Novaĵoj el Rusio

Saturday, April 16, 2005

Subtenantoj de Raĥimov ne donis al baŝkiria opozicio elpaŝi



Planita por sabato mitingo de baŝkiria opozicio en centro de Ufa estis abolita. Anstataŭ tio, sur la placo de Lenin, kie intencis protesti la opoziciuloj, okazis mitingo de subtenantoj de la funkcianta estro de Baŝkirio Murtaza Raĥimov, raportas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Kiel informis reprezentantoj de la opozicio, decido pri abolo de la akcio de protesto estis kaŭzita per intenco eviti konfliktojn kun subtenantoj de la prezidento. Krome, en sabato matene gvidantoj de la opozicio -- prezidanto de kunordiga konsilantaro de unuigita opozicio de Baŝkirio Ramil Bignov kaj ĉefo de movado "Rusujo" Anatolij Dubovksij -- estis haltigitaj per agentoj de baŝkiria administrejo de Federala Servo de Sekureco.

Laŭ datumo de agentejo "Rosbalt", estro de administrejo de baŝkiria FSS Igor Ĉernokov informis, ke la aktivuloj de la opozicio estis vokitaj matene en FSS kiel atestantoj. Krome, en tago agentoj de FSS plenumis "truditan venigon" de givdanto de "Baŝkiria popola fronto" Ajrat Dilmuĥametov, kiu ignoris invitaĵojn de la administrejo, por pridemandado.

Laŭ vortoj de Ĉernokov, oni faras enketadon enkadre de krima proceso laŭ artikolo 280 unua parto de la Krima kodo de Rusia Federacio "Alvokoj al plenumo de ekstremisma agado". Nuntempe la administrejo ordonis plenumi ekspertizon de eldiroj kaj sloganoj de la gvidantoj de la opozicio, en kiu partoprenos laborantoj de Baŝkiria ŝtata universitato kaj aviada teknika universitato de Ufa, informis Ĉernokov.

Dilmuĥametov ĝis nun troviĝas en la administrejo de FSS, kaj Bignov kaj Dubovskij pasigis tie ses horojn, post kio ili estas forpermesitaj. Malgraŭ ĉio oni planas fari akcion de protesto en 1 de majo.

Dume, sur la placo de Lenin kolektiĝis, laŭ diversa datumo, de ses ĝis sep mil subtenantoj de la funkcianta estro de Baŝkirio, informas agentejo "Novosti". Organizintoj de la mitingo diris, ke ĝi estas respondo je plurfojaj publikaj akcioj de la opozicio, postulanta demision de la funkcianta estraro.

Prezidento de Baŝkirio Murtaza Raĥimov deklaris siavice, ke la popolo de Baŝkirio "ne deziras revolucion". Laŭ lia oponio, popolo bezonas ne kapton de potenco, sed "bonstaton kaj trankvilecon".

"Mi sincere kunsentas tiujn homojn, kiu venis sur mitingojn por esprimi sian proteston kontraŭ la nepreparitaj reformoj. Dum ĉi tiuj reformoj estis preparataj, mi neunufoje malkaŝe deklaris, ke ne taŭgas hasti, ke ili ne estas bone ellaboritaj kaj povos noci al homoj", - diris la prezidento de Baŝkirio.

Raĥimov konfesis, ke "konsekvencoj de la eksperimento troviĝis dolorigaj por multo da homoj". "Tamen ni faris ĉion eblan por ke helpi al la homoj, kaj la situacio vere komencis iom-post-iome plibonĝi", - substrekis la estro de Baŝkirio.

Ankaŭ li deklaris, ke, liaopinie, problemojn de la ordinaraj homoj komencis uzi por siaj celoj "aventuraĉuloj". Raĥimov rimarkis, ke "rekte aŭ malrekte ĉi tiuj agantoj laboras por tiuj fortoj, kiuj interesiĝas pri disfalo de Rusio". "Ĉi tiuj fortoj jam efektivigis revoluciojn en vico da landoj kaj ili eĉ ne kaŝas sian intencon rekonstrui ankaŭ Rusion laŭ sia volo", - diris la prezidento.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home