Novaĵoj el Rusio

Saturday, April 09, 2005

Nikolaj Karaĉencov donis unuan aŭtografon ekde momento de la akcidento



Nikolaj Karaĉencov unufoje ekde momento de la akcidento skribis ion. Kiel diris en intervjuo al ĉiutaga gazeto "Rossijskaja gazeta" filo de la aktoro Andrej, oni donis al Karaĉencov folion de papero kaj la aktoro skribis sian aŭtografon, klaran kaj tre similan al la ordinara. Tamen li ne parolas ankoraŭ, kaj respondas je demandoj per mimiko kaj kapjesoj.

Nikolaj Karaĉencov trafis en akcidenton sur sia aŭto en nokto de 28 de februaro. Li estis transportita en 31an urban hospitalon kaj operaciita kaj poste transportita en Insituton de ambulanco kaj operaciita denove. Dum longa tempo Karaĉencov troviĝis en komato, sed poste stato de la aktoro komenciĝis pliboniĝi. Tamen li ankoraŭ restas en reanimada fako de la Instituto.

Kiel klarigis Andrej, li ne vidis patron dum kelk tagoj, ĉar li malsanis, kaj kuracistoj ankoraŭ ne permesas al li eniri en la reanimadejon. Pri stato de sia patro li juĝas laŭ vortoj de siaj patrino kaj edzino, kiuj asertas, ke Nikolaj Karaĉencov jam plene troviĝas en konscio.

Laŭ vortoj de filo de la aktoro, Nikolaj Karaĉencov emocie reagas al veno de la parencoj. Ankaŭ li reagas al veno de medicina personaro, klare emfazante kelkajn pli agrablajn por li homojn.

Andrej konfirmis, ke oni preparigas lian patron al transigo el reanimadejo en ordinaran ĉambron. Ankoraŭ ne klaras, kiel longe Karaĉencov restos tie. Probable, por kurso de resanigo li devos veturi eksterlanden. Nune oni nur penas promenigi lin en koridoro. Li jam kapablas ne nur trinki buljonon, sed ankaŭ manĝi pecojn de viando, kaĉon, alian manĝaĵon.

Filo de Karaĉencov ankaŭ diris, ke la plej veran informon pri sano de la aktoro esbas legi sur lia oficiala paĝaro - tie estas publikigataj vortoj de kuracisto de Karaĉencov, ĉefa neŭrokirurgo de Moskvo Vladimir Krilov. Tamen lasta informo pri stato de la aktoro aperis sur ĉi tiu paĝaro en 4 de aprilo.

Koncerto, okazigita por Karaĉencov en 3 de aprilo, estos demonstrita sur televido kaj la parencoj intencas demonstri surbendigon de la koncerto al la aktoro - ili esperas, ke tio donos pli da forto al li.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home