Novaĵoj el Rusio

Friday, May 27, 2005

La Dumao decidis ne eksigi Ĉubajs



La ŝtata Dumao (Parlamento) de RF rifuzis trakti demandon pri demisio de Anatolij Ĉubajs de la posteno de prezidanto de la estraro de RAO "EES Rossii" (Integraj Energetikaj Sistemoj de Rusio), informas la agentejo RIA "NOVOSTI" (Rusia informagentejo "Novaĵoj")
En tagordo de vendreda kunsido de la parlamento ne estas inkluzivita projekto de rezolucio, en kiu estas proponita postuli de la registaro kunvoki ekstervican kunvenon de akciuloj de RAO "EES" pri anticipa ĉesigo de prokuroj de Ĉubajs.
En la rezolucio estas skribite ankaŭ, ke energetika krizo en moskva regiono iĝis "logika rezulto de nepripensita reformado de rusia energetiko". Lige kun tio aŭtoroj de la dokumento - deputitoj de la frakcio "Rodina" (Patrujo) - insistas pri ĉesigo de la reformoj.
"Rodina" postulis demision de Ĉubajs tuj post kiam la moskva regiono okazis sen elektra kurento rezulte de kaskada malŝalto de elektroenergio. Krome la frakcio anoncis, ke ĝi insistos pri aranĝo de "tutplena financa kontrolo "RAO EES". Kiel diris deputito Ivan Ĥarĉenko, li kaj liaj kolegoj havas kialojn suspekti, ke monrimedoj dediĉitaj fare de "RAO EES" por renovigo de instalaĵoj, dum dek-kvin lastaj jaroj estis ŝtelataj.
La unua vicprezidanto de la Dumao Ljubovj Sliska deklaris ĵaŭde, ke traktado de la demando pri demisio de Ĉubajs estas tro frua. Kiel diris Sliska, deputitoj devas finatendi konkludon de prokurorejo kaj specialistoj, kiuj studas kaŭzojn de la krizo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home