Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 21, 2005

Su-25 kraŝis pro paneo de movilo



Laŭ anticipa datumo, kaŭzo de katastrofo de rusia sturmaviadilo Su-25 ĉe Duŝanbeo estis paneo de movilo. Pri tio oni diris al agentejo "Novosti" en stabo de la rusia armea bazo en Taĝikio.

Por esploro de cirkomstancoj de la katastrofo sur lokon de la kraŝo elveturis komisiono, gvidata per komandanto de la bazo en Taĝikio kolonelo Sergej Judin. El Moskvo en Duŝanbeon estos senditaj reprezentanoj de servo pri sekureco de flugoj de la Ministerio de defendo de Rusio kaj ekspertoj de Militaeraj fortoj.

Su-25 kraŝis en 8:12 matene laŭ la moskva tempo en ĉikraŭ 25 kilometroj de aerodromo de Duŝanbeo. Kiel informis estro de amaskomunikila servo de Militaeraj fortoj de Rusio kolonelo Aleksandr Drobiŝevskij, la katastrofo okazis dum planaj flugoj. Laŭ vortoj de Drobiŝevskij, antaŭ la kraŝo la piloto raportis al gvidanto de flugoj pri paneo de la aviadilo.

La piloto de la sturmaviadilo majoro Vadim Rjadĉenko sukcesis katapulti sin kaj restis viva. Post 20 minutoj la piloton prenis savista helikoptero. Oni transportigis la piloton en hospitalon.

5 Comments:

Post a Comment

<< Home