Novaĵoj el Rusio

Friday, May 27, 2005

Incendio en teatro de Stanislavskij kaj Nemiroviĉ-Danĉenko estas estingita



Incendio en konstruaĵo de teatro de Stanislavskij kaj Nemiroviĉ-Danĉenko, situanta en centro de Moskvo, estas estingita, raportas agentejo "Novosti".

"Areo de la incendio estis ĉirkaŭ 1500 kvadrataj metroj, oni alproprigis al la incendio la plej altan kvinan gradon de komplikeco", - informis reprezentanto de moskva kontraŭincendia servo. Rezulte de la incendio forbruliĝis sceno kaj porspektanta halo.

Signalo pri fajro en rekunstruata konstruaĵo de la teatro, situanta en strato Bolŝaja Dmitrovka, 17, estis ricevita ĉirkaŭ 3:30 vendrede. Bruliĝo komenciĝis sur sceno de la teatro, poste fajro disvastiĝis en la tuta konstruaĵo.

Sur lokon de la incidento veturis pli, ol 50 fajrobrigadoj kaj kontraŭincendia helikoptero. Laboron de fajroestingistoj malfaciligis minaco de kraŝo de parto de la konstruaĵo. Aŭtomobila movado en Bolŝaja Dmitrovka estis plene haltigita.

Nuntempe en la konstruaĵo de la teatro laboras ekspertoj de testa kontraŭincendia laboratorio, kiuj klarigas kaŭzojn de la bruliĝo.

Tio estas jam dua incendio en la konstruaĵo de la teatro de Stanislavskij kaj Nemiroviĉ-Danĉenko dum lastaj kelk jaroj. En jaro 2003 brulis alkonstruaĵo de la teatro, tiam fajro ne difektis la scenon kaj porspektantan halon.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home