Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 14, 2005

Prokurejo kontrolos ĉiun agadon de "ALROSA" kaj ĝia estraro



Prokurejo de Moskvo kontrolos ĉiun financemastruman agadon de kompanio "ALROSA" enkadre de iniciiatita krima proceso pro fakto de malversacio de monrimedoj de la kompanio. Pri tio diris sabate ĉefo de gazetara servo de ĉefurba prokurejo Sergej Marĉenko, informas agentejo "Novosti".

Laŭ liaj vortoj, dum la enketo ankaŭ estos kontrolita jureco kaj efektiveco de disponado flanke de la estraro de la kompanio per komisiitaj al ĝi monrimedoj.

Kiel oni informis pli frue, bazo por iniciato de la krima proceso fariĝis materialo de kontrolo pro raporto de eksa gvidanto de jura administrejo de "ALROSA" pri malversacio de posedaĵo en sumo de pli, ol 153 milionoj rubloj flanke de personoj, al kiuj ĝi estis komisiita.

Ĉar 37 procentoj da la akcioj de la kompanio apartenas al Rusia Federacio, Marĉenko ne ekskludis, ke interesoj de la ŝtato povis esti rompitaj. Reprezentanto de la prokurejo ankaŭ informis, ke la monrimedoj esits malŝparitaj "rezulte de evinente malavantaĝaj financaj operacioj", tamen, pri kiuj konkrete operacioj temas, li ne precizigis.

Ankoraŭ forestas figurantoj pri ĉi tiu proceso, substekis Marĉenko.

"ALROSA" estas unu el la plej grandaj diamantominantaj kompanioj de la mondo. Ĝian parton konsistas ĉirkaŭ 23 procentoj de la tutmonda minado, kaj en jaro 2004 la kompanio vendis sian produkton en 2,48 miliardoj dolaroj. Krom Rusia Federacio, ĉefaj akciuloj de la kompanio estas ministerio pri administrado de ŝtata posedaĵo de Jakutio kaj laborista kolektivo de "ALROSA".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home