Novaĵoj el Rusio

Tuesday, May 31, 2005

Deklaro de YUCOS pri la verdikto al M.Ĥodorkovskij



Anoj de kompanio YUCOS taksas la verdikton al eksa prezidanto de administrantaro de la kompanio Miĥail Ĥodorkovskij kiel "teruran perversion de justico, faritan per juĝa sistemo", estas dirita en deklaro de la nafta kompanio.

"Ĉi tiu sistemo ne nur volonte plenumis mendon detrui Miĥail Ĥodorkovksij, sed, ŝajnas, pretas detrui la konpanion YUCOS mem", - estas substrekita en la deklaro.

Laborantoj de la kompanio estas profunde senreviĝitaj per la verdikto, farita hodiaŭ per Meŝĉanskij tribunalo de Moskvo al M.Ĥodorkovskij. "Ĉiuj, kiuj en pasintaj jaroj laboris kune kun M.Ĥodorkovskij, kreante la plej sukcesan kaj internacie agnoskitan kompanion, konservas senton de grandega fiero pri li kaj siaj atingoj", - estas notita en la dokumento. En la dokumento oni substrekas, ke por plimulto da homoj ĉi tiu verdikto estas "tragika ekzemplo de uzo de leĝgarda kaj juĝa sistemoj per potenco por politikaj celoj".

La plej granda akciulo de Group MENATEP (posedanto de pli, ol 60% da akcioj de kompanio YUCOS) Leonid Nevzlin ankoraŭ ne komentas la verdikton, faritan rilate al Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev. Pri tio informis al RBC reprezentanto de L.Nevzlin, notinte, ke komentoj flanke de la ĉefa akciulo de Group MENATEP estos diritaj en lia amaskomunikila konferenco "morgaŭ aŭ postmorgaŭ". Nuntempe L.Nevzlin, kune kun aliaj grandaj akciuloj de la grupo - Miĥail Brudno kaj Vladimir Dubov - konstante loĝas en Israelo.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home