Novaĵoj el Rusio

Monday, May 09, 2005

En Moskvo sur Ruĝa placo okazis parado omaĝe al 60a datreveno de la Venko




En Moskvo sur Ruĝa placo okazis parado omaĝe al 60a datreveno de la Venko en la Granda patria milito. Ĉi tiu parado havis du partojn - la historian kaj la modernan.

La historian parton de la parado malfermis standarda roto, portanta Batalajn standardojn de 60 formacioj kaj trupunuoj, famiĝintaj en jaroj de la milito. Ĝin sekvis rotoj de infanterio, tankaj trupoj, militemara floto, eskadrono de kavalerio, ekipitaj en uniformon kaj havantaj armilon de la Dua mondmilito.

Poste sur la Ruĝa placo sub standardoj de frontoj de la Granda patria milito trairis veteranoj sur 130 aŭtomobiloj, speciale faritaj por ĉi tiu soleno en aŭtomobila uzino ZIL.

Modernan parton de la parado malfermis Ĝeneraltrupa akademio de la Armitaj fortoj.

Post ĝi pasis kolonoj de Milita akademio de Raketaj trupoj, Milita universitato de la Ministerio de defendo, Militinĝeniera akademio, Milita universitato de radiada, kemia kaj biologia defendo, Militoaera kaj Militoaera inĝeniera akademioj, Moskva milita universitato de radioelektroniko de kosmaj trupoj, Balta militmara instituto, reĝimento de marinfanterio de la Militmara floto, Akademio de civila defendo de Ministerio pri ekstremaj situacioj, Rjazanja supra descenda lernejo, descenda reĝimento de Aerodescendaj trupoj, Moskva limgardista instituto de Federala Servo de Sekureco, reĝimento de internaj trupoj de Ministerio pri internaj aferoj, Moskva kaj Sankt-Peterburga militaj lernejoj kaj ankaŭ milita orkestro de Moskva garnizono.

En la parado partoprenis militservantoj, kiuj partoprenis en batalaj agoj en Afganistano, en la kontraŭterorista operacio en Ĉeĉenio. Multaj el ili estas dekoraciitaj per ŝtataj premioj.

La paradon komandis komandanto de trupoj de Moskva milita distrikto generalo de armeo Ivan Jefremov. Akceptis la paradon ministro de defendo de Rusia Federacio Sergej Ivanov.

Post la aŭto de la komandanto de la parado marŝe trairis roto de tamburistoj de Moskva militemuzika lernejo. Ilin sekvis standardaj grupoj kun Ŝtata flago de Rusia Federacio, la Standardo de la Venko, standardo de Armitaj fortoj de Rusia Federacio.

En aera parto de la parado partoprenis pilotoj de 237a Gvardia Proskurovksij centro de demonstrado de aviada tekniko kaj ankaŭ pilotoj de 899a sturma aviada reĝimento.

Traflugon de 12 aviadiloj super Ruĝa placo gvidis vickomandanto de Militaeraj fortoj de Rusio kolonelgeneralo Aleksandr Zelin.

Pli frue estro de gazetara servo de Militaeraj fortoj de Rusio kolonelo Aleksandr Drobiŝevskij informis, ke en la parado partopenos grupo el kvin aviadiloj Su-25 de aviada grupo de supera pilotado "Rusaj kavaliroj" kaj kvar aviadiloj MiG-29 de aivada grupo de supera pilotado "Apusoj".

"Unikeco de la trafulgo de la grupo estas en tio, ke en la unueca ordo el naŭ aviadiloj en distanco je tri metroj kaj interspaco unu metro la pilotoj faros flugon sur du tipoj de aviadiloj, - rimarkis Drobiŝevskij. - Tio estas unusola taĉmento en la mondo, faranta la tutan komplekson de supera pilotado sur ekstreme malgranda alto en komuna ordo sur modertnaj ĉasaviadiloj de la kvara generacio".

"En 30sekunda intervalo de la ĉefa grupo de la aviadiloj trairos trio da sturmaviadiloj Su-25, kiun gvidos komandanto de aviada reĝimento, milita piloto de unua klaso, kolonelo Oleg Makoveckij",- klarigis Drobiŝev.

Gvidis la paradan ordon sur aviadilo Su-27 kolonelo Igor Tkaĉenko - komandanto de la grupo "Rusaj kavaliroj".

De tribunoj la paradon observis prezidento de Rusio Vladimir Putin kun la edzino kaj ankaŭ eksterlandaj gastoj - prezidentoj kaj estroj de ŝtatoj de la mondo, inter kiuj estis prezidento de Usono, estroj de landoj de la Eŭropa Unio, prezidanto de Ĉinio, ĉefministro de Japanio, ĝenerala sekretario de UNO.

Pli frue oni informis, ke en la soleno entute partoprenos estroj de 57 ŝtatoj kaj organizoj. En Moskvo kolektiĝos 32 prezidentoj, 14 ĉefministroj, tri generalguberniestroj. Krome, en la soleno ĉeestos unu plenumanto oficon de prezidento (Kirgizio), unu federala kanceliero (Germanio), unu prezidanto (Ĉinio), unu prezidanto de prezidio (Bosnio-Hercegovino), kaj unu vicĉefministro (Britio).

0 Comments:

Post a Comment

<< Home