Novaĵoj el Rusio

Sunday, May 29, 2005

En Rusio okazis du novaj elektropaneoj



En Rusio okazis du novaj elektropaneoj.

Hieraŭ en Soĉi estis malŝaltiĝintaj 25 transformilaj substacioj, rezulte de kio sen elektro restis kelk dekoj da domoj, en kiuj loĝas ĉirkaŭ 5 mil homoj.

Malŝalto de elktro okazis nur kelk horojn post kiam loĝantoj de la urbo ricevis elektron poste paneo sur 117 substacioj de la urbo, kiu okazis en 27 de majo, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Tiam estis senelektritaj urba televida centro, stacio de sagnotansfuzo, purigaj instalaĵoj de haveno, kaj ankaŭ ripozdomoj kaj sanatorioj. Paneaj brigadoj alligis vitalnecesajn objektojn al rezervaj fontoj da energio.

Nune en la urbo estas malŝaltitaj entute 37 urbaj substacioj.

Dua paneo okazis hieraŭ en urbo Bogorodick (Tula provinco), kie pro incendio sur substacio 48 domoj restis sen elektro dum ĉirkaŭ 13 horoj.

Ĉeĉenaj separatistoj deklaras pere paĝaro "Kaŭkazo-Centro", ke la multnombraj paneoj sur elektrosubstacioj en rusiaj urboj estas faritaj por ke detiri atenton de la diversio, kiun ili plenumis en moskva regiono. Temas pri grandskala energia krizo, kiu okazis en 25 de majo.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home