Novaĵoj el Rusio

Monday, April 11, 2005

Litvinenko: murdo de la eksa ĉefo de administrejo de Federala Servo de Sekureco en Moskvo Trofimov estas politika



En prokurejo de Moskvo oni supozas, ke la murdo de la eksa ĉefo de administrejo de Federala Servo de Sekureco en Moskvo kaj Moskva regiono kolonelgeneralo en demisio Anatolij Trofimov estas ligita kun lia profesia agado, informas agentejo "Novosti".

Kiel precizigis reprezentanto de gazetara servo de ĉefurba prokurejo, lastatempe Trofimov okupis oficon de vicĉefo de unu komerca organizo. Tamen, estas esplorataj ankaŭ aliaj versioj de la atenco.

La reprezentanto precizigis, ke prokurejo de Norda administra distrikto iniciis kriman proceson laŭ artikoloj "murdo" kaj "atenco al murdo" de la Krima kodo de Rusia Federacio.

Dume eksa oficiro de FSS Aleksandr Litvinenko, ricevinta politikan rifuĝon en Britio, deklaris al radiostacio "Eĥo Moskvi", ke la murdo de Trofimov estas politika.

"Mi ne kredas, ke oni murdis Trofimov-on pro komerca agado. En nuntempa Rusio neniu komercanto sub neniuj cirkomstancoj atencos al generalo de FSS", - substrekis Litvinenko.

Laŭ vortoj de la eksa agento de rusiaj specialaj servoj, Trofimov "estis kontraŭ la milito en Ĉeĉenio, kvankam, certe, neniam elpaŝis pri ĉi tiu problemo, kaj ankaŭ estis kontraŭ nomumo de Vladimir Putin sur oficon de ĉefo de FSS".

"Mi persone konis Trofimov-on kaj mi neniam renkontis profesiulojn de tiom alta klaso inter generaloj de FSS," - notis Litvinenko.

Atenco al la kolonelgeneralo en demisio kaj lia edzino okazis en dimanĉo en 19:25 apud domo numero 11 en strato Klazminskaja. Nekonata viro en masko alkuris al la geedzoj kaj kelkfoje pafis en ilin.

Ricevinte ne malpli, ol tri pafvundojn, Trofimov mortis surloke. Lia edzino estas hospitaligita kun peza pafvundo de la kapo.

Trofimov gvidis ĉefurban FSS ĝis jaro 1996 kaj estis demisiita laŭ dekreto de prezidento Jelcin. Samtempe perdis siajn oficojn direktoro de rusia FSS Miĥail Barsukov, ĉefo de servo pri sekureco de prezidento Aleksandr Korĵakov kaj vicĉefministro Oleg Soskovec.

Ni memorigu ankaŭ, ke en novembro de jaro 1994 Litvinenkvo kaj kelk eksaj agentoj de specialaj servoj deklaris en gazetarkonferenco, ke ili estis partoprenantoj de komploto de FSS kontraŭ Boris Berezovskij kaj devis murdi la entrepreniston.

En fino de jaro 2003 Litvinenko eldonis libron "FSS eksplodigas Rusion", en kiu li donis sian propran version de preparigo de eksplodoj de loĝejaj domoj en Moskvo aŭtune de jaro 1999. Laŭ kelka informo, agentoj de polico kaj FSS ĉesigis provon dsivastigi ĉi tiun eldonon en Rusio, arestinte en decembro de jaro 2003 venintajn el Latvio librojn.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home