Novaĵoj el Rusio

Thursday, May 12, 2005

Prokurejo opinias, ke la ĉasaviadilo MiG-29 kraŝis pro rompo de flugaj reguloj



Pro fakto de kraŝo de ĉasaviadilo MiG-29 en Tverskaja provinco estas iniciita krima proceso laŭ artikolo "rompo de reguloj de flugoj aŭ de preparado al ili", informas agentejo "Novosti".

La proceso estis iniciita per milita prokurejo de Moskva milita distrikto. "Estas iniciita krima proceso laŭ artikolo 351 de la Krima kodo de Rusia Federacio - rompo de reguloj de flugoj aŭ de preparado al ili, rezultiginta morton de homo aŭ aliajn pezajn konsekvencojn", - diris reprezentanto de la prokurejo en intervjuo al la agentejo.

Nuntempe sur la loko de la katastrofo laboras enketeoperacia grupo de militaj prokurejoj de Tverja garnizono kaj Moskva milita distrikto. Ĝin gvidas milita prokuroro de Moskva milita distrikto leŭtenantgeneralo de justico Aleksandr Vertuĥin.

Kiel oni jam raportis, la ĉasaviadilo faris ordinaran flugon en regiono de aerodromo Andriapol. La katastrofo okazis ĉirkaŭ 11:51 matene laŭ la moskva tempo. Rezulte de ĝi la piloto de la aviadilo pereis. MiG-29 falis sur teritorio de la aviada bazo en 100 metroj de startejo - ĝi kraŝis dum alteriĝo.

Reprezentantoj de la armea formacio, kiu situas en 350 kilometroj de Tverj, rifuzis de helpo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj, dirinte, ke ili havas sufiĉe da rimedoj por likvido de konsekvencoj de la katastrofo.

Nenio ankoraŭ estas konata pri kaŭzoj de la katastrofo. Por esploro de la fluga incidento estas kreita speciala komisiono de la Ministerio de defendo kaj Militaeraj fortoj, kiu en dua duono de la tago flugos en la areon de la katastrofo.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home