Novaĵoj el Rusio

Monday, May 16, 2005

Forpasis aktorino Natalja Gundareva



Dimanĉe en 57a jaro de vivo forpasis popola artistino de Rusio Natalja Gundareva. Pri tio informis programo "Vesti" de televidkanalo "Rossija". La morto okazis matene en 15 de majo.

Dum kelkaj jaroj la aktorino peze malsanis. En 27 julio de jaro 2001 oni transportigis ŝin en Insituton de ambulanco kun diagnozo "larĝa apopleksio". Poste ŝi estis transigita en Instituton de neŭrokirurgio.

Dum kelkaj tagoj la aktorino troviĝis en komato. En komenco de aŭgusto sukcesis rekonsciigi ŝin, kaj post tio ŝi dum longa tempo trapasis kuracadon.

Ŝi lasis la hospitalon nur unun jaron poste, en julio de jaro 2002. Post tio la aktorinon bezonis hospitaligi kelkfoje plu. En decembro de jaro 2002 ŝi perdis konscion surstrate kaj estis urĝe transportita en hospitalon.

En dimaĉo prezidento de Rusio Vladimir Putin esprimis siajn kondolencojn al parencoj kaj proksimuloj de Natalja Gundareva. Li sendis telegramon al ŝia familio.

En ĝi, speciale, estas dirita: "Patria kulturo havas grandan perdon. Kreado kaj talento de Natalja Gundareva meritintis la plej altan profesian agnoskon kaj vere tutpopolan amon. Memoro pri ŝi por ĉiam konserviĝos en koroj de tiuj, kiuj konis kaj amis ĉi tiun bonegan aktorinon, sinceran kaj anime malavaran homon".

Ntalja Gundareva finis en jaro 1971 Teatran lernejon. Ŝi laboris en Moskva teatro de Majakovskij, estis laŭreatino de kelk premioj. En jaro 1998 ŝi estis dekoraciita per ordeno "Pro meritoj por la Patrio" de IV grado.

Gundareva ludis en dekoj da filmoj, inter kuij estas "Solulojn oni havigas komunloĝejon", "Aŭtuna marafono", "Forirante foriru", "Dulĉineo Tobosa", "Kaj l' viv' kaj larmoj, kaj la am'", "Aŭdiado de slavino", "Vintra vespero en Gagri", "La permesita ĉielo", "Vivat, gardemarinoj!", "Moskvaj fireioj", "Ŝia lasta amo", "Vin vokas civitanino Nikanorova" kaj aliaj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home