Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 07, 2005

En Svisio estas arestitaj kontoj de filino de Jevgenij Adamov



En Svisio estas efektivigata enketo en la proceso pri lavo de mono, en kiu figuras Irina Adamova, filino de la eksa ministro pri atoma energio de Rusio Jevgenij Adamov, kiu estis pli frue arestita en ĉi tiu ladno. Pri tio informas agentejo "Novosti".

Enkadre de ĉi tiu proceso estas blokitaj kontoj de Irina Adamova kaj kontoj de apartenanta al ŝi kompanio. Advokato de Admova diris, ke ŝia proceso neniel estas ligita kun akuzoj al ŝia patro flanke de Usono.

Ni memorigu, ke Jevgenij Adamov estas arestita en Svisio en 2 de majo laŭ peto de Usono. Usona potenco akuzas Adamov pri ŝtelo de 9 milionoj dolaroj, kiuj estis donitaj al Rusio per usona ministero de energetiko por plibonigo de sistemoj de nuklea sekureco. Okaze de agnosko lin kulpa al li minacas 60 jaroj de malliberigo kaj monpuno en 1,75 milionoj dolaroj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home