Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 21, 2005

Oni eksplodigis ministron de Dagestanio per 10 kilogramoj da trotilo



Laŭ datumo de eskplodteknika ekspertizo, potenco de la eksplodilo, situigita en perono de domo, kie loĝis ministro pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj de Dagestanio Zagir Aruĥov, estis de sed ĝis dek kilogramoj en trotila ekvivalento. Pri tio informis agentejo "Novosti" kun refernco al la ministerio pri internaj aferoj de la respubliko.

Eksplodo en la perono detruis ŝtuparojn ĝis tria etaĝo. Agentoj de la Ministerio pri ekstremaj situaciuoj pere fajrestingista ŝtuparo evakuis el la domo pli, ol 60 homojn, ĉar tiuj ne povis eliri el siaj loĝejoj. Ili estis situigitaj en hotelo "Leningrad" en centro de Maĥaĉkala.

Ni memorigu, ke rezulte de la eksplodo en perono de domo numero 31 en strato Alieva, kiu okazis en 20 de majo ĉirkaŭ 20:00 laŭ la moskva tempo, pereis ministro pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj de Dagestanio Zagir Aruĥov.

Peze vundita gardisto de la ministro, Ŝerif Minafov, mortis survoje en hospitalon. En deĝorejo de Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio oni informis, ke kvin infanoj ricevis vundojn de diversa pezeco. Ili ĉiuj estas hospitaligitaj.

Prokurejo de Dagestanio iniciatis kriman proceson laŭ artikoloj 227 (atenco al vivo de ŝtata aganto, terorismo), 105 (murdo de du aŭ pli da personoj), 222 (eksterleĝa obteno, konservado de eksplodaj substancoj) de la Krima kodo de Rusia Federacio.

Dum lastaj du jaroj tio estas dua murdo de ministro pri nacia politiko de Dagestanio. En jaro 2003 pro eksplodo en aŭto pereis antaŭa ministro - Magomedsaliĥ Gusaev.

Zagir Aruĥov en 14 de julio renkontus sian 45an naskiĝtagon. Li lasis tri filinojn kaj filon. Aruĥov finis fakultaton de ĵurnalistiko de Moskva universitato, laboris en dagestania televido, en la ministerio pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj de la respubliko kaj post pereo de Magomedsaliĥ Gusaev en somero de jaro 2003 li estis nomumita ministro. Aruĥov estis kandidato pri filozofiaj sciencoj, li administris katedron de televido sur fakultato de ĵurnalistiko de Dagestania ŝtata universitato.

Entombigo de Aruĥov okazos sabate en vilaĝo Beliĝi de Derbenskij distrikto, kie loĝas liaj gepatroj.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home