Novaĵoj el Rusio

Tuesday, May 17, 2005

En Dagestanio estas likvidita internacia teroristo



Marde en loĝloko Solneĉnoje de Ĥasavjurtovskij regiono de Dagestanio estas likvidita internacia teroristo, reprezentanto de organizo "Fratoj-islamanoj" Ĝeraĥ, informas agentejo "Novosti".

Kiel rakontis reprezentanto de Regiona operacia stabo pri direktado de la kontraŭterorisma operacio sur Norda Kaŭkazo Ilja Ŝabalkin, la teroristo estis likvidita ĉirkaŭ 18:30 rezulte de operacio, farita per unuigita taĉmento de Ministerio pri internaj aferoj kaj Federala servo de sekureco.

Ŝabalkin precizigis, ke laŭ datumo de la Servo de sekureco, Ĝeraĥ alvenis sur Nordan Kaŭkazon en mezo de 90aj jaroj en konsisto de grupo da dungitoj, kiun gvidis internacia teroristo Ĥottab, kiu estis likvidita per la federalaj fortoj en jaro 2003. Membroj de ĉi tiu grupo estis senditoj de organizo "Fratoj-islamanoj", kaj poste de terorista organizo "Al-Ĥarameia", memorigis la reprezentanto de la stabo.

Kiel oni opinias en la stabo, Ĝeraĥ plenumis financadon de teroristaj grupoj sur teritorio de Ĉeĉenio kaj Dagestanio kaj ankaŭ kreis sur teritorion de Ĉeĉenio reton da tendaroj por preparigo de teroristoj-eksplodistoj.

Ŝabalkin aldonis, ke kune kun Ĝeraĥ estis likvidita alia araba dungito, kies personeco nune estas klarigata.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home