Novaĵoj el Rusio

Thursday, May 19, 2005

Rusiaj futbalaj zelotoj festis la triumfon de CSKA pace



En nokto de merkredo al ĵaŭdo en Moskvo estis arestitaj pro diversaj deliktoj 84 futbalaj zelotoj, informis al agentejo "Interfaks" fonto en moskva polico.

Plimulto da zelotoj trafis en policejojn pro tio, ke ili troviĝis en publika loko ebrie, kaj kelk homoj - pro malgranda huligantaĵo. Kiel precizigis la fonto en polico, estis neniuj seriozaj incidentoj ĉi-nokte. Ĝi ankaŭ ne konfirmis informon pri tio, ke zelotoj disrompis kelk aŭtojn kaj komercan kioskon. Pli frue agentejo "Novosti" raportis pri tio, ke zelotoj de CSKA dsirompis en Moskvo komercan kioskon kaj aŭtomobilon. La unua incidento kvazaŭ okazis en sudokcidento kaj la alia en nordoriento de la ĉefurbo.

Kelkaj el zelotoj tiel forte kunsentis al la favorita teamo, ke ilia sano ne estenis noktajn maltrankvilojn. En ambulanco oni informis, ke pli, ol 10 homoj adresis sin al medicinistoj por helpo, kaj unun adoranton de CSKA kuracistoj eĉ sendis en hospitalon.

La futbola matĉo ne restis sen konsekvencoj ankaŭ por Sergej Jastrĵembskij, ĉeestanta sur la matĉo en Lisbono. La helpanto de la rusia prezidento superstreĉis la voĉon kaj nune, ŝajne, longtempe ne sukcesos paroli. "Malfacilas esprimi tion eĉ fizike. Mia voĉo superstreĉiĝis", - diras Jastrĵembskij.

Tuj post la fina fajfo centoj da moskvanoj eliris sur stratojn de la urbo por ke festi la venkon de la futbalistoj. Nur sur Puŝkinskaja placo kolektiĝis milkvincent homoj. Multaj svingis per simboloj de CSKA, aliaj tenis rusajn flagojn en manoj.

Adorantoj de CSKA triumfis sur stratoj de la ĉefurbo la tutan nokton kaj matene direktis sin en unun el ĉefurbaj aeroportoj por ke renkonti la amatan teamon. Polico estis devigita pro tio fari kordonon, sed ĝi ne helpis - zelotoj trabatis ĝin kaj impetis en halon de alflugoj por gratuli la futbalistojn persone.

Ankaŭ vaste triumfis tiuj rusianoj, kiuj per propraj okuloj vidis la triumfon de la teamanoj en Lisbono. Niaj samlandanoj kriadis, kantadis, kaj drinkis portvinon, starante en fontano. "Oni ne juĝas venkitnojn", - reagis lokaj policanoj.

Kaj al mateno triumfado disvastiĝis ankaŭ al la registaraj rondoj. Malfermante ĵaŭde kunsidon de la registaro, Miĥail Fradkov unuavice gratulis la futbalistojn kaj trejnistoj de CSKA pro la venko kaj nur post tio venis al ŝtataj aferoj. "Vi estas bravuloj, ni ĉiuj kunsentis kaj tre ĝojas", - diris Fradkov kaj deziris pli da tiaj venkoj al la rusia sporto. Membroj de la registaro renkontis la vortojn de la ĉefministro per ovacio.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home