Novaĵoj el Rusio

Wednesday, May 04, 2005

Ĝenerala prokuroro Ustinov proponis fordoni infanojn al eksterlandanoj laŭ internaciaj traktatoj



Ĝenerala prokuroro de Rusio Vladimir Ustinov proponis fari internaciajn traktatojn kun ŝtatoj, kies anoj adoptas rusiajn infanojn, kaj ankaŭ kontroli staton de ili. Kiel raportas informagentejo "Interfaks", la ĝenerala prokuroro transdonis ĉi tiun proponon en la registaron en 4 de majo.

Kiel oni klarigis al ĵurnalistoj en Administrejo pri informo kaj publikaj ligoj de Ĝenerala prokurejo de Rusio, tio estis farita "pro plioftiĝintaj lastatempe faktoj de perforto rilate al rusiaj infanoj, adoptitaj per eksterlandaj ŝtatanoj". Laŭ datumo de la prokurejo, dum lastaj jaroj eksterlande estis murditaj 13 infanoj, adoptitaj en Rusio, informas agentejo ITAR-TASS.

Ni memorigu, ke en 4 de majo en tribunalo de ŝtato Ilinojso devas esti farita verdikto en proceso de usonanino Irma Pavlis, kiu estis agnoskita kulpa pri neintenca murdo de sia adoptita filo el Rusio. Al la virino minacas malliberigo por temo de tri ĝis 14 jaroj. Pli frue akuzo postulis agnoski ŝin kulpa pri "intenca murdo de unua grado", kio povus rezultigi kondamnon al malliberigo de 45 jaroj ĝis la porviva.

Vicprokuroro de Ilinojso Majkl Gerber diris, ke la akuzo penos atingi la plej grandan eblan tempon de puno - 14 jaroj. Kaj advokatoj de Pavlis intencas atingi kondiĉan tempolimon de malliberigo. Surbaze de juĝa praktiko juristoj diras, ke la plej probabla puno ĉi-okaze povas esti malliberigo por tempo de tri ĝis sep jaroj.

Geedzoj Pavlis adoptis rusan knabon Aleksej Gejko el infandomo en urbo Jejsk en jaro 2003. Post ses semajnoj li estis hospitaligita en senkonscia stato kaj sekvatage mortis. Irma Pavlis agnoskis en la juĝo, ke ŝi mem faris batadon al la knabo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home