj". Liavorte, ne taŭgas prokrastigi proceson de la reformoj, por ke "ne daŭri konservigon de la situacio, inklude tiun en la socia sfero." Pri tio informas agentejo "Novosti".

Gref opinias, ke la reformoj estas komplikaj en teknika plano. Li rimarkis, ke "nune ne restis plu facilaj kaj popularaj reformoj, ili estos doloraj kaj rompos kutiman vojon de vivo."

"En la plej malgranda tempo dum sekvaj du jaroj ni devas fari bazojn por fundamentaj transformiĝoj en tiaj areoj kiel klerado, medicino kaj scienco", - substrekis Gref.

Li ankaŭ certas, ke "interesoj de la ŝtato estos kontraŭstarigitaj al interesoj de granda grupo da homoj". Laŭ liaj vortoj, la reformoj tuŝos grandan nombron da diversaj sociaj grupoj. "Konservado de la nuntempa situacio estas pli dolora por pli granda nombro da homoj", - aldonis la ministro.

Se temas pri ĉeesto de ideoj kaj ilia realigado, do, laŭ vortoj de la ministro, en Rusio forestas krizo de ideoj, estas krizo de realigo de ĉi tiuj ideoj.

"En la lando ne estas krizo de ideoj, estas klara kompreno de tio, kion bezonas fari, tamen estas krizo de realigo de ĉi tiuj ideoj, ankaŭ sur nivelo de ŝtata potenco", - diris la ministro.

"La registaro devas proponi kompreneblan "vojan karton", - diris la ministro, klariginte, ke temas pri teknologigo de la reformoj. Gref komparis tion kun planado en komerco. Laŭ vortoj de la ministro, reformoj ne devas esti por si mem. Ili devas esti akompanataj per klara starigo de taskoj kaj ankaŭ per kompreneblaj instrumentoj kaj mekanismoj de ilia realigado. Ĉi tiu metodo inkludas ses punktojn: celo de reformo, taskoj kaj indikiloj de atingo de celoj; rimedoj por solvado de konkretaj taskoj; rimedoj kaj tempolimoj de realigo de ĉi tiuj agoj; respondeco pri la reformoj; riskoj, ligitaj kun plemuno de ĉi tiuj reformoj kaj instrumentoj por asekuro de ĉi tiuj riskoj.

Laŭ vortoj de Gref, tia metodo jam estas formulita en la registaro kaj nun surbaze de ĝi la ministerio penas proponi efektivigon de reformoj.

Monday, April 04, 2005

90-jaraĝa Vladimir Zeldin ludis Don-Kiĥoton por Karaĉencov



Koncerto por apogo de vundita en akcidento aktoro Nikolaj Karaĉencov okazis en nokto de 4 de aprilo en "Prezident-hotelo" en Moskvo. En ĝi partoprenis konataj aktoroj, muzikistoj, kantistoj, komponistoj kaj poetoj. "Neniu el invititoj rifuzis. Ĉi tie kolektiĝis tiuj, kiuj vere amas Koĉjon", - citas interreta eldonaĵo Strana.ru vortojn de ĉefa organizinto de la akcio, prezidento de supera teatra premio de Moskvo "Kristala Turandot" Boris Belenkij.

La koncerto estis organizita por filantropaj celoj. Monrimedojn, ricevitajn de la akcio, oni transdonos al la familio de la artisto. Kiel gvidanto de la koncerto estis elektita aktoro Veneamin Smeĥov.

La koncerton mafermis orkestro "Virtuozoj de Moskvo" sub gvidado de Vladimir Spivakov. Poste antaŭ la kolektiĝintoj elpaŝis "Vivaldi-orkestro", grupo "Umaturman", Tamara Gvardceteli, edukitoj de Arta lernejo de Karaĉencov.

Versojn, dediĉitajn al Karaĉencov, legis Ilja Reznik kaj kantisto Oleg Gazmanov (Gazmanov ankaŭ kantis), pri gajaj momentoj, ligitaj kun komuna laboro kun Karaĉencov, rakontis Vera Vasiljeva, Emmanuil Vitorgan, Maksim Dunaevskij. 90-jaraĝa Vladimir Zeldin, la plej maljuna aktoro de Rusio, plenumis fragmenton de muzikspektaklo "La homo el Lamanĉo". En fino de la koncerto filo de Nikolaj Karaĉencov Andrej leviĝis sur scenon kaj dankis ĉiujn pro la festo, farita por lia patro.

Krome, laŭ informo de la eldonaĵo, edzino de Nikolaj Karaĉencov aktorino Ludmila Porgina diris, ke en 3 de aprilo matene ŝi vizitis edzon kaj rakontis al li pri la preparata koncerto. "Li ridetis, pro kio mi konkludis, ke li aprobis nian ideon", - rimarkis Porgina.

La eldono ankaŭ aldonas, ke Porgina diris, ke, apogante edzon sub la mano, ŝi promenis kun li en fako de reanimado. " Ni eĉ drinkis malmulte da ruĝa vino - por vigleco. Mi esperas, ke post ĉirkaŭ 10 tagoj oni jam transigos lin en apartan ĉambron", - diris, laŭ aserto de Strana.ru, la aktorino.

Dume laŭ lasta informo, publikigita sur oficiala paĝaro de Nikolaj Karaĉencov, stato de la aktoro restas peza. Kompanio, plenumanta informoteknikan apogadon de la paĝaro, promesas publikigi novan bultenon pri sano de la aktoro en unua parto de tago de 4 de aprilo.

Nikolaj Karaĉencov trafis en aŭtokatastrofon en 28 de februaro nokte. Ekde vespero de 28 de februaro li troviĝas en Instituto de ambulanco. Kuracistoj taksas staton de la aktoro kiel pezan, sed diras, ke ĉeestas pozitiva dinamiko. Speciale, oni informis, ke Karaĉencov jam ne bezonas konstantan atrefaritan ventoladon de la pulmoj, kiel tio estis dum tri semajnoj ekde momento de la akcidento.

Patriarko Aleksij II esprimis kondolencon pro forpaso de Papo


Patriarko moskva kaj de la tuta Rusujo Aleksij II sendis en Vatikanon mesaĝon de kondolenco pro forpaso de Papo Johano Paŭlo II, informas gazetara servo de Moskva patriarkeco. La mesaĝo estas sendita al kardinalo Josef Ratzinger.

"Por la forpasinta ĉefanto de la antikva Roma katedro estis karakteraj tiaj trajtoj kiel sindono al la elektita en juneco vojo, arda volo por kristana servado. Malgraŭ peza malsano li restis fidela al sia devo, kuraĝe gvidante sian paŝtataron ĝis la lastaj tagoj. Senprotesta spertado de suferadoj, akompanata per preĝo kaj espero je volo de ĉioindulga Dio, donis inspirantan ekzemplon al multaj homoj", - estas dirita en la mesaĝo.

"Persono de la forpasinta Papo, lia laboro kaj ideoj havis grandan influon al disvolviĝo de tutmondaj eventoj. Mi esperas, ke komenciĝanta nova periodo en vivo de Katolika eklizio helpos plinovigi rilatojn de reciproka respekto kaj frata kristana amo inter niaj eklizioj," - rimarkis Aleksij II.

Papo Johano Paŭlo II forpasis en 85a jaro de vivo. Pri tio en sabato vespere estis anoncita per oficiala reprezentanto de Vatikano.