Novaĵoj el Rusio

Tuesday, May 24, 2005

Estonio definitive rifuzas de rusia teritorio



Prezidento de Estonio Arnold Rujtel opinias, ke la respubliko devas definitive rifuzi de ĉiuj pretendoj al rusiaj urboj Peĉori kaj Ivangorod. Laŭ vortoj de la prezidento, kiun citas agentejo "Novosti", la estonia registaro ne havis alternativon de pakto pri limoj inter Estonio kaj Rusio, kvankam ĉi tiu dokumento "ne estas ideala varianto de solvo de la lima problemo".

"Antaŭe mi opiniis, ke limo, difinita per Tartua paca pakto de jaro 1920, estas pli reala kaj natura, ol la kontrola linio, difinita post restaŭrigo de sendependeco. Tiu limo konsideris naturegeografiajn kondiĉojn, interesojn de loĝantoj de la ĉelimaj teritorioj kaj tiujn de popolo setu", - diris Rujtel.

"Tamen historio decidis alie. Nune estus mise komenci intertraktadojn de nulo kaj okupiĝi pri revizio de la lima pakto post kiam kelk registaroj de Estonio dum jaroj deklaris pri sia preteco subskribi ĝin", - notis la prezidento.

"Subtenantoj de limo, fondita sur Tartua paca pakto, evidente, volis la bonan por Estonio kaj donis logikan argumentadon, sed nune atingi tian decidon estas nereale. Nun Estonio devas rifuzi de Peĉori kaj Ivangorod", - diris Rujtel.

Ni memorigu, ke laŭ la pakto ambaŭ flankoj korektis liman linion, sed ĝenerale ĝi ripetis linion de limo, difinitan en jaro 1944. Kelkaj politikaj kaj sociaj organizoj en Estonio insistis pri lima linio, difinita per Tartua paca pakto, tamen la registaro ne subtenis ĉi tiun pozicion. Oni atends, ke baldaŭ parlamento de la respubliko ratifikos la pakton sen iuj ajn korektoj.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home