Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 28, 2005

Loĝantoj de sudo de Moskvo denove restis sen elektro



Loĝantoj de sudo de Moskvo hodiaŭ denove restis sen elektro. Kiel oni diris al RBC en la Ministero pri ekstremaj situacioj, pro paneo en energia sistemo sep 16-etaĝaj domoj en Suda administra distrikto restis sen elektro.

Laŭ vortoj de interparolantoj de la agentejo, en 11:14 matene dum riparo de hejtada tubo estis difektita elektrokablo, pro kio sen elektro restis domoj, situantaj en areo Norda Ĉertanovo - kvar domoj en Varŝavskoje ŝoseo kaj tri domoj en Sumskij strato.

Pli malfrue en la ministerio oni informis pri likvido de la paneo. Oni notis, ke en 12:36 debito de elektro en la domojn estis restarigtita.

Ni notu, ke hodiaŭ pli frue moskva urbestro Jurij Luĵkov elpaŝis kun akra kritiko adresita al la ĉefurbaj energetikistoj. Komentante la energian krizon, okazintan en 25 de majo, li akuzis direktoraron de kompanio "Mosenergo" pri malalta kvalifo kaj malbona laboro, kaj ankaŭ deklaris, ke la kompanio ne plenumas necesatajn riparadojn. Laŭ vortoj de la urbestro, la paneo okzais pri malkvalifita administrado kaj malbona regulado.

Ni memorigu, ke merkrede, en 25 de majo, post 10 horoj matene en Moskvo kaj ankaŭ en Moskva, Tula kaj Kaluga regionoj okazis amasaj malŝaltoj de elektro. Rezulte ĉirkaŭ 1,5- 2 milionoj da homoj restis sen elektro. Estis paralizita funkciado de transporto, kaj ankaŭ laboro de pli, ol dek mil da komercaj firmaoj kaj ŝtataj organizoj. Laŭ anticipaj taksoj, malprofito de la paneo povas superi 1 miliardon da dolaroj. Oni promesas publikigi pli precizan sumon en sekva semajno, ĝis 2 de junio.

Nuntempe elektroprovizado de ĉiuj konsumantoj, elŝaltitaj pro la paneo, estas restarigita. Ĉiuj elektrostacioj kaj sbstacioj, inklude substacion en Ĉagino, kie okazis la paneo, funkcias en normala reĝimo.

6 Comments:

Post a Comment

<< Home