Novaĵoj el Rusio

Wednesday, May 11, 2005

Oni komisiis la proceson pri la malaperintaj en Krasnojarsko infanoj al ĝenerala vicprokuroro



En 11 de majo en Krasnojarskon flugis ĝenerala vicprokuroro de Rusio Vladimir Kolesnikov. Kiel diris al agentejo "Interfaks" oficiala reprezentanto de Ĝenerala prokurejo de Rusio, la vicprokuroro direktis sin tien laŭ komisio de la ĝenerala prokuroro Vladimir Ustinov lige kun la trovo de kvin korpoj de adoleskoj en la tubkolektujo.

Oni komisiis al Kolesnikov organizi surloke skrupulan esploron de ĉiuj cirkomstancoj, ligitaj kun la malapero de la kvin lernejanoj en aprilo, kaj uzi rimedojn por la plej rapida identigo de la korpoj, trovitaj en la tubkolektujo.

Ĉi-tage pi frue prokuroro de Krasnojarska regiono Viktor Grin diris al ĵurnalistoj, ke la enketo ekposedis fundamentojn opinii, ke la trovitaj en 8 de majo en la tubkolektujo brulnigraj restaĵoj de adoleskoj "en aĝo ĝis 12 jaroj" povas esti restaĵoj de la kvin lernejanoj, malaperintaj en 16 de aprilo.

Laŭ vortoj de Grin, ĉe la restaĵoj estis trovita ŝlosilo, kiu koheras al porda seruro de loĝejo, kie loĝis unu el la malaperintoj - Aleksandr Lavrenkov.

La kvin knaboj en aĝo 9-12 jaroj - Maksim Taumanov, Safar Aliev, Galaŝ Mamedgasanov, Aleksandr Lavrenov kaj Dmirtij Makarov - malaperis en 16 de aprilo. La prokurejo de Krasnojarska regiono iniciis kriman proceson pro indikoj de forŝtelo de la minoritatuloj. Kaj en 8 de majo en tubkolektujo sur periferio de Krasnojarsko estis trovitaj tre brulnigraj restaĵoj de kvin homaj korpoj, kiuj estas senditaj por ekspertizo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home