Novaĵoj el Rusio

Tuesday, May 31, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev ricevis po 9 jarojn de malliberigo



Hodiaŭ Mesĉanskij tribunalo de Moskvo post 12 tagoj de legado deklaris verdikton al Miĥail Ĥodorkovskij, Platon Lebedev kaj Andrej Krajnov.

Eksa prezidanto de administrantaro de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij estas kondamnita al 9 jaroj de malliberigo. La akuzo postulis kondamni lin al 10 jaroj de malliberigo.

Ĉefo de financa kartelo "MENATEP" Platon Lebedev estas kondamnita al 9 jaroj de malliberigo. La akuzo postulis kondamni lin al 10 jaroj de malliberigo.

M.Ĥodorkovksij kaj P.Lebedev estas angoskitaj laŭ ĉiuj akuzoj (7 artikoloj de la Krima kodo de Rusia Federacio kaj la Krima kodo de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, kiu funkciis ĝis jaro 1997), krom episodo, ligita kun ŝtelo de 20% da akcioj de kompanio "Apatit". La tribunalo rezoluciis resti antaŭajn rimedojn rilate al la juĝatoj ĝis ekfunkcio de la verdikto: aresto por M.Ĥodorkovskij kaj P.Lebedev kaj obligacio pri neforveturo al A.Krajnov. Dum fiksado de la verdikto la tribunalo konsideris moligajn cirkomstancojn (minoratajn gefilojn de la juĝatoj, foreston de pli fruaj akuzoj, kaj por A.Krajnov - penton).

Do, eksa ĝenerala direktoro de kompanio "Volna" Andrej Krajnov estas kondamnita al 5 jaroj de maliberigo kondiĉe. Tia estas verdikto, farita hodiaŭ per Meŝĉanskij tribunalo de Moskvo. Kondiĉa puno estas uzita pro lia pento kaj parta agnosko de sia kulpo.

La tribunalo agnoskis A.Krajnov, ĉeestanta en la proceso de la eksa prezidanto de administrantaro de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij kaj ĉefo de financa kartelo "MENATEP" Platon Lebedev, kulpa pri fripona preno de buĝeta mono en konsisto de organizita grupo. La juĝistaro notis, ke A.Krajnov kaj aliaj partoprenantoj de la grupo en aŭgusto de jaro 1997 misinformis oficajn personojn de al adnministracio de Volgograda provinco, preparis falsajn dokumentojn, atestantaj pri ŝuldo de provinca buĝeto al kompanio "Jugansneftegaz" en sumo de 67 miliardoj da rubloj de jaro 1997. Rezulte de tio la Ministerio de financoj pagis al "Jugansneftegaz" 67 muliardojn da ŝuldo. Ankaŭ la juĝistaro trovis, ke A.Krajnov estas ligita al du aliaj krimaj episodoj pri preno de buĝeta mono.

Rezume en la verdikto estas dirita, ke A.Krajnov en konsisto de organizita grupo ekposedis buĝetan monon de Volgograda provinco en sumo 22,8 miliardoj da rubloj kaj faris malprofiton al provinca buĝeto en sumo 53,2 miliardoj da rubloj.

Krome, la tribunalo decidis uzi monrimedojn en kontoj de M.Ĥodorkovskij kaj P.Lebedev por reparacio al ŝtato. Ĝenerale estas postulita 48 mil da dolaroj kaj 630 mil da rubloj. P.Lebedev havis en kontoj de banko "MENATEP SPb." 624 mil da rubloj; 2 mil da rubloj; 5 mil da rubloj kaj 807 da dolaroj. M.Ĥodorkovskij en konto de banko "Trast" havis 47 mil 210 dolarojn.

M. Ĥodorkovksij mem komentante la verdikton, nomis ĝis monumento de "basmana justico" [laŭ nomo de Basmannij tribunalo en Moskvo, kie estas efektivigitaj multaj skandalaj procesoj de lasta tempo, ligitaj kun negoco - sinonimo de koruptita juĝado].

Necesas memorigi, ke dum 10 tagoj eblos apelacii la verdikton en pli supra instanco.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home