Novaĵoj el Rusio

Friday, May 13, 2005

Oni prezentas novajn akuzojn al Ĥodorkovskij kaj Lebedev



En proksima tempo al Miĥail Ĥodorkovskij kaj Platon Lebedev estos prezentitaj novaj akuzoj. Pri tio diris vendrede estrino de administrejo pri informo kaj publikaj ligoj de Ĝenerala prokurejo de Rusia Federacio Natalija Viŝnjakova, kiel informas agentejo "Novosti".

Laŭ ŝiaj vortoj, ĉi tiuj akuzoj estos ligitaj unuavice kun legalizo de monrimedoj, obtenitaj per krima vojo. Sumo de noco, farita per Ĥodorkovskij kaj Lebedev, estas taksata "miliardoj da rubloj", precizigis la oficiala reprezentatino de Ĝenerala prokurejo.

Dume en fino de aprilo fariĝis konata, ke enketado en la nova proceso pri Ĥodorkovksij kaj Lebedev estis komencigita ankoraŭ en januaro. Ĝi rilatas al transakcioj de jaroj 2001-2002 pri vendo de nafto per filiaj kompanioj de YUCOS trans registrita en Mordovio kompanio "Fargojl" kun uzo de transfertaj kostoj. Oni informis, ke laŭ opinio de la enketo, grupo da personoj, ligitaj kun YUCOS, proprigis enspezon de vendo de la nafto trans ĉi tiu kompanio en grando de pli, ol 10 miliardoj dolaroj, dum tio parto de ĉi tiu mono estis legalizita.

Nuntempe eksa ĉefo de YUCOS kaj ĉefo de financa kartelo "MENATEP" estas akuzitaj laŭ ok artikoloj de la Krima kodo, inklude friponaĵon en speciale granda skalo, posedaĵa noco per trompo kaj evitado de impostopago. La akuzisto petas kondami Ĥodorkovskij kaj Lebedev al dek jaroj de malliberigo. La juĝatoj ne konfesas sian kulpon kaj iliaj advokatoj klopodas pri liberigo de la defendatoj.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home