Novaĵoj el Rusio

Tuesday, April 12, 2005

Studentoj alvokis Putin-on ne senigi la landon de novaj Gagarin-oj



Akcioj de studenta protesto kontraŭ la reformo de klerado okazis en 12 de aprilo en vico da urboj de Rusio. Ĉi tiu tago estis deklarita Tago de unuecaj agoj de studentoj kaj junularo. Unuiĝinte, studentoj, kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", elpaŝis por defendo de senpaga kaj kvalita alta klerado. Unu el ĉefaj sloganoj de la mitingantoj estis "Gagarin lernis senpage".

En Moskvo akcioj de protesto komenciĝis matene - ĉe konstruaĵo de Ministerio de klerado estis organizita studenta pikedo. Laŭ vortoj de unu el organizantoj de la akcio Oleg Volkov, tiel studentoj demonstras, ke "ili havas propran vidpunkton pri sorto de klerado" kaj ili "pretas decideme defendi ĝin".

Kaj ekde 15 horoj laŭ moskva tempo komenciĝis mitingo ĉe Domo de la registaro de Rusio. Laŭ takso de la organizintoj de la mitingo, en ĝi povas partopreni ĝis 10 mil homoj. Ĉi tiun akcion organizis Rusia asocio de studentaj sindikataj organizoj de altlernejoj kaj Asocio de sindikataj organizoj de studentoj de ŝtataj kaj komercaj altlernejoj de Moskvo.

Studentaj akcioj de protesto okazis ankaŭ en aliaj urboj de la lando. Laŭ informo de agentejo "Novosti", en Niĵni-Novgorodo sur ĉefan placon de la urbo venis ĉirkaŭ 400 studentoj de Niĵni-Novgoroda ŝtata universitato, Niĵni-Novgoroda ŝtata medicina akademio, Niĵni-Novgoroda ŝtata pedagogia universitato, Niĵni-Novgoroda ŝtata agrara akademio, Volga ŝtata akademio de rivera transporto, Niĵni-Novgoroda riverista lernejo.

La studentoj postulis ne nur konservi senpagan kleradon, sed ankaŭ pligrandigi stipendiojn, garanti indajn kondiĉojn de loĝado en komunloĝejoj kaj duoble pligrandigi salajrojn de instruistoj. Mitingantoj tenis plakatojn kun sloganoj: "Hodiaŭ sen la scienco - morgaŭ sen pantalonoj!", "Socian protekton por la junularo kaj studentoj!", "Ni estas kontraŭ privatigo de altlernejoj!" k.a. La mitingo pasis sen ekscesoj.

La akcion de protesto oni subtenis ankaŭ en Krasnojarsko. Kiel informas Sendependa informa agentejo, sur placo de la Revolucio kolektiĝis ĉirkaŭ 700 homoj, reprezentantoj de regionaj fakoj de Komunista partio, partio "Jabloko", Agrara partio, socia movado "Virinoj de gepatra Krasnojario" kaj membroj de Naciabolŝevika partio. "La lastaj reformoj, farataj per la registaro, estas neanoncita milito kontraŭ la popolo. Pro tio ni devas mobiliĝi por ĉi tiu milito," - deklaris sur la mitingo reprezentantoj de movado "Virinoj de gepatra Krasnojario".

Estis malmulte da senpere studentoj, partoprenintaj en la mitingo. Kiel asertis kelkaj partoprenantoj de la mitingo, oni malpermesis al krasnojarskaj studentoj partopreni en ĝi.

Studentoj de aliaj regionoj de la lando ankaŭ ne demonstris gtrandan aktivecon en lukto kontraŭ la reformo de klerado. Kiel raportis agentejo "Nova regiono-2", studentoj el Jekaterinburgo, kiuj opinias sin iniciintoj de la akcio, decidis limigi sin per telegramo kun vortoj de apogo al la mitingantoj en Moskvo.

En unuaj tagoj de aprilo lernantoj de uralaj altlernejoj skribis malfermitan leteron al rusia ministro de klerado kaj scienco Andrej Fursenko. En la letero estis dirita, ke la studentoj kontraŭas la reformon de klerado, kaj, speciale, la federalan leĝon 122 pri monerigo de rabatoj, kiu rompas rajtojn de lernantoj de altlernejoj. Post apero de la letero Rusia asocio de sindikataj organzioj de studentoj decidis pri organizado de amasa akcio de protesto.

Pozicio de la Asocio mem estas eksponita en informletero, situita sur paĝaro de la organizo en 7 de aprilo. En la dokumento estas dirita, ke, laŭ opinio de la Asocio, "en la ŝtato formiĝas sistemo de klerado, bazita sur principoj de diferencigita rilato al lernantoj, t.e. ju pli granda estas enspezo de familio, des pli kvalita estos klerado".

"La studentaro kaj ĉiu avangarda junularo de Rusio maltrankvilas pri sorto de klerado en Rusio. Sorto de klerado en Rusio estas sorto de Rusio mem. Ni ne povas resti indiferentaj al nia propra estonto," - tiel klarigis gvidantoj de la asocio intencon organizi akcion de protesto.

Dume, pri tio, ke senpaga alta klerado jam forestas en Rusio, deklaris en februaro Ŝtata universitato "Supera lernejo de ekonomiko". Tiaj estis konkludoj, faritaj post esploro de problemo de koruptado en altlernejoj de Rusio. El preparita raporto oni konkludas, ke senpaga alta klerado ekzistas en Rusio nur formale. Tamen legalizo de tia stato en la reformo de klerado igas en la multaj antaŭtimon, ke klerado estos akirebla nur por gefiloj de riĉaj homoj.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home