Novaĵoj el Rusio

Monday, April 18, 2005

En Moskvo okazis unua provo de parado de la Venko



Lunde en Moskvo sur Ĥodinskoje kampo okazis unua trejnado de armeanoj - partoprenantoj de la parado honore al 60jara datreveno de la Venko, kiu okazos en 9 de majo sur la Ruĝa placo. Pri tio informis gazetara servo de Moskva milita distrikto, raportas agentejo "Novosti".

En la trejnado partoprenis pli, ol sep mil kursanoj, soldatoj kaj oficiroj de Moksva garnizono, kiuj komencis prepariĝi al la parado ankoraŭ en februaro. Ĝenerala provo okazos en 6 de majo. Antaŭ ĝi estos ankaŭ naŭ trejnadoj, tri el kiuj okazos sur la Ruĝa placo.

Kiel estas planata, la parado konsistos el historia kaj moderna partoj, krome en ĝi partoprenos milita aviado.

Akceptos la paradon sur gvidado de komandanto de Moskva milita distrikto Ivan Jefremov ministro de defendo de Rusia Federacio Sergej Ivanov. Post aŭtomobilo de la komandanto de la parado marŝadon malfermos roto de tamburistoj de Moskva militemuzika lernejo. Ilin sekvos standardaj grupoj kun Ŝtata flago de Rusio, la Standardo de la Venko, standardo de la Armitaj fortoj de Rusia Federacio.

La historian parton de la milita parado malfermos standarda roto, portanta batalajn standardojn de 60 formacioj kaj trupunuoj, kiuj fariĝis famaj en la jaroj de la milito. Poste trapasos rotoj, vestitaj en uniformon de la dua mondmilito. Post ili sur la Ruĝa placo sub standardoj de frontoj pasos pli, ol 2,5 mil veteranoj de la Granda Patria milito sur speciale faritaj por tio aŭtomobiloj.

La modernan parton de la parado malfermos Ĝeneraltrupa akademio de la Armitaj fortoj, rimarkas la agentejo. Post ĝi sur la placo pasos kolonoj de Milita akademio de Raketaj trupoj, Milita universitato de la Ministerio de defendo, Militinĝeniera akademio, Milita universitato de radiada, kemia kaj biologia defendo, Militoaera kaj Militoaera inĝeniera akademioj, Moskva milita universitato de radioelektroniko de kosmaj trupoj, Balta militmara instituto, reĝimento de marinfanterio de la Militmara floto, Akademio de civila defendo de Ministerio pri ekstremaj situacioj, Rjazanja supra descenda lernejo, descenda reĝimento de Aerodescendaj trupoj, Moskva limgardista instituto de Federala Servo de Sekureco, reĝimento de internaj trupoj de Ministerio pri internaj aferoj, Moskva kaj Sankt-Peterburga militaj lernejoj kaj ankaŭ milita orkestro de Moskva garnizono.

Kiel estis informata pli frue, okaze de prepariĝo al festado de 60a datreveno de la Venko en 19, 21, 25, 27 kaj 29 de aprilo movado de aŭtomobiloj sur vico da stratoj kaj placoj en centro de Moskvo estos limigita. Krome, senpere en la tagoj de la festado, de 7 ĝis 9 de majo, estos fermita libera aliro de civitanoj sur Ruĝan placon kaj Maneĵnaja placon, kaj ankaŭ en straton Nikolskaja.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home