Novaĵoj el Rusio

Monday, April 04, 2005

Patriarko Aleksij II esprimis kondolencon pro forpaso de Papo


Patriarko moskva kaj de la tuta Rusujo Aleksij II sendis en Vatikanon mesaĝon de kondolenco pro forpaso de Papo Johano Paŭlo II, informas gazetara servo de Moskva patriarkeco. La mesaĝo estas sendita al kardinalo Josef Ratzinger.

"Por la forpasinta ĉefanto de la antikva Roma katedro estis karakteraj tiaj trajtoj kiel sindono al la elektita en juneco vojo, arda volo por kristana servado. Malgraŭ peza malsano li restis fidela al sia devo, kuraĝe gvidante sian paŝtataron ĝis la lastaj tagoj. Senprotesta spertado de suferadoj, akompanata per preĝo kaj espero je volo de ĉioindulga Dio, donis inspirantan ekzemplon al multaj homoj", - estas dirita en la mesaĝo.

"Persono de la forpasinta Papo, lia laboro kaj ideoj havis grandan influon al disvolviĝo de tutmondaj eventoj. Mi esperas, ke komenciĝanta nova periodo en vivo de Katolika eklizio helpos plinovigi rilatojn de reciproka respekto kaj frata kristana amo inter niaj eklizioj," - rimarkis Aleksij II.

Papo Johano Paŭlo II forpasis en 85a jaro de vivo. Pri tio en sabato vespere estis anoncita per oficiala reprezentanto de Vatikano.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home