Novaĵoj el Rusio

Wednesday, May 25, 2005

Malŝaltoj de elektro en Moskvo: kompanio "Intergraj energetikaj sistemoj de Rusio" malkonfirmas version de terorisma akto



Laŭ datumo de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio", la paneo, rezulte de kiu aperis rompoj en enegroprovizado de Moskva regiono, ne estas diversio. Pri tio diris membro de registaro de la kompanio Andrej Trapeznikov.

"Laŭ nia datumo, tio ne estas diversio", - diris Trapeznikov. Li ankaŭ informis, ke ĉefaj objektoj de elektroprovizado estos ŝaltitaj dum tri horoj, kaj plena restarigo estas atendata post diurno ekde momento de la paneo.

Pli frue ĉefino de la amaskomunikila servo de la kompanio Marita Nagoga diris, ke en la kompanio oni ekskludas neniun version de la okazinto, inklude tiun de terorisma akto.

Ni memorigu, ke hodiaŭ en mutaj diskriktoj de Moskvo malŝaltis ekektro. Speciale, forestas elektro en Biruljovo, Marjino, Kapotnja, en areo de Taganka, en Oreĥovo-Borisono, en Luberci, Novije Ĉerjomuŝki, Ĵulebino, Brateevo, Perovo, Lublino kaj ankaŭ en cento de Moskvo.

Laboro de multaj entreprenoj, oficejoj kaj organizoj en la tuta Moskvo estas paralizita.

Tamen aeroportoj kaj fervojaj stacidomoj, krom Paveleckij stacidomo, funkcias en ordinara reĝimo laŭ rezerva varianto.

Krome, pro foresto de elekto en Moskvo haltiĝis linioj de trolebusoj kaj tramoj.

En centro de Moskvo ne funkcias semaforoj. Regulado de plimulto da statkruciĝoj en Moskvo estas efektivigata en permana reĝimo, kiel oni informis al RGK en amaskomunukila servo de administro de ŝtata voja inspektejo de la ĉefurbo. Tio signifas, ke movadon sur stratkruciĝoj, ekipitaj per semaforoj, kontrolos inspektoroj de voja polico. Laŭ datumo de la amaskomunikila servo, oni mobilizos neniujn aldonajn fortojn por regulado de strata movado. Sur vojoj formiĝis obstrukcoj.

En sudaj, sudeorientaj kaj orientaj regionoj de Moskvo ne funkciis poŝtelefonoj pro tio, ke kelkaj bazaj stacioj estis senigitaj de elektro. Tamen poste poŝtelefonaj operatoroj transiĝis al rezerva energoprovizado.

Krome, en 11 horoj matene sur kvin linioj de Moskva metropoliteno ĉesiĝis moivado de vagonaroj. Laŭ anticipa datumo, en la tuneloj troviĝis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Ĝis 13:15 ili ĉiuj estis evakuitaj.

Nuntmpe forestas elektro en areo de stacio "Bitceviskij park" ĝis "Kaluĵskaja", de "Ŝabolovskaja" ĝis stacio "Kitaj-gorod", de "Paveleckaja" ĝis "Krasnogvardejskaja". Plene forestas elektro en Kaĥovskaja, Butovskaja kaj Lubkinskaja linioj. Ĉiuj stacioj de ĉi tiuj areoj estas malfermitaj por eniro kaj funkcias nur por eliro. Laŭ vortoj de atestantoj, en multaj stacioj kaj transirejoj de ĉi tiuj areoj forestis elektra iluminado. Ankaŭ ne funkciis eskalatoroj.

En sudo de la ĉefurbo pro rompoj de eketroprovizado estis registritaj malŝaltoj de akvoprovizado. Kelkaj pumpstacioj restis sen elektro.

Tamen la paneo en Moskvo ne influis al funkciado de la armitaj fortoj. Pri tio informis fonto en la Ministerio de defendo de Rusia Federacio. En la armitaj fortoj daŭriĝas planaj aranĝoj pri batala preparado, kontinuiĝas batala deĝorado. La fonto ankaŭ informis, ke post malŝalto de elekto sur vico da armeaj objektoj estas uzitaj rezervaj fontoj de energio.

Ankaŭ fariĝis konata, ke elektro estas parte malŝaltita en Moksva, Tula, Rjazanja kaj Kaluga provincoj.

Malŝalto de elekto en Mosvko okazis pro paneo en centra energetika sistemo de la Integraj energetikaj sistemoj, sur substacio "Ĉagino". Pri tio informis estro de Ministerio de industrio kaj energetiko Viktor Ĥirstenko. Laŭ alia datumo, la akcidento estas ligita kun paneo sur elektrosubstacio en distrikto Kapotnja.

En la kompanio oni diris al RBC, ke estas plenumata laboro pri restaŭrigo de elektroprovizado en Moskvo.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home