Novaĵoj el Rusio

Thursday, May 26, 2005

Anatolij Ĉubajs ne veturis en prokurejon



Prezidanto de registaro de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio" Anatolij Ĉubajs ne venis ĝis 16:00 en prokurejon de Moskvo por pridemandado. Laŭ anticipa datumo, la estro de la kompanio veturos en la prokurejon pli malfrue.

Nune Anatolij Ĉubajs venis en kunsidon de operacia stabo pri likvido de konsekvencoj de la energia paneo en Moskva regiono. Pri tio li mem diris al ĵurnalistoj, substrekinte, ke "Prokurejo estas afero nepra. Ni sen problemoj trovos tempon kaj eblecon interkomuniki". Samtempe en la kompanio oni notis, ke malgraŭ ĉiuj malkonformoj, A.Ĉubajs veturos en la prokurejon post fino de kunsido de komisiono pri esplorado de kaŭzoj de la paneo, kiu estas planata en 18:30.

Ni memorigu, ke pli frue la prokurejo malkonfirmis informon pri tio, ke A.Ĉubajs veturos vespere, ĉar la invito estis por 16:00. Pli malfrue oficiala reprezentanto de la ĉefurba prokurejo Sergej Marĉenko diris al ĵurnalistoj, ke estis neniuj traktadoj kun A.Ĉubajs pri ŝanĝo de tempo de lia pridemandado, kaj en la prokurejo oni ne havas informon, kiam la estro de la kompanio povas veturi por pridemandado. S.Marĉenko ankaŭ memorigis, ke en la prokurejo de Moskvo labora tago finiĝas en 18:00.

En amaskomunikila servo de la ĉefurba prokurejo oni informis la agentejon, ke estas iniciatita krima proceso rilate al la kompanio laŭ artikoloj 201 (malbonuzo de mandatoj en komercaj organizoj) kaj 293 parto 1 (neglektado) de la Krima kodo de Rusia Federacio.

Kiel oni notis en la prokurejo, enketa grupo uzas ĉiujn rimedojn por takso de damaĝo, kaŭzita per la panea malŝalto de elektroprovizado.

A.Ĉubajs mem diris pli frue, ke li atendis la inviton "kun malpacienco". Laŭ vortoj de la estro de la kompanio, la paneo en energia sistemo de Moskva regiono fariĝis "la plej drama paneo en historio". "Operacia gurpo de la kompanio devas en dusemajna tempo klarigi kaŭzojn de la paneo kaj trovi la kulpajn", - substrekis li.

Ni memorigu, ke en merkredo, 25 de majo, post dek horoj matene en Moskvo kaj ankaŭ en Moksva, Tula kaj Kaluga regionoj okazis amasaj malŝaltoj de elektro. Rezulte de tio ĉirkaŭ 15, - 2 milionoj da homoj restis sen elektro. Estis paralizigita laboro de transporto kaj ankaŭ de ĉirkaŭ dek mil da komercaj firmaoj kaj ŝtataj organizoj. Laŭ anticipaj taksoj, malprofito de la paneo povas superi 1 miliardon da dolaroj. Oni promesas publikigi pli precizan sumon en kelk tagoj.

Nuntempe elektroprovizado de ĉiuj konsumantoj, malŝaltitaj rezulte de la paneo, estas restarigita. Ĉiuj elektrostacioj kaj substacioj, inklude la substacion en Ĉagino, kie hieraŭ okazis paeno, funkcias en normala reĝimo.

6 Comments:

Post a Comment

<< Home