Novaĵoj el Rusio

Thursday, May 12, 2005

Rusio sendos sur orbiton kosman observejon



La Federala kosma agentejo intencas elkonduki sur orbiton observejon "Radioastron" por observado pri ekstergalaksiaj objektoj, informas gazeto "Vremja novostej".

"Radiuoastron" esploros la nigrajn truojn, neŭtronajn stelojn, la gravitkampon de la Tero. Krome, pere la observejo sciencistoj esperas trovi novajn superfortajn fontojn de energio. La laboratorio estas ekipita per supersentiva instalaĵo, kiu jam trapasis testadon en Fizika instituto en Puŝĉino, kaj funkcianta maketo de la kosma radioteleskopo estas farita en scienceindustria kartelo "Lavoĉkin".

"La radioteleskopo fariĝos parto de sistemo kaj laboros koopere kun ĉiuj teleskopoj, kiuj troviĝas en la kosmo, - diras ano de la Rusia akademio de sciencoj kaj unu el aŭtoroj de la projekto Nikolaj Kardaŝev. - Rezulte ni sukcesos pririgardi nigrajn truojn kaj najbarajn galaksiojn kun detalado, kiu 20milionoble superas detaladon de homa vidado."

La akademiano ankaŭ notis, ke lanĉo de "Radioastron" estas internacia projekto, tamen plenumo de plia ĝia parto, kiel la scienca, tiel la teknika, estas farata per la rusia flanko. Por sikcesa fino de la projekto, tio estas lanĉo de "Radioastron" en la kosmon, bezonas pli, ol 1,5 miliardoj rubloj. "Ni ricevas ĉi tiun monon po-etape", - diras estro de fako de sciencaj kosmaj komplekcoj Nikolaj Sanjko.

Lanĉo de la radioteleskopo estas planata en jaro 2007.

4 Comments:

Post a Comment

<< Home