Novaĵoj el Rusio

Tuesday, April 19, 2005

Moskva arbitracia tribunalo opinias gazeton "Kommersant" helpanto al la teroristoj



Arbitracia tribunalo de Moskvo malakceptis peticion de eldoneja domo "Kommersant" pri agnosko de nevalideco de averto, farita rilate al la gazeto pro publikigo de intervjuo kun Aslan Masĥadov. Kiel raportas agentejo "Novosti", argumentoj de advokatoj de la akuzato estas konsideritaj nekonvikaj per la tribunalo.

Dume, kiel estas informata sur paĝaro de la gazeto "Kommersant", la eldoneja domo intencas apelacii ĉi tiun decidon.

Ni memorigu, ke en 7 de februaro "Kommersant" publikigis intervjuon kun Aslan Masĥadov, en kiu tiu proponis al Vladimir Putin enpaŝi en intertraktadon kun li. Post ĉi tiu publikigo Federala servo pri kontrolo de observado de leĝaro en sfero de amaskomunikiloj avertis la gazeton pro rompo de la leĝo pri amaskomunikiloj kaj la leĝo pri kontraŭago al ekstremisma agado.

Laŭ opinio de ekspertoj de la observa organo, la gazeto publikigis informon, "fundamentantan kaj pravigantan neceson de efektivigo de ekstremisma agado", pro kio estis farita la averto. Dume, laŭ la rusiaj leĝoj, se amaskomunikilo ricevas dum jaro du avertojn laŭ la sama kaŭzo, do la federala servo rajtas doni perjuĝan postulon pri ĉesigo de ĝia agado.

Kiel responda paŝo eldoneja domo "Kommersant" donis en Arbitracian tribunalon de Moskvo peticion pri agnosko de la averto nevalida. Laŭ opinio de juristoj de "Komersant", "Masĥadov alvokas al intertrakdado kaj ĉeso de batalagoj", kaj tion "neeblas taksi kiel pravigo de terorismo".

Aslan Masĥadov estis likvidita per spectrupo de la federalaj fortoj en vilaĝo Tolstoj-Jurt en 8 de marto.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home