Novaĵoj el Rusio

Friday, April 29, 2005

Kamĉatko kaj Korjakio unuiĝos malhaste



Deputitoj de dumo de Korjakia aŭtonoma distrikto en vendredo subtenis planon pri formigo de nova subjekto de la Federacio pere unuigo de sia regiono kaj Kamĉatka provinco. Pli frue la leĝdonantoj de la distrikto dubis pri laŭceleco de tia paŝo. Reviziinte sian pozicion, ili, tamen, rimarkis, ke necesas tre zorge rilati al preparigo de la projekto. Post tio guberniestro de Kamĉatko Miĥail Maŝkovcev deklaris, ke referendumo pri unuigo povas okazi en septembro de ĉi tiu jaro.

Principe aprobinte la ideon pri unuigo de la du regionoj, korjakiaj deputitoj proponis al administracioj de la aŭtonoma distrikto kaj Kamĉatka provinco zorgeme ellabori kaj prezenti fundamentitan prognozon de sociaj kaj ekonomikaj konsekvencoj de ĉi tiu paŝo. Nur post tio farigos ebbla sendi proponon pri kreo de la nova subjekto de la Federacio al la prezidento. Subteno de la projekto flanke de Vladimir Putin malfermos vojon por regionaj referendumoj pri la unuigo. Kiel diris vendrede en gazetara konferenco en Moskvo guberniestro de Kamĉatka provinco Miĥail Maŝkovcev, li ankoraŭ ne vidas obstaklojn por okazigo de voĉdono jam en 2 de oktobro de la nuna jaro. Laŭ antaŭa datumo de lokaj sociologoj, al kiu referencis la guberniestro, ĉirkaŭ 60 procentoj da la loĝantaro pretas voĉdoni por kreo de unueca subjekto de la Federacio. La guberniestro, tamen, maltrankvilas pro ebla malalta aktiveco en la referendumo.

Problemo pri unuigo de Kamĉanka provinco kun Korjakia aŭtonoma distrikto estis starigita ankoraŭ en komenco de marto. Iniciintoj de reunuigo de la du teritorioj, kiuj estis unu regiono antaŭ jaro 1993, fariĝis Miĥail Maŝkovcev kaj sekretario de politika konsilantaro de kamĉatka sekcio de partio "Unueca Rusio" Dmitrij Povzner. En alvoko al la loĝantaro de Kamĉatko, publikigita en mezo de marto, la guberniestro klarigis laŭcelecon de unuigo per, unuavice, ekonomikaj kaŭzoj. Liaopinie, kreo de unueca subjekto de la Federacio plirapidigos ekonomikan kreskon en Kamĉatko kaj Korjakio kaj kreos pli bonajn kondiĉojn por vivo de la loĝantaro de la du regionoj, kaj ankaŭ helpos serioze malgrandigi administraciajn elspezojn.

Bezonas rimakri, ke la ideo de la unuigo de la regionoj estis dirita per Maŝkovcev baldaŭ post tio, kiam Vladimir Putin en 9 de marto forigis de la ofico korjakian guberniestron Vladimir Loginov. La demisiigon la prezidento klarigis per nekapableco de la regiona estraro garantii seninterrompan provizadon de la distrikto per fuelo, kio rezultigis ekonomikan krizon en Korjakio ĉi-vintre.

Potenco de Korjakio dekomence akceptis la planon de reunuigo kun zorgemo. La demisiigita guberniestro Loginov estis principa oponanto de la unuigo, dume la deputitoj de la distrikta dumo, ne malakceptante la ideon principe, alvokis ne fari hastajn konkludojn kaj skrupule ellabori ĉiujn "por" kaj "kontraŭ". Konatiĝinte kun ellaborita per la kamĉatka administracio socieekonomika fundamentigo de la unuigo de la regionoj, la distriktaj deputitoj esprimis malkontentecon pri nesufiĉa ellaboreco de la projekto. Ili notis, ke la projekto, kiu jam estas aprobita ĉi-semajne per iliaj kamĉatkaj kolegoj, ne klarigas vicon da problemoj de buĝetaj interrilatoj, energetiko, socia sfero, kaj ankaŭ ne proponas solvon de problemoj de aŭtoktonaj naciecoj, loĝantaj sur la teritorio de la distrikto. Tamen, post okazintaj en merkredo kaj ĵaŭdo konsultadoj inter reprezentantoj de administrejoj kaj leĝdonantaj organoj de la provinco kaj la distrikto la dumo de Korjakia aŭtonoma distrikto vendrede konsentis kun neceseco de unuigo de la regionoj.

Kamĉatko kaj Korjakio ne estas solaj rusiaj regionoj, kies estraro pensas pri unuigo. Ekzemple, antaŭnelonge kemerova guberniestro Aman Tuleev elpaŝis kun propono pri kreo de unueca subjekto de la Federacio pere unuigo de Kemerova provinco, Altaja regiono kaj Respubliko Altajo. Sed la najbaroj de Tuleev ankoraŭ akceptas lian ideon sen entuziasmo. Laŭ opinio de estro de Respubliko Altajo Miĥail Lapŝin, lia regiono devas resti memstara. Vendrede li deklaris, ke li "estis kaj estas en nombro de la plej konviktitaj kaj sinsekvaj subtenantoj de memstareco de la respubliko" kaj tiuj, kiuj intencas senigi Altajon de ĝia administracia aŭtonomeco "malstabiligas intrepolitikan situacion, sapeas fundamentojn kaj aŭtoritaton de la regiono".

5 Comments:

Post a Comment

<< Home