Novaĵoj el Rusio

Wednesday, May 04, 2005

Rusio sendis noton al svisa potenco pro aresto de Adamov



Ambasado de Rusio en Berno sendis noton al svisa potenco pro aresto de rusia sciencisto Jevgenij Adamov, informas agentejo "Novosti" kun referenco al gazetarsekrtetario de la ambasado Igor Petrov. "Ni sendis noton al svisa potenco. Estas nenio eksterordinara en tio. Tio estas ordinara interpelacio, en kiu ni petas doni al ni eblecon renkontiĝi kun la ŝtatano de Rusio Jevgenij Adamov kaj doni al li necesatan konsulan apogon laŭ la Viena konvencio", - diris Petrov.

Li memorigis, ke en la Viena konvencio estas skribitaj rajtoj kaj devoj de diplomataj misioj. Speciale, estas fiksita rajto por dono de ĉiaspeca helpo al siaj ŝtatanoj flanke de ambasado, inklude la konsulan. Petrov notis, ke en la ambasado oni atendas respondon je sia demando jam en merkredo vespere.

"Tio ne signifas, ke svisa potenco prokrastigas la respondon, ĉar la noto estis sendita proprasence kelk horojn antaŭ", - diris la gazetarsekretario. Laŭ liaj vortoj, se respondo estos ricevita vespere, do reprezentantoj de la ambasado intencas renkonti kun Adamov aŭ hodiaŭ aŭ morgaŭ matene.

Jevgenij Adamov estas scienca gvidanto de Sciencoesplora kaj konstrukciada instutito de energotekniko. En jaroj 1998-2001 li gvidis rusian Ministerion pri atoma energio.

Adamov estis arestita en Svisio lunde, en 2 de majo, laŭ peto de ministerio de justico de Usono. Oni akuzas lin pri ŝtelo de 9 milionoj dolaroj, donitaj per la usona registaro por subteno de sekureco sur rusiaj atomaj elektrostacioj.

Mandato por aresto de Adamov estis donita per distrikta tribunalo de Okcidenta distrikto de ŝtato Pensilvanio. La sciencisto estos ekstraktita en Usonon, se li mem konsentos pri plisimpligita proceduro de ekstrakto. Aliokaze Svisio adresos sin al Usono por formala peto por ekstrakto, kies ricevo povos okupi de 40 ĝis 60 tagojn.

Eksterlandaj advokatoj de la rusia sciencisto intencas apelacii la decidon pri lia aresto.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home