Novaĵoj el Rusio

Tuesday, May 24, 2005

Eksterlandaj advokatoj de Ĥodorkovskij forflankiĝis



Eksterlandaj advokatoj de Ĥodorkovskij deklaris, ke ili ne ĉeestos en plua deklamado de la verdikto. Laŭ ilia opinio, la proceso estas intence malakcelata, informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Pli fure aliaj advokatoj de la eksa ĉefo de YUCOS diris pri sia intenco ne viziti deklamadon de la verdikto en plena konsisto: "Ni decidis, ke ĉeesti tie en plena konsisto estas perdo de tempo kaj nervoj", - precizigis unu el ili.

Marde en halo de la tribunalo flanko de Ĥodorkovksij kaj Lebedev ankaŭ estis reprezentita ne plene - speciale, forestis gvidanto de advokatoj de la eksa ĉefo de YUCOS Genriĥ Padva, notas agentejo "Novosti". Laŭ opinio de advokatino de Lebedev Jelena Lipcer, foresto de duono de la advokatoj estas ligita kun tio, ke movado en strato Kalanĉovskaja, kie situas konstruaĵo de la tribunalo, estas embarasigita.

"Ni scias, ke apud la tribunalo estas pligrandigitaj patroloj de polico por garantado de ordo, kaj pro tio ni ĉiam veturas en kunsidon anticipe. Tamen hodiaŭ policanoj ne enlasis aŭtojn de advokatoj en Kalanĉovskaja straton sen iuj ajn klarigoj", - diris Lipcer.

Ŝi donis atenton al tio, ke jam dum du tagoj antaŭ la konstruaĵo de la tribunalo staras tekniko por riparo de vojo, tamen la riparo mem ne okazas. La advokatino opinias, ke oni siutigis la maŝinojn speciale por tio, ke subtenantoj de Ĥodorkovskij ne sukcesis fari pikedon por subteno de la eksa ĉefo de YUCOS sur kutima loko.

Nuntempe la pikedanoj staras en kelk centoj da metroj de la tribunal0. Ili prenas en manoj, krom transparantoj, flavajn krizantemojn. Laŭ unu opinio, ĉi tiuj floroj simbolas feliĉon kaj riĉon. Laŭ la alia, flava koloro estas koloro de disiĝo.

Dum la tago la tribunalo legis konviktojn de la juĝatoj, ligitaj kun episodo pri sistema neplenumo de juĝa decido pri redono de 20procenta pako da akcioj de kompanio "Apatit".

4 Comments:

Post a Comment

<< Home